chicken little goes for a walk (esperanto) · language: esperanto – internacia lingvo based on a...
TRANSCRIPT
Kokido promenas
Chicken Little goes for a walk (Esperanto)
‘Lemos’ Multilingual Books Project
Reading materials for children and school
Series editor: John Hajek
The books in this series are early readers designed to help children enjoy reading.
Kokido promenas (Chicken Little goes for a walk)
Language: Esperanto – Internacia Lingvo
Based on a traditional folk story from South Sulawesi as retold by Murti Bunanta in Si Kecil Berjalan-jalan (2004)
Adapted by John Hajek and translated by Romano Bolognesi
All drawings by Katrina Langford
Published by RUMACCC
Research Unit for Multilingualism & Cross-Cultural Communication The University of Melbourne, Victoria 3010 Australia www.rumaccc.unimelb.edu.au
Copyright © 2014 John Hajek All rights reserved ISBN 978-1-921944-74-1 (black and white edition) ISBN 978-1-921944-75-8 (colour edition)
These books can be downloaded for free use from the publisher’s website
www.rumaccc.unimelb.edu.au.
They may not be published for sale without the express written consent of the editor (contact: [email protected]).
1. (unu)
Rigardu, tiu ĉi estas kokino. Ŝi estas la patrino de Kokido. La patrino de Kokido trairas ĉien kaj vokas lin, sed Kokido ne troveblas.
2. (du)
Kio do? La patrino de Kokido iras paroli al la patro de Kokido. Kaj ambaŭ kune tuj iras serĉi Kokidon.
3. (tri)
Ankaŭ onklo kaj onklino de Kokido maltrankviliĝas. Kaj ankaŭ amikino de la onklino deziras helpi ilin. Ĉiuj tri iras serĉi Kokidon.
4. (kvar)
Nun ĉiuj scias, ke Kokido perdiĝis. Tiel ankaŭ kvar amikoj de la patro de Kokido deziras helpi trovi Kokidon.
5. (kvin)
Estas kvazaŭ sunsubiro, sed Kokido ankoraŭ ne troviĝas. Aliaj kvin kokinoj ekserĉas lin. Eble ili sukcesos trovi Kokidon.
6. (ses)
Sed Kokido fakte ne troveblas. Nun ĉiuj serĉas lin. Jen ses kokinoj, kiuj vokas Kokidon ĉiuj kune.
Sed kie estas Kokido? Subite … oni aŭdas la voĉon de Kokido …., “pio pio pio”. Rigardu, jen li! De malproksime oni vidas Kokidon, kiu kuras hejmen - tute gaja. Li iris ĉe Onklo Nino. Kokido ludis kun Fido, la hundo de Onklo Nino, kaj li forgesis reveni hejmen. Li estis vere maldiligenta!
Paĉjo kaj Manjo estas kontentaj revidi lin. Bonŝance, Kokido ne perdiĝis!
La patrino diras: “Kokido, la venontan fojon vi devas peti permeson antaŭ ol eliri sole.” “Jes, patrino”, diras Kokido.