new kunpatroj kaj kunpatrinoj - eldonejo libera · 2020. 3. 18. · kaptis instruojn, situaciojn,...
TRANSCRIPT
2
KUNPATROJ
KAJ KUNPATRINOJ
SEP RAKONTOJ
PRI EŜUOJ KAJ POMBOĜIROJ
ADEMIR BARBOSA JÚNIOR
(DERMES)
2019
3
Aŭtoro Barbosa Júnior, Ademir
Tradukinto Fernando Pita
Kovrilo Luiz Zonzini
Eldonejo Eldonejo Libera
Eldonjaro 2019
ISBN 978-0-244-19882-4
4
Sep
Multaj spiritaj, religiaj kaj kulturaj tradicioj konsideras
la nombron 7 kiel io sankta, spirita, kabalista. Plie, sep estas la
koloroj de la ĉielarko, de la tagoj de semajno, la "mirindaĵoj" de
la mondo (almenaŭ tiuj de la Antikva Erao), la plej gravaj ĉakroj,
ktp.
Ĉeesto de tiu numero estas tre granda en Umbando,
speciale kiam oni parolas pri la Sep Linioj kaj pri la nomoj de
Gvidantoj kaj Gvardianoj, ekzemple.
5
Al Karol, amo mia
6
Al malatentuloj
Eŝuoj, en Umbando, laboras je servo de la oriŝaoj kaj,
tiel, de la Plej Granda Leĝo, kiel elmontras kelkaj el la famegaj
kantemblemoj uzataj de la Maldekstro.
Preĝejeta sonorilo sonas blem blem blom
Preĝejeta sonorilo sonas blem blem blom
Noktomez' estas, koko kriis jam
'Njor' Tranca-rua kiu regas tiun ĝiron
Oj, Kuru ĝiron, laŭ Oguna ordon'
Estis Oŝala'
Kiu diris al mi: petu!, kiu diris al mi: preĝu
Por ke Sankt'Animoj al mi helpu
Dum Tranca je krucvoj' ridegas surgenue
Oi, vi metis ebonon je la krucvojo por stumbligi min
Ĝi tion ne trafos, ĝi tion ne trafos, ankaŭ tie vivas mi
Paĉj' estas Ogun', Paĉj' estas Ogun'
Kaj panjo Jemanĵa',
Mi alparolis 'njor' Sep, li 'stas mia kunpatro
Li min helpos ja
Kaj pagigos vin, kaj pagigos vin,
vere pagigos vin.
Evidente, oni ne komprenu la du lastajn versojn de la tria
kantita ponto ("kaj pagigos vin, kaj pagigos vin, vere pagigos
vin") kiel minacon aŭ venĝemon, sed kiel rememorigon pri kiel
funkcias la Leĝo de Ago kaj Reago.
7
8
Enhavo
Enkonduko 9
Antaŭparolo al la esperanta eldono 13
(Fernando Pita)
1. Rabatako 15
2. Sepjupa el Kabaredo 21
3. Marŝado 27
4. Orfejo 35
5. La virgulino 41
6. Eŝuo ridegas sed ne ŝercas 47
7. Fundo de l' puto 51
Glosaro 65
La aŭtoro 80
9
10
Enkonduko
Deziro verki tiun ĉi libron naskiĝis el babilado kun S-ro
Tranca-ruas do Embaré, unu el la Eŝuoj kiu laboras1 kun Panjo2
Karol de Iansã, mia edzino kaj estrino de la T. U. Iansã Matamba
kaj Caboclo Jiboia (TUIMCAJ). Dum tiu babilado, enkorpigita,
S-ro Tranca-ruas petis min ke, en unu el miaj tekstoj, mi enmetu
certan informon koncerne al tio pri kio li prelegis. Tiam venis al
mi la ideo pri la libro, kaj la informo estas tie ĉi enmetita. La
leciono apartenas al S-ro Tranca-ruas kaj estas al Panjo Karol
rivelota nur post eldono de la libro.
Tiu libro ne estas verkita solece. Kvankam ĝi ne estis
psikografiita aŭ diktita, intuicio, pli ol iam ajn bone agordata,
kaptis instruojn, situaciojn, rakontajn fadenojn, ktp. Ĝi ja estas
fikcia verko, por kiu mi manipulis lecionojn kaj trajtojn de la
eŝuoj, pomboĝiroj kaj aliaj konatuloj de mi kaj de Panjo Karol.
Alivorte, neniu eŝuo, neniu pomboĝiro estas tie ĉi por rakonti al
ni pri iu el iliaj enkarniĝoj. Almenaŭ ne eksplicite. Rememoraĵoj
pri enkarniĝoj de unu aŭ alia estaĵo povos aperi en la libro, tiel
kiel realaj okazintaĵoj en terreiros, en mia spirita vojo, en tiu de
Panjo Karol kaj de aliaj fratoj.
En ĉiuj miaj skribaĵoj, per diversaj eldonejoj, en
intervjuoj, babiladoj, filmoj kaj aliaj, mi ĉiam cedas spacon al la
Maldekstra Flanko, la plej malnobligita spirita segmento, kiam
oni parolas pri nia amata Umbando. Kelkfoje, la umbandistoj
1 Tio estas, enkorpiĝas. 2 "Panjo" kaj "Paĉjo" estas manieroj laŭ kiuj ĝenerale umbandistoj mencias
siajn spiritajn gvidistojn. Ili estas mallongigo de la esprimoj "mãe de santo"
kaj "pai de santo", kiuj, siavice, estas portugaligoj de jorubaj vokabloj
"jialoriŝa' " kaj babaloriŝa'" (Noto de la tradukinto).
11
mem mistifikas aŭ malpligrandigas la gravecon de la laboro de
la Maldekstra Flanko. Por tiuj kialoj naskiĝis, speciale, la libro
“Saravá Exu” kaj la kolekto Laroiê (11 volumoj), eldonitaj dum
2014, tiel kiel la libro “Por que nascem os Erês e gargalham os
Exus”, eldonita en 2015, ĉiuj per Eldonejo Anúbis. Mi ankaŭ
sufiĉe disvastigas la volontulan prelegon de “Exus e Pombogiras
– agentes de luz nas trevas”, kiu estis, krome, disvolvita dum la
1-a Reta Simpozio pri Umbando (2015), en kiu ankaŭ mi
partoprenis kiel preleganto. “Agantoj de lumo inter ombroj”
estas termino kiun Panjo Karol kaj mi multe kaj de jaroj uzas en
niaj skribaĵoj, tiel kiel faris aliaj aŭtoroj. Ĝi estas profunda kaj
proksima difino de la laborado farita de nia amata Maldekstra
Flanko. Krom la blogoj, grupoj en sociaj retumoj kaj aliaj, Panjo
Karol ankaŭ preparas eldonadon de libroj specife pri eŝuoj kaj
pomboĝiroj. Estas multe da amema laboro por malkonstrui la
malamon kun kiuj eŝuoj kaj pomboĝiroj estas traktataj.
La tradiciaj kortaj religioj (aŭ afrikobrazilaj, aŭ de afrika
deveno) rifuzas konsideri kiel religia sinkretismo ĉian asocion
inter eŝuo kaj la tielnomita kristana diablo, aŭ alia simila estaĵo.
Laŭ asertas eŝuo Veluro, kiu estas sufiĉe humila kaj pacienca,
ĉar li laboras kun tiu nun skribanta mediumo: "Tiu, kiu diras, ke
eŝuo estas la diablo, jam vivas en la infero."
Verki tiun ĉi libron donis al mi multan ĝojon kaj multan
plezuron. Plejparto de ĝia redaktado okazis antaŭ la altaro de la
T. U. Iansã Matamba e Caboclo Jiboia (TUIMCAJ), gvidita de
Panjo Karol, kaj en kiu mi estos Malgranda Paĉjo ĝis aŭgusto
2016, kiam mi estos levigita al Granda Paĉjo. Surŝarĝoj
ampleksiĝas, kaj la laboro samas: servi. Kiel mi kutimas ĉiam
ripeti, ni ĉiuj estas kambonoj. La tuta Spiriteco, sed speciale la
Maldekstra Flanko, iras kien ajn por savi iun filon. Tiel okazis
12
al mi, tiel okazis al ĉiu el ni, eĉ se oni ne plu memoras. Caboclo
das Sete Encruzilhadas, per sia mediumo Zélio Fernandino de
Moraes instruis al ni: "El la plej evoluintaj spiritoj ni lernos. Al
tiuj malplej evoluintaj ni instruos, kaj neniun ni forsendos".
Dekstra kaj Maldekstra Flankoj tiel agas. Kaj mi kaj vi, mia
frato, mia fratino?
Mia speciala dankemo al la tuta Maldekstraro, kiu ĉiam tre
bone ricevis min, en ĉiuj temploj. Tiom da ili protektas min,
gvidas min, instruas min, eĉ kiam mi pri tio ne konscias. Sen-
egala dankemo al S-ro Velureŝuo. Je same karesa maniero, pli ol
speciala dankemo al S-ino Maria Padilha das Sete Catacumbas,
kiu laboras kun Panjo Karol de Iansã, kaj al S-ro Zé Pelintra das
Almas, mia advokato. Ambaŭ, certe kun helpo de multaj, estas
la plej gravaj respondeculoj pro tio ke ni kunas. Ili do estas ja
niaj nupto-atestantoj. Kaj se iu konsideru tion herezaĵo, bonvolu,
eniru en la vicordon de tiuj kiuj volas ĵeti lignon sur la ĉiutagajn
fajrojn kiu provas bruligi nin kaj nia TUIMCAJ.
Laroje'!
Moĵuba'!
La Aŭtoro
13
14
Antaŭparolo al la esperanta eldono
Esperantigi verkon kun umbanda temaro, aŭ pri
Umbando mem, estis granda defio por mi. Unue, pro la
respondeco mem: krom la komunaj respondecoj de ĉiu
tradukanto (fideli la originalon, respekti la aŭtoran stilon, ktp),
mi prenis sur min la aldonan devon prezenti al esperantistaj
legantoj temon sur kiu ĉiam estis vualo de mistero: ion pri
religio, naskiĝinta en Brazilo kiel rezulto de miksiĝo de indianaj,
afrikaj kaj eŭropaj kredoj. Tio estas ĉar tiu ĉi estas la unua
esperantigo de verko pri tiu religio kiu, dum jardekoj, estis – kaj
ankoraŭ estas! - persekutata de brazilaj registaroj kaj suferas
multajn antaŭjuĝojn fare de alireligiaj homoj.
Dua defio venis el la fakto ke multaj terminoj kaj
konceptoj de Umbando ĝis nun ne estis esperantigitaj. Rilate al
tio, mi ĉiam preferis uzi jam konatajn esperantajn vortojn,
tamen, ne ĉiam tio eblis, tial mi mem devis esperantigi kelkajn
el tiuj vortoj, alportante novan terminaron al nia lingvo. Signifo
de tiuj terminoj ofte estas klarigitaj de la teksto mem, tamen,
kiam tio ne okazis, mi enmetis notojn en la teksto, por ke leganto
– ĉefe nebrazilano – rapide komprenu pri kio temas.
Aldone al tio, dum la tuta libro la aŭtoro uzas vortojn
kiuj, kvankam rilatajn al Umbando, estas jam tiel vaste uzataj en
la brazila varianto de la portugala ke li ne taksis necese inkludi
iliajn signifojn en la glosaro fine de la libro. Tamen, ĉar mi
kredas ke homoj de aliaj kulturoj ilin ne komprenus, mi mem
inkludis ilin en tiu ĝenerala glosaro (Ili distingiĝas de tiuj,
verkitaj de la aŭtoro, pro la uzado de kursivaj litertipoj).
Laste sed ne balaste, pri la nomoj de la estaĵoj prezentitaj
en la libro, mi agis tiel: nomoj, ĉu personaj, ĉu de oriŝaoj, estas
15
esperantigitaj, ĉu laŭ jam konata esperanta formo, ĉu laŭsone –
ĉi-kaze, kiam la vorto havas akcenton je la lasta silabo, mi uzis
apostrofon (') por signali tion. Rilate al la nomo de eŝuoj kaj
pomboĝiroj, ili estas esperantigitaj nur kiam esperantigo eblis,
koncize kaj precize, por doni klaran, mallongan kaj trafan,
komprenon kaj identigon de la estaĵo. Tiel mi uzis, ekzemple,
Velureŝuo por Exu Veludo, sed prezervis Zé Pelintra-n, ĉar
"Jozefo la Dando" sufiĉe bone reprezentis la elegantecon kutima
al tiu eŝuo, sed tute ne lian ruzecon.
Fine, mi fidas ke la esperanta leganto taksos miaj la
eblajn mankojn kaj maltrafojn de la tradukita teksto, kaj ne tiujn
de la aŭtoro mem.
Fernando Pita
16
RABATAKO
Roberson estis gajninta statueton de Zé Pelintra el Paĉjo
Semo.
- Vidu, junulo, li ne estas vere eŝuo, sed li ja estas ruzulo, kaj
el la bonaj! Se vi intencas alsalti iun, petu de li protekton.
Bruligu ruĝan kandeleton, glason da brando kaj tranoktigu vian
armilon ĉe la piedoj de Zé Pelintra. Jes, via revolvero estos
benita, des pli ke ĝi estas antikva armilo, ĝi bezonas helpon por
funkcii. Vi metos vian fidon en S-ro Zé, kaj poste vi al mi po
partoj pagos la R$ 3.500,00 kiujn al mi vi ŝuldas pro tiu informo,
tiu statueto kaj pro laboro kiun vi faros kun koko.
Roberson restis gapanta, konservis la statueton kaj dankis.
Paĉjo Semo estis fama, li apartigis parojn, mildigis perfiditajn
edzojn, mortigis tro rigidajn ĉefojn. Li estis enprizonigita nur
dum dek el la trideko da jaroj al kiuj oni kondamnis lin, io kio
rilatas al la edzino de prizonestro, kiu subite mortis kaj pro kio
li povis edziĝi al multe pli juna blondulino.
Hejme jam, Roberson metis la statueton de S-ro Zé en la
kuirejo, sur soklon kie antaŭe estis akvofiltrilo. Li metis la
kandelon sur duonrompitan subtason, flanke metis glason
plenigita da brandon, kaj petis helpon al tiu statueton de nigra
viro kun blanka kompleto, aŭ al spirito kiun ĝi reprezentis. Li ne
bone sciis, sed tio ja ne gravis. Por faciligi la alsalton, tio ja estis
en bona mezuro.
La rabatakon… Roberson planadis de monatoj. Demisiita de
la domo de S-ro Feltrini, kie li laboris kiel ŝoforo, li ricevis la
demisian asekuron, sed nenian novan laboron. Li malamis
Feltrini-n, oldulaĉon ĉirkaŭitan de libroj, emeritulon kiu helpis
en infanvartejo. Li povus esti bona persono, sed li demisiigis
17
Roberson. Estas vere ke li malfruiĝis kelkfoje en la laboro, pro
la brando kaj pro la marihuano, sed li estis bona ŝoforo. Nun, li
fariĝos bona ŝtelisto. La oldulo havis kelkajn valoraĵojn en la
kofro, sub la domo, ie ajn, li sciis. Li ne povus vivteni sin per
libroj kaj la edzinaj karesoj. Li tre malmulte vidis, pro tio li
kontraktis ŝoforon. Onidire li estis profesoro en universitato.
La revolveron Roberson aĉetis de amiko de glaso kaj bilardo
de kiu li ĉiam perdadis. Bonpreze. Estis same li kiu indikis
Paĉjon Semon.
- Mi timas tiajn aĵojn. Konfesis Roberson, sentime.
- Tiaj aĵoj helpos vin, stultulo. Paĉjo Semo ne maltrafas. Kaj
vi povas pagi poparte. Vi ne bezonas mortigi la oldulon,
kvankam mi mortigus. Nur prenu kelkajn objektojn kaj fine, vi
havos monon por kelkaj monatoj. Kaj vi ĉiam povos pagi
frandaĵojn kaj biereton por tiu via amiko ĉi. Gardu la nomon:
Paĉjo Semo. Alvoku antaŭ ol aperi tie.
Roberson alvokis. Kaj aperis. Diskreta domo. Ĉambreto ĉe
la korto, kie Paĉjo Semo donis konsultojn. La moknomo, Semo,
venis el glanda surfrunta inflamo, granda kaj simila al semo, kiel
li klarigis al Roberson. En la ĉambreto, ĉiaj specoj de statuetoj.
Surplanke, kelkaj diabletoj, kelkaj tridentoj, Roberson ne sciis
bone kio tio signifis. Kaj tio ja ne interesis. Se la diabletoj helpus
la atakon, malbonan sorton por la oldulo, kaj bonan por li mem.
La atako estis okazonta lunde, tago dediĉita al Eŝuo, kiel
konsilite de Paĉjo Semo. Roberson estis fidema. Novaj alsaltoj
venos. Kandeloj kaj brando estis en la buĝeto, kaj la nigruleto en
la statuo aspektis de bona gento.
Kandelo lumigintan kaj brando verŝintan en la glason,
Roberson preĝis.
18
- S-ro Zé Pelintra, vi, kiu mem jam estis bandito, helpu min.
Mi ne volas morti en tiu ŝtelado, mi ne volas esti enprizonigita.
Mi jam donis al vi kandelon kaj brandon. Se vi volas, petu ion
ajn, kaj mi donos al vi. Mi nur petas ke vi helpu min.
Li kaŝis la revolveron sub la zono kaj ekmarŝis al la domo de
la oldulo Feltrini. Post dekkvin minutoj li alvenis en la avenuon,
vidis la domon. Silento. La plano estis facile realigebla: salti sur
la muron, rompi la fenestron aŭ la kortan pordon. En la domo
vivis nur la olduloj, neniu hundo, neniu aŭdos tion.
Roberson ekis pli rapide marŝi sur la strato. Alproksimiĝinte
al skinarbo, li sentis kvazaŭ oni per bato prenus lin per la
maleolo. Li tuj malstreĉigis kaj batis sian kapon sur arbotrunkon.
Antaŭ tio, li povis vidi sian revolveron eskapi el la zono kaj fali
en proksiman kloakfaŭkon. Li svenis. Kaj tiam li vidis Zé
Pelintra-n, kiu ridetis kaj fumadis.
- Bonan vesperon, junulo! Vi petis mian helpon, kaj jen mi
tie ĉi. Tamen, unue: mi neniam estis bandito. Se mi trompis
kelkajn dum kartludado, tio okazis por ke mi povu preni el
fieregaj riĉuloj kaj disdoni inter miaj kamaradoj, kaj inter la
edzinoj kiujn ili mem ekspluatadis. Se mi ĉeestis en la litoj de
edziniĝintaj virinoj, tamen mi neniam perfortis virgulinojn. Mi
multe eraris ĉar mi ne komprenis la tuton, ambaŭ flankojn de
sama situacio, bandito mi neniam estis, ĉu?
- Ĉu estas vi mem? Ĉu vi ŝatis la kandelon kaj ĝuis la
brandon? Kie ni estas? Mi bezonas tuj fari la alsalton...
- Junulo, la kandelo kaj la brando ne estis por S-ro Zé
Pelintra, sed por iu kiumbo kiun oni povas nomi Zé Friponon.
Mi ne favoras ŝteladojn. Mi ne protektas malbonefikajn agojn.
Fakte, mi helpis vin. La junulo petis kaj mi helpis. Ĉu vi ne sentis
la baton sur la maleolo? Estis mi stumbligante vin.
19
- Sed, kio okazis? Kie mi estas?
- Rigardu flanken kaj vi vidos vian fizikan korpon. La junulo
estas en apartiĝo. Ni estas en hospitalo kaj S-ro Zé estas la nura
kiu povas fumi ĉi tie, en tiu ĉi ĉambro. Vi batis la kapon kaj via
revolvero falis en kloakfaŭkon. Vi estis savita de la polico. Jes,
de la polico, kiu kunportis vin, senkonscie, al tiu hospitalo. S-ro
Zé ankaŭ zorgis por ke ili ne trovu la armilon.
- Mi petas vian helpon kaj vi stumbligas min?
- Stumbligi estis la plej bona maniero helpi vin, ĉar vi estis
proksima al la domo de tiu sinjoro. Vi farus grandan stultaĵon.
Eĉ sen hundo, homa gvardiano aŭ elektronikaj iloj, vi farus
grandan stultaĵon. Vi petis mian helpon, kaj mi helpis vin.
- Mi ankoraŭ ne komprenas…
- La junulo havas siajn meritojn, vi ĉiam laboris, estis ĝentila
kun la amatinoj kiujn vi havis. Krome, vi solas ĉar vi volas.
Krom tio, via patrino, jam elkarniĝinta, ankaŭ petegis pro vi
apud Dio, al la tuta Spiriteco, kaj, kompreneble, al S-ro Zé. Tre
afabla kaj edukita, via patrino…
- Kaj kio okazos nun?
- La junulo restos tie ĉi dum reakiras la sanon. Vi ja memoros
pri tiu ĉi babilado. S-ro Zé, kiel bona ruzulo, sugestas: trovu
dignan laboron, kiel ŝoforo, en butiko, ie ajn. Vi bonas en
konstruado, eble vi eĉ fariĝos entreprenisto. Vi ludu por amuzi
vin, ne por malvirto. Drinku vian biereton plezure, ne por ebriigi
vin. Sed la decidoj ja estas viaj. Nenio estas izolita, junulo. Oni
ĉiam respektas la liberan elekton, la Dian Leĝon, ni same laboras
por evoluiĝi kaj ripari erarojn.
- Mi komprenas… mi pensas ke mi komprenas… Kaj mi
dankas. Sed ne estis por tio ke Paĉjo Semo parolis pri vi.
20
- Junulo, kun ĉia respekto kaj ne diskriminaciante iun ajn…
Paĉjo Semo? Tiu estas semo, sed de granda problemo. Tiu ulo
neniam estis ies paĉjo. Li uzas mediumecon por sarki monon el
stultuloj, kaj li laboras kun kiumboj, spiritoj kiuj estas
malproksimaj de la lumo, ne kun oriŝaoj, kabokloj aŭ eŝuoj.
Finfine, lia tempo jam finiĝis. Morgaŭ li estos arestita pro
fraŭdo, vi tion scios per la televidĵurnaloj. La "amiko" kiu vendis
al vi la armilon ankaŭ. Ambaŭ estas ligitaj al kelkaj murdoj, inter
la plej gravaj krimoj. Via amiko… li tiom ŝtelas de vi, en la
bilarda ludo. Vi ne estas tiel malbona kiel vi pensas… li ŝtelas…
- Tamen kial vi drinkas brandon?
- Alkoholo kaj fumo, en la Spiriteco, agadas sur la surteraj
aferoj, purigante kaj energiigante ilin. S-ro Zé ne bezonas
alkoholon aŭ fumon tie, kie li estas. La junulo vidas min kun
plasmita cigaredo, fumigante la lokon. Mi fumas, sed mi ne
englutas la fumon. El la brando ĉe la altaro, kiun la junulo
preparis, ni elprenas la energion, la eteran kontraŭparton.
Kompreneble kiumboj provis preni la brandon por si mem, sed
mi kaj kelkaj kamaradoj forkurigis ilin. S-ro Zé ne estas eŝuo,
sed li ankaŭ laboras en la Maldekstro. La junulo ankoraŭ lernos
multe pri Dekstro kaj Maldekstro, kaj sekvos la mezan vojon,
tiun de la ekvilibro.
- Do al mi nur mankas danki pro la krurfalĉo.
- Estas S-ro Zé kiu dankas la ŝancon. Nun dormu iom pli.
Laboro ja ne mankos, por la karno kaj por la spirito.
La spirito de Roberson, tiel kiel la korpo, same endormiĝis.
S-ro Zé ridetis kaj fumadis. Tiu junulo estos bonega ĉevalo. Li
havis specialan allogon por li. De alia enkarniĝo, S-ro Zé sciis,
tuj kiam li envenis la Astralon, ke li estis estinta sia karna filo,
edukita kaj zorgita de la edzo de la amatino de S-ro Zé,
21
kakaolaboristo de la malantaŭa lando de Bahio. La edzo neniam
suspektis, sed la edzino ja rekonis en la bebo la trajtojn de sia
amata amato. La knabo estis bone prizorgita, sed tio ne liberigis
la biologian patron de siaj respondecoj. La Dia Leĝo ne eraras.
Ruzulo farita, S-ro Zé pagas hodiaŭ sian ŝuldon, kun Roberson,
orfo ekde la infanaĝo. La patro (alivive, la kakaolaboristo)
mortis tre frue. La patrino (la sama kiu en alia enkarniĝo amis la
homon kiu nun prezentiĝas kiel Zé Pelintra), mortis dum lia
adoleskeco. Roberson ankoraŭ suferos multajn krurfalĉojn de la
vivo, sed li lernos fali kaj releviĝi. Tiel kiel la kapoejristo Zé
Pelintra.
22
SEPJUPA EL KABAREDO
Se mi vestas sep jupojn, junulo, tio ne estas por ke mi kaŝu
mian korpon aŭ ĉar mi hontas pri kio mi estis iam, aŭ estas nun.
Sepjupa el Kabaredo estas mia nomo, junulo, kaj se mi, en
antaŭa vivo, estis el kabaredo, en tiu ĉi plano mi daŭras en ĝi,
kvankam kun malsamaj funkcioj, ne seniluziigu vin.
Iam venis junulo inter la ĉeestantaro de tiu ĉi domo, kaj li
komencis rigardi min strange. Mi alvokis lin kaj tuj demandis
kial li prijuĝadis min, se lia patrino estis kuŝinta kun la ŝoforo,
kiu estis lia laŭkarna patro, kaj ne ŝia edzo. Ĉu vi pensas, ke li
foriris? Ne, li ekrespektis min, kaj ligiĝis al la ĉeno. Mi lernis,
dum mia lasta enkarniĝo, ke kelkajn oni gajnas per ungofrapoj,
ne per ridetoj.
Mi estis de la "vivo", junulo, kaj, kiel pli malpli diras
kunpatro Veluro, rezonante pri la ĉeestantaraj inoj, se
pomboĝiro estis ino de l' vivo, kio estas tiuj virinoj? Ĉu inoj de
l' morto? Ne, ni ĉiuj estas de la vivo, ĉiam, eĉ post la elkarniĝo.
La distingo estas, ke kelkaj faris el la korpo sian vivrimedon, kaj
oni tion ne povas juĝi. Tamen sciu, junulo, tio povas okazi en
kabaredo, kiel en mia kazo, aŭ en edziĝo farita laŭ interesoj,
familia nomo aŭ mono.
Ĉu vi scias kie mi plej ofte agas hodiaŭ, junulo? Mi helpas
virinojn kiuj perdas la seksan deziron, precipe post akuŝo. Mi
multe helpas virgulinojn lerni ne timi la propran korpon. Mi
konsolas, orientas kaj survojigas virinojn kiuj suferas ĉiajn
formojn de perforto: tiuj kiuj estas batataj, kiuj estas
seksperfortitaj, tiuj forlasitaj kiam ankoraŭ gravedaj. Kiel vi
vidas, junulo, mia kabaredo estas de virinoj de la vivo mem, ĉar
ĉiu virino estas vivo. Laroje', kunpatro Veluro!
23
Je la Astralo, mi helpas en hospitalo kien iras virinoj kiuj
elkarniĝas pro bruligo, seksperforto aŭ vundoj. Ĉu vi scias,
junulo, ke plejparto el ili sentas sin kulpaj, ili pensas ke ili mem
eraris, ke la homoj estas senkulpaj kaj ke ili provokis la perfortan
agon? Ĉu ne estas malĝojige vidi tiujn virinojn tiele, duoble
perfortitaj? Tie ĉi, en via urbo mem, elkarniĝis junulino kiu estis
bruligita per acidoj kaj poste ponardita, vi devas koni ŝin. Ŝi
estas rekonstruita, belega, plasmata spirito kiel la linda virino
kiu surtere ŝi estis. La fianĉo pensadis, ke ŝi havis diversajn
amantojn, sed ŝi estis tute fidela. Sed eĉ se ŝi havus, junulo, tio
ne rajtigus al li fari tion kion li faris al ŝi. Nenio en tiu ĉi mondo
donas al li tiun rajton. Kaj la plej grava afero estas ke li, ja, havis
diversajn amatinojn. Ne hazarde li estis murdita de malkontenta
bordelisto, kiu kredis lin tre aroganta. Ĉu vi scias kiu ricevis lin,
ĉi-flanke? La fianĉino kiun li murdis. Linda, kuracita, plena el
tiuj mizerikordo kaj kompato kiujn li, enkarniĝinta, neniam
havigis al ŝi.
Mi ne nur estis el kabaredo. Mi estis la kabaredestrino. Mi
estis forlasita de mia granda amo, viro kiun mi fidis, sed kiu
mokis min ĉar mi estis malriĉa. Tiam, kiu ne plu estis virgulino,
ne plu povis havi esperon. Mi liveris min al li pro amo, kaj mi
neniam pentis pri tio, eĉ ne post kiam mi estis forlasita. Mi
provis eniri en monaĥinejon, sed, en la unua nokto tie, mi vekiĝis
dum la ĉefmonaĥino lekadis min. Mi tute ne ŝatis tion, junulo.
Mi ŝotis ŝian vizaĝon kaj malaperis.
Nu, la senanimulo kiun mi amis estis doninta al mi iom da
mono, por ke mi foriru el la urbo - ĉar, finfine, li timis ke mi
denoncos lin – tiel, mi luis ĉambron en duetaĝa domo kaj
ekofertis min al ĉiuj, kiuj aperis. Mi ne ŝatis tion, junulo, ĉar mi
neniam trovis varmecon aŭ kareson en la brakoj de la klientoj.
24
Kvankam estas iuj, kiuj diras la malon, ĉar ili ne scias kiom mi
kamuflis, kiom mi kaŝe ploradis. Mi ĵuris neniam plu ami iun
ajn.
Laŭ la tempopaso, aliaj knabinoj al mi alvenis, inkluzive du
kiuj estis forlasitaj de la sama viro kiun mi amis. Mi helpis ilin
kiel mi povis, tio estas, mi malfermis mian domon kaj kundividis
kontojn, supon, vinon, konversacion. Ni havis protektantojn, sed
nenian amikon. Amiko ja helpas, kaj ne ĉar oni malfermas al li
la krurojn, junulo.
La viro kiun mi amis havis apartan trajton. Kontraŭe al la
plejmulto de tiutempaj viroj, li ne iris al kabaredoj. Lia deziro
estis konkeri, delogi. Virgulinojn, ne edziniĝintajn, monaĥinojn.
Li estis tre specifa en sia prefero. Tiom oni parolis al li pri mia
domo, ke iam li tie aperis. Li estis bonvenigita de mi mem.
Tamen li ne havis tempon rekoni min. Mi kondukis lin al ĉambro
flanke de la ĉefa salono, prenis ponardon por malfermi
kovertojn, klientan donacon, kaj enmetis rekte en lian koron.
Ridetante, kaj fermante la okulojn, mi flustris en lian orelon:
- Mi verŝis sangon sur via lito, nun vi verŝas ĝin en mia
domo.
Mi malfermis la pordon, kaj kun la manoj plenaj je sango,
liveris min al policestro, kiu estis kun unu el la knabinoj sidanta
sur liaj kruroj. La viro kiun mi murdis estis nobelulo. En tri tagoj,
mi estis juĝita, kondamnita kaj pendumita. La knabinoj daŭre
tenis la domon.
Mi multe penis ĉi-flanke, junulo. Fakte, infero estas farita de
ni mem, en la karno, en la spirito, en la pensado. Tie aŭ tie ĉi.
Dekomence, mi suferis ĉian tipon de agresemo kaj ofendo. Sed
mi ne subigas min, junulo. Ĉu mi ne ŝotis la monaĥinan vizaĝon?
25
Mi kunigis aron da virinoj kaj ni ekdefendis nin. Ni estis
solidaraj.
Sukurista savbrigado portis nin al belega hospitalo, kie, krom
traktitaj, ni multe studis. La malamo en mia koro elĉerpiĝis, ne
nur tiu pri mia amo, sed ankaŭ pri la klientoj, pri la vivo, pri ĉio
ajn. Sed, sciu, junulo, mi neniam plu sciis pri li, mi petis por ne
scii, mi ne pretas lin retrovi. Jes, mi jam multe evoluis, sed mi
ne pretas, mi bezonas iom pli perfektiĝi, por ke mi povu rigardi
en liaj okuloj kaj ne riski plasmigi novan ponardon kaj enmeti
en lian spiriton.
De malproksime, mi akompanas la monaĥinon. Ŝi ankoraŭ
estas enkarniĝinta, ŝi diras ke ŝi estas mediumo de iu Sepjupa,
faras ankradojn kaj dormas kun klientoj, faras ŝi veran festenon,
je la nomo de la Spiriteco. Mi ŝin akompanas, junulo, ĉar tre
baldaŭ ŝi elkarniĝos; la obsedantoj tion petas, kaj mia tasko
estas, tuj kiam ŝi elkarniĝos, ne permesi ke ili troigu en iliaj
planoj por ŝi, kaj, tuj kiam eble, alporti ŝin por traktado. Mi ne
plu ŝotos ŝian vizaĝon, junulo, mi nur trankviligos ŝin kun kelkaj
emanaĵoj, antaŭ ol kunporti ŝin al la sama hospitalo kie mi mem
resaniĝis.
Ĉu vi scias, kio estas ankrado, junulo? Estas per magio
kunigi personojn, ne zorgante pri tio ĉu ili volas aŭ ne resti
kunaj. Ankaŭ estas tiuj, kiuj apartigas parojn. Ĉio tio kontraŭas
la liberan elekton, kontraŭas la Leĝon. Ĉe la randoj de miaj jupoj
ne estas loko por tiaj aferoj, tute ne.
Mi dankas la ruĝan rozon kiun vi kunportis, kaj la parfumon.
Mi feliĉas sciante ke vi havas vian amon kaj batalas pro ĝi. Ne
facilas, junulo, uloj tro parolas kaj tro prijuĝas, neniu prizorgas
la propran vivon. Kia estas problemo, se vi junulo amas alian
26
junulon? Ĉu vi ne estas feliĉaj kune, en la vivo, en la lito, en ĉio?
Eble pro tio vi tiom ĝenas kelkajn…
Vi havas en vi junulinon tre belan. Se iam vi disvolvos vian
mediumecon, eble vi en ŝin enkorpiĝos aŭ ne, tio ne gravas. Ĉu
vi scias ŝian nomon? Ŝi nomiĝas Ruĝa Rozo, junulo. Ĉu vi
vidas? Anstataŭ unu, vi kunportis al mi du, tiun kiun mi havas
enmane kaj la kunpatrinon kiu, ene de vi, ridetas por mi kaj estas
tre bonvena.
Bonan nokton, junulo, ĉar oni kantas por ke mi foriru.
27
28
MARŜADO
Kiel vi, ankaŭ mi estas piediranto kaj same vivis multajn
vivojn. En kelkajn mi estis nobelulo, en aliaj vilaĝano,
honestulo, krimulo, duonhonesta kaj duonkrimema: tio ne plu
gravas, mi estas tie ĉi kaj ankoraŭ pasanta, ĉar eŝuoj ne sin
detenas, eĉ ne la Oriŝao Eŝuo, movado en si mem, nek ni,
gvardianoj.
Tamen, kion finfine ni gvardias? Personojn, lokojn,
situaciojn. Oni ankaŭ altrudas la Leĝon, perfektan, kiun vi ne
ĉiam komprenas. Kun ĉiu tasko ni ion plu lernas kaj pagas iom
pro eraroj faritaj. Multaj el ni jam faris gravegajn krimojn. Mi
ne parolas pri levado de voĉo kontraŭ iu, sed de murdoj,
genocidoj, situacioj kiuj al vi aspektas absurdaj, sed de kiuj ni
diversfoje partoprenis ne kiel viktimoj, sed kiel turmentantoj.
Dum mia lasta enkarniĝo, mi mortigis kaj mi mortigis ne
malmultajn. Mi ne tion faris por sindefendo, sed defende de mia
socia pozicio. Kuracisto, mi venenigis multajn, nome de tiuj kiuj
volis akceli la ricevon de siaj heredaĵoj. Mi gajnis elcentaĵon
interŝanĝe de la laboro, diskreteco kaj silento. Tio ne valoris la
penon, nek en la momento kiam mi ekpensis ĝui tiun monon
konkeritan per agonio kaj morto. La turmentita konscio ne al mi
permesis ĝui, nek tiujn momentojn, nek dormemon. Dumreve,
mi estis certa pri tio ke miaj viktimoj ĉiumomente fariĝos siavice
ekzekutistoj. Kelkaj ja estas hodiaŭ kunpatroj kaj kunpatrinoj,
kaj ni laboras kune. Kelkaj ankoraŭ nutras sentojn de malamo
kaj venĝemo, kiuj ne atingas min sed nur al ili mem damaĝas.
Kvankam la Leĝo ne ŝarĝas min pri iliaj savoj, mi plendus por
labori favore al ili. Mi rompis, mi riparos.
29
Kelkaj bruligas kandelojn ĉe vojkruciĝoj, ĉe kalungo, ĉe
domo, kaj pensas ke ni tien iras pro la flamo. Ne estas la flamo
kiu venigas nin, sed la elpensado. Kaj kelkaj elpensadoj, mia
kunpatro aŭ kunpatrino, eĉ allogas nin, tamen, laŭ la Leĝo, por
ke ni povu rezignigi vin de viaj teruraj intencoj, aŭ simple por
ke ni vidu vian kontakto kun kiumboj, dum ni melankolie
ridetas. Kiom da stultaĵoj oni faras nome de Eŝuo! Vi subskribas
kontraktojn el sango, laŭlitere vendas viajn animojn (ĝi ja ne
estas disvendebla, sed vi mem fariĝas laŭvolaj sklavoj) ŝanĝe de
kelkaj groŝoj, de ĝuoj malpli ol efemeraj. Ĉu ne estas efemera
ĉiu plezuro? Ne, la laŭleĝa plezuro, la vera plezuro daŭras kiel
memoraĵo, kiel rememorado, kiel plena satigo. Amo, profesia
konkero, realigita projekto, bongusta vino drinkata je la ĝusta
momento, la ĝojo de la amo kaj de la lito, la bono kiun oni faras
al si mem kaj al la alia: ĉio estas ĝojo!
Ne de hodiaŭ mi akompanas mian ĉevalon. Dum sia
antaŭa enkarniĝo, en Portugalio, li kutime alvokis min, ne per
tiu nomo kiun mi hodiaŭ uzas en Umbando, sed li iris al la
vojkruciĝo, bruligis nigran kandelon kaj petis protekton. Li ne
sciis al kiu spirita cirklo mi apartenis, li eĉ ne pensis pri tio.
Tamen mi jam protektis lin, kvankam li ne sciis kiu mi estis. Li
pensis ke li alvokadis arbaran spiriton, protektanto de la vojoj,
kiu povus fari bonon kaj malbonon. Mi jam estis farinta multe
da malbono, eĉ al li mem, kiu estis mia patro dum la enkarniĝo
en kiu mi estis kurac-murdisto. Ankaŭ lin mi mortigis por ion
heredi: se mi tion povus fari favore al aliuloj, kial ne favore al
mi mem?
Dum tiu portugala enkarniĝo, mia ĉevalo estis gaja
vilaĝano, komercisto de ĉiuj ŝatata. Li elkarniĝis en 1914 kaj
meritis ne vidi la du Mondmilitojn. Li reenkarniĝis en 1960, en
30
Brazilo, ene de umbandisma familio. La detaloj pri kiel mi
enlistiĝis en la umbandajn liniojn kaj kial mi jam estis
protektinta mian ĉevalon en aliaj landoj, preparinte lin por tiu
brazila enkarniĝo estas rakonto kiun mi gardos nur por ni du.
Estas sekreto inter doktoro kaj paciento, vi pardonu la kuracistan
esprimon.
Mia ĉevalo daŭre laboras en la sama Umbanda Tendo en
kiu li estis baptita kaj disvolviĝinta. Li estas unu el la plej
antikvaj mediumoj, ĉar tiuj el la generacio de liaj patroj jam estas
en mia flanko de la vivo. Li estas tre bone disciplinita kaj unu el
la dekstraj brakoj de la spirita estrino, vere maljunulineto,
helpata de la Malgranda Panjo. Kelkaj kredas ke mia ĉevalo
estus bonega spirita estro. Kaj li ja estus! Sed tio ne estas en lia
krono, en lia misio. Li, kiu nur deziras servi, kun la pezoj kaj
premioj, zorgas nur pri tio, esti bona mediumo laŭ la linio en kiu
li estas. Tio, hodiaŭ, sonas kiel ekzotaĵo, post tiom da uloj avide
serĉas malfermi propran templon tuj post kiam ili trapasas nur
mallongdaŭran kurson. Domaĝe, neniu ŝanĝas sian mision. Se
elpago de iu estas fariĝi spirita estro, tre bone. Se ne, tre bone
ankaŭ. Tiel kiel neniu el vi ŝanĝas vian korpon dum enkarniĝo,
oni ne ŝanĝas propran mision. Tiu misio povas aŭ ne esti
plenumita, ĝi povas malfruiĝi, ĝi povas sekvi tra malrektaj linioj,
tamen, bonvolu, ne falu en la tentemon pensi, ke sacerdoteco
estas beleco, estas memdistingo. Mi estis kuracisto kaj fariĝis
murdisto. Hodiaŭ mi estas eŝuo. Mi povus esti enkarniĝinto, kiel
vi. Finfine, tio ne multe gravus: ĉio estus elpago, ĉio estos ŝanco.
Kiel eŝuo, mi havas pli da respondecoj, mi ne pli bona ol iu ajn.
Nek pli malbona. Mi, kiel vi, estas filo de Dio. La nura distingo
estas, ke mi pri tio memoras ĉiumomente, dum vi strebas por
tion forgesi.
31
Kompreneble, neniu estas sola en tiu ĉi flanko. Ni havas
hierarkion, organizadon, amon, amikeco. Sed oni ankaŭ havas
individuecon, eĉ se oni portas komunan nomon, kiu nin
protektas kaj identigas: Tiriri, Caveira, Veluro, Ĉifono, Ruĝa
Rozo. Kelkfoje mi sentas min kvazaŭ soleca nomado, kiu
trakuras dezertojn serĉante akvon, kun haŭto kaj vestoj
makulitaj de la polvo. Kiam mi trovas akvon, mi ĝin trinkas, mi
en ĝi plonĝas kaj lavas min. Dum mi ĝin ne trovas, mi ne haltigas
mian marŝadon.
Mi laboras kun sennombraj rimedoj, ĉiam laŭ planado,
disciplino kaj permeso. Ekzemple, kompletan materialiĝon mi
faris nur unufoje, en la 80-aj jaroj, kaj tio ja ne estis facila. Oni
bezonas ke diversaj mediumoj cedu al ni sian ektoplasmon,
kolektitan dum laborado de la Maldekstro, krom evidente tiun,
kiu rekte venas el mia ĉevalo, kune kun la kontribuo de la
alkoholo kaj kelkaj manĝaĵoj. Estis gratifika eksperto, pro la
naturo, la digneco kaj la meritoj de la helpito.
La jaro estis 1980 kaj la franciskana monaĥo Coriolano
vivis turmentita de kulpo. En 1970, post brutalaj torturoj, li
finfine konfesis ke franciskana monaĥejo, interne de San-Paŭlo,
kelkfoje ŝirmadis persekutitojn de la Militista Diktaturo
(Inkvizicio ŝanĝas nomon kaj statuson ĉiutempe, ĉu religia, ĉu
civila, ĉu militista kaj ĝenerale kun ĉiuj tiuj aspektoj). La armeo
vizitis la monaĥejon kaj, ĉar ĝi trovis nenion, serĝento
kolbobatis kapon de maljuna frato, kiu poste mortis. Sciinta pri
tio, frato Coriolano sentis sin kulpa. Kun kuraca kaj psikologia
apogo de siaj fidofratoj, li tenis sin plej eble firma, kaj daŭrigis
sian laboron.
Je la teologia kampo, per libroj kaj prelegoj, frato
Coriolano proponis realproksimigon de Katolikismo kun la
32
evangeliaj idealoj de Jesuo, la komuneca vivo, reevaluado de
valoroj, dogmoj kaj konceptoj. Je sociala kampo, li laboris kun
la surstrata popolo. Pro tiuj kialoj, kiel ne konkeri la simpation
de la Strata Popolo?
La episkopo de la diocezo kie li vivis sisteme
persekutadis fraton Coriolanon. Aliaj episkopoj skribis
publikajn leterojn kontraŭ lia laboro. Vatikano minacis
ekskomuniigi lin. Coriolano, eĉ senkonscie, riskis eĉ sian vivon.
La episkopo asociiĝis kun amiko, entreprenisto, por plani la
morton de la frato kaj tute malfari sian laboron. Coriolano estus
mortigita per strangolado, fare de sikario de la entreprenisto,
poste sia korpo estus portita al hotela ĉambro de iu amiko de la
entreprenisto. La skandalo estus enorma. Ne estis facile abortigi
tiun planon.
Pli malfacile estis trakti la emocian staton de frato
Coriolano. La epizodo de 1970 ĉiam revenadis pli forte.
Kvankam la spirito de la frato aperadis al li en sonĝoj kaj ĉiam
diradis ke li ne kulpis, Coriolano profunde deprimiĝis. Kun
permeso de siaj superuloj, li pasigis tempon en apartamento de
iu kuzino, en la san-paŭla ĉefurbo. Li ripozus kaj samtempe
iomete helpus la paroĥestron de preĝejo de Consolação,
celebrante mesojn, sed distancigite de la pastreca laboro. Laŭ
petoj de liaj kuracistoj, li ververe devus ripozi.
Malgraŭ sia ververa fido kiu varmigadis lian koron,
Coriolano pensadis pri sinmortigo. Tiam komenciĝis la
materialiĝa procezo kaj, sub ordono de miaj komandantoj, laŭ
determino de la Oriŝaoj, mi ekagis. Oni ne povus perdi
Coriolanon. Pro diversaj kialoj. Multaj, fakte. Personaj, spiritaj,
laŭ plano kiun ĝis hodiaŭ eble vi ne komprenis. Frato Coriolano
pensis pri la dominikano frato Tito, kiu sinmortigis en Francio,
33
je al 10-a de Aŭgusto 1974, tago de la festo de la Oriŝao Tempo,
ĉar li sentis sin respondeca pri la morto de Carlos Marighella, en
1969. Post multaj torturoj, Frato Tito donis informojn kiuj
rezultis je la murdo de unu el la estroj de la rezisto al la Militista
Diktaturo, Marighella. Li neniam resaniĝis. Coriolano, pli ol
neniam, sentis similan doloron.
Kun peza animo, en nuba posttagmezo, li iris promeni en
la Tombejo de Consolação. Li haltis antaŭ la tombo de Monteiro
Lobato. Li admiradis lian verkaron kaj scivolis pri la paperetoj
kun petoj por infanoj. “Sankta Lobato”, li sukcesis rideti. “La
popolo saĝas, kaj scias fari siajn sanktulojn.”
Ĉio estis jam akordita kun la Kalunga Popolo (el la
Dekstro kaj el la Maldekstro), al kiu, ankoraŭfoje, mi petis
permeson kaj antaŭdankis. Mi alproksimiĝis, komplete
materialigita – oni eĉ povis tuŝi min! - kun pezo, denseco, ktp.
Kun fluida sutano aspektanta tiun de dioceza pastro, mi
alproksimiĝis al frato Coriolano:
- Bonan tagon, frato!
- Bonan tagon, pastro! Mi promenas, sed laŭvide mi
venis ĉi tien por mendi ion: kazublon, violan stolon, aspergilon,
funebran libron…
- Jes. La korpo iris teren. La spirito, liberigita, pretas por
novaj marŝadoj.
- Neniam facilas. Oni ĉiam prepariĝas por tio, sed tia
vojaĝo ankoraŭ terurigas nin.
- Vi pravas, vi pravas. Ne facilas por ni, dum individuoj,
sed ankaŭ kiel pastroj kiuj prizorgas kaj sendas la spiriton,
preĝojn, ktp, antaŭ la funebrigitaj familioj.
- Mi estas frato Coriolano. Kiu estas via nomo, pastro?
34
- Pastro Trancoso. Mi rekonis vin. Mi konas vian
pastrecan laboron, mi legis viajn librojn kaj ili multe influis min.
Mi estas du jardekojn pli aĝa ol vi, tamen tiel mi mem, kiel mia
fido rejuniĝis per via laboro. Estas ĝojige povi persone danki.
- Imagu, frato. Estas nur malgranda kontribuo.
- Ĉiu malgranda kontribuo faras diferencon. Ĉu Jesuo ne
multobligis panojn kaj fiŝojn ekde la malmulto al li prezentita?
Ĉu en simbola nivelo, ĉu en tiu de la "magia" miraklo, kiel kelkaj
komprenas, aŭ ĉu kiel materiiga fenomeno, la beleco de la
instruado daŭras.
Frato Coriolano ridetis kaj aldonis:
- Estas tre bone konversacii kun pastro kiu parolas de
Jesuo, kaj ne pri kariero, protokoloj, ktp.
- Ni estas ĉiuj lernantoj, ni estas ĉiuj fratoj. Tamen, frato
Coriolano, ĉar ni jam estas en tombejo, ĉu mi povas peti de vi
etan aferon?
- Kompreneble, pastro Trancoso. Se mi iel povas helpi...
Mi forte manprenis liajn ŝultrojn kaj fiksis miajn okulojn
ene de la liaj, kaj tiam mi petis:
- Bonvolu, mortu je la ĝusta tempo.
Dum li malfermadis la okulojn, mi ridetis kaj foriris. Li
palpebrumis kaj ne plu vidis min.
Frato Koriolano ankoraŭ estas enkarniĝinta. Kvar jarojn
post tiu fakto, li petis forpermeson al la Franciskana Ordeno kaj
al la Eklezio, edziĝis, nun li havas du filojn, malfermis
preĝejeton en la garaĝo de la luita domo kie li kundividas la
panon, disdonas sakramentojn kaj, kun tre bona humoro, diras
ke li ludas "La majstro ordonis". La majstro de tia ŝerco,
kompreneble, estas Jesuo, kaj mia ĉevalo kaj Coriolano estas tre
proksimaj amikoj.
35
Eŝuo ne sin detenas. Eŝuo ne ripozas. Eŝuo marŝas, kaj
tra multaj vojoj. La tridento estas mia kompaso. Kaj, por tiuj kiuj
diras ke tiu eŝuo ĉi estas tro serioza, mi lasas mian ridegon.
Ha! Ha! Ha!
36
ORFEJO
Bonan vesperon!
Unue, tiu manio diri ke Infaneŝuoj estis infanoj kiuj vivis
surstrate estas tute erara. Tio estas kvazaŭ diri, ke ĉiu junulino
estis amoristino. Plie, kio se ili ja estis? Ĉu tio estus problemo
por vi, kiuj petas kaj ricevas helpon? Vi tro ŝatas prijuĝi. Vi
plendas ĉar mi estas knabo kiu fumas kaj petas brandon.
Due, mi kreskis en orfejo. Hodiaŭ oni nomas tion
"akceptodomo". La nomo pli belas, sed kelkaj aferoj ankoraŭ
samas. Ĉu vi tien iras, por scii? Mi iras, kaj mi helpas liberigi
tiujn infanojn el lavango da malbonaĵoj. Mi ne faras tion, kiel mi
volas. Mi tion faras laŭ la maniero kiun oni al mi permesas kaj
kiu povas esti farita por ĉiu infano, por ĉiu knabino. Mi regas
nek min mem, ĉu mi regu enkarniĝintojn? Mi diras
"enkarniĝintojn" ĉar "vivantoj" estas ĉiuj ni, ĉu ne? Kaj mi estas
pli vivanta ol multaj el vi, en ĉiuj sencoj.
Kiel dirite, mi kreskis en orfejo, sed povus esti en via familio.
Mi ne konis miajn gepatrojn. Post mia elkarniĝo, mi sciis, ke mi
estis prizorgita de tre inteligenta onkla paro, kiuj simple rezignis
pri mi kaj liveris min al orfejo je la tago kiam mi fariĝis 4-jara.
Mi estis batita multe, ĝis kiam mi fariĝis 10-jara. La aliaj kaŭzis
problemojn kaj, ĉar mi estis timema, mi ricevis la kulpon, tamen
mi neniam denuncis. Mi timadis la aliajn knabojn, la
administrantojn, la teruran Dion kiujn ili priskribis al mi en la
kateĥismaj klasoj. Finfine, mi ĉion timis, eĉ mian propran
forton.
Kiam mi estis 12-jara, la kuiristo de la orfejo vokis min al la
provizejo. Mi pensis ke mi devus helpi movi kasavsakojn. Li
volis seksperforti min. Li kalkulis je mia diskreteco, mia silento,
37
kaj, precipe mia timemo. Io kreskis en mi, inter bona kaj
perforta, kaj faris mian sindefendon. Mi ekhavis kuraĝon kaj
prenis tranĉilon. La kuiristo ridis kaj diris:
- Lasu tion, tranĉiloj ne estas ludiloj por knabinoj kiel vi.
Mi boris lin sepfoje, kaj mi eĉ ne pensis pri la Sep Linioj.
Ha! Ha! Ha! Li ĝemis kvazaŭ porkon, kaj tio okazigis internan
priesploradon. Neniu malfermis la buŝon. La pli grandaj
ekrespektis min kaj komencis oferti al mi kelkajn donacojn.
Neniu el la knaboj plu batis min. Mi ne plu permesis ke iu ajn
batu min.
La administrantoj kaj la ĵurnaloj sin aranĝis por diri, ke la
kuiristo estis mortigita de ŝtelisto. Tiel, oni ekkonstruis pli altajn
murojn kaj multe da mono estis destinita al la orfejo, tiom el
donacoj de simplaj homoj kiom de la registaro. Nenio kompreble
pliboniĝis por ni, kiuj daŭre matenmanĝadis diluitan kafon kun
panaĉo pli nigra ol la kafo mem, kaj, dufoje potage, supon kiu
estis kvazaŭ malpura akvo.
Enmense, mi murdigadis ĉiujn adoltojn, por protekti min kaj
aliajn knabojn. Se mi murdis la kuiriston, mi tre bone povus
mortigi la administrantojn kaj la aliajn funkciulojn. Eble ie ajn
estus reĝo aŭ reĝino kiu nin liberigus. Mi nenion sciis, mi konis
nur tiujn murojn kaj kelkajn vortojn. Mi estis la reĝo de tiuj
knaboj. Kaj mi decidis liberigi nin ĉiujn.
Dum du monatoj ni preparis ribeladon kaj fuĝadon. En la
kalkulita nokto, sen ajna bruo, la pajloj jam estis metitaj en
strategiaj punktoj. Tiun pajlon ni iom post iom ŝtelis el la
ĉevalejo. Iu prenis la kandelingon kaj liveris ĝin al mi. Mi
ekbruligis la tutan orfejon. Kaj jen surprizo: ĉiuj pordoj kaj
fenestroj estis sigelitaj. Kvardek kvin el ni mortis sufokitaj kaj
bruligitaj. Al nur unu nenio okazis: al tiu, kiu nin denuncis.
38
Ni ĉiam konis nur parton el la tuta vero. Neniu sciis, sed unu
el la knaboj seksperfortitaj de la kuiristo ekpasiiĝis al li. Li tiam
havis 14-jarojn kaj ploris kaŝite la murdon de tiu, kiun li vidis
kiel sian pasporton por eliri el tiu infero. Li neniam pardonis al
mi, kaj ĵuris ke li venĝus la kuiriston. Kiam ni komencis
organizadi bruligon kaj fuĝon, li denuncis nin. Li kompreneble
estis "premiita" kun la vivo kaj kun laboro en la sekretariejo de
nova orfejo kiu estos konstruita per novaj donacoj por plenigi la
poŝojn de administrantoj, perantoj, ktp.
Je astrala kampo, mi vekiĝis kun teruraj doloroj, bruligita,
deformita. Miaj kunuloj ĉiutage plendis al mi, kaj ili komencis
bati min. Mi petis pardonon. Mi ne sukcesis klarigi kio okazis,
mi eĉ ne sciis kie ni estis. Adoltoj provis alproksimiĝi al ni kaj
ni frontis ilin. Kiam mi komprenis, ke ni estis perfiditaj, mi
trovis la denuncinton kaj kunordigis mian grupon por obsedi lin.
Li faris multajn frenezaĵojn, li eĉ murdis unu el la direktoroj de
la orfejo, kaj poste li mortigis sin. Je la Astralo, li kiel sklavo
servis al ni ĉiuj.
Dum la tempopaso, kelkaj knaboj de la grupo simple
malaperadis. Tio iom ĝenis min, tamen se iu deziris forlasi nin,
tiu sekvu sian vojon. Mi gapis kiam mi malkovris, ke eĉ nia
sklaveto estis malaperinta, kvankam li estis bone gardita de la
niaj. Mi malfidis neniun. Ni estis bone kunligitaj kaj ĉiuj timis
min.
Mi sidis sur roko kaj vere eleganta sinjoro venis al mi. Li
diris ke mi ne povus teni tiun vivon por ĉiam, kaj ke li ofertis
novan eblon al mi kaj al miaj kunuloj. Li promesis ke ni ne plu
sentos dolorojn nek havos la aspekton de bruligitoj, kaj ke ni
relernos vivi, en mondo kiu serĉas organizi sin kun pli da amo
kaj komprenemo, malgraŭ perforto kaj malbono. Mi ne bone
39
sciis kial, sed mi fidis je li. Li diris ke li nomiĝas Noktomezo,
kaj ke li laboras por homo nomata Ŝangoo, respondeculo pri la
fajro. Nur tion mi komprenis tiam.
Mi ricevis intensan trejnadon kaj mi multe studis. Mi retrovis
malaperintajn kunulojn. Ĉiuj aliaj akompanis min. Ĉiuj el ni
ricevis kromnomon, personon por helpi (kelkfoje, agante kaj
parolante kunligite al ties korpo) kaj apogi dum belaj taskoj. La
nomon, kiun oni elektis por mi estis Braĝeto.
Neniam, dum mia ĉeesto en la Umbralo, mi havis novaĵojn
pri la kuiristo. Iam, revene de kunveno kun Sinjoro Ŝangoo, mi
demandis al Sinjoro Noktomezo kie estus tiu spirito. Li
respondis:
- Enkarniĝinta. Kiel umbandista mediumo. Li estas Vicente,
la mediumo kun kiu vi laboros.
Mi ploris emociite. Mi retrovus tiun kiu volis fari al mi
malbonon kaj kiun mi murdis. Oni laborus kune por pli granda
bono kaj oni ambaŭ pagos niajn ŝuldojn. Tro da laboro, ne facila,
sed certe amuza.
Kiam mi vidas erarajn aferojn kiuj okazas en la kortoj, mi ja
denuncas ilin! Kompreneble, kun permeso de la grandaj, kaj
Vicente, kiu fariĝis spirita estro, laboras kun iu Tremtero kaj unu
Molambo. Antaŭ kelkaj tagoj ni vizitis korton en kiuj la Infanoj
aspektis sub efiko de forta medikamento, ili simulis ludi ŝtonojn,
uzis absurdajn ilojn, vera frenezaĵo. Mi petis permeson al la eŝuo
kiu regadis la domon kaj tuj riproĉegis ĉiujn. Kiu estis
sendoktrina Infano revenis al Umbralo, kiu estis kiumbo revenis
al la loko el kie ili venis. Tamen, kial la reganta eŝuo ankoraŭ ne
estis solvinta tion? S-ro Tremtero kaj S-ino Maria Molambo
klarigis:
40
- Braĝeto, iu el ekstere, kiel vi, influis la mediumojn kaj la
ĉeestantojn. Krome, la spirita estro falas en granda eraro, tiun de
la preterlaso, do ne preni sur vin la propran aŭtoritaton, timante
ne plu esti la bonega paĉjo kaj fariĝi aŭtoritatema. Tiu eŝuo kiu
regas la domon, delonge lia gvardiano, ne estis kontenta, kaj
volis doni al li finan lecionon.
- En aliaj tempoj, mi estus bruliginta la tutan korton…
S-ro Tremtero kaj S-ino Molambo ridegadis.
41
42
LA VIRGULINO
Mia nomo estis Mirela kaj mi devenis el nobela kaj katolika
familio. Fakte, "nobela kaj katolika" estas pleonasmo. Neniu
povus esti nobelo se tiu ne estus same katoliko, en miatempa
Italio. Mi havis du fratojn, unu estis pastro, kaj la alia, militisto.
La nura virino de la familio estis mi. Ĉar mi ne heredus mian
patran nomon, se mi edziĝus, la plej taŭga solvo estis sendi min
al monaĥinejo. Ŝanĝe de kampo en kiu oni plantadis vinarbojn,
el kiuj evidente oni produktis vinon, mi estis reverence
akceptita. Mi tiam estis 18-jara.
Pro la influo de mia patro, oni permesis ke mi restu laŭvole,
en la biblioteko. Tamen, mi sentis la neceson partopreni en la
monaĥineja vivo, kaj, tiel, mi servis al fratino Domícia, kiu
prizorgis la mizerulojn kiuj al ŝi alkuris, tra ligna pordeto, serĉe
de ungventoj, kuraciloj, teoj la plej diversajn. Pro siaj konoj,
fratino Domícia eĉ estis akuzita pri sorĉado fare de la Inkvizicio,
sed ŝi estis savita de episkopo kiu ŝiafavore intervenis. Ŝi ja ne
suferis en la karcero, tamen, alvokita de la episkopo kiu estis ŝia
advokato, ŝi estis perfortita en la kapitula halo de la monaĥinejo.
Dudek jarojn poste, ŝi vivis, forgesita de la Inkvizicio, de la
episkopo kaj eĉ de la ĉefmonaĥino mem, kiel mi, krome, kaj pro
tio ŝi povis sindediĉi, kun sia tuta koro, al la servo por la plej
malriĉaj.
- Novicino, novicino, ĉu vi scias ke sorĉistinoj ja ekzistas?,
demandis iam fratino Domícia. Ili estas tiuj virinoj kiuj konas la
sekretojn de la naturo, de plantoj, de vivo kaj de morto. Ili ne
faras malbonon. Estas vere ke unu aŭ alia tion faras, sed tiuj ne
estas veraj sorĉistinoj. La pastroj timas ilin ĉar ili vestas jupojn,
kaj ili, nur sutanon.
43
Mi ridis pro la ŝercoj de fratino Domícia. Kaj mi neniam
komentis kun ŝi pri la akuzoj kaj perforto de ŝi suferitaj, pri kiuj
ĉiuj en la monaĥinejo ja sciis.
Mi konis la palpitaciojn de la korpo, sed ne tiujn de la amo.
Mi sciis ke en la monaĥinejo estis amrilatoj inter virinoj kaj eĉ
inter monaĥinoj kaj vilaĝanoj. Ĉiuj fermis la okulojn pri tio. Laŭ
tio kion mi aŭdadis, kelkaj rilatoj estis pure karnaj, aliaj estis
gravuritaj de amo. Por mi, ĉiu amrilato estis permesita, se
konsentita kaj se oni ne trompas la partneron, aŭ partnerinon. Mi
ne cerbumis pri mia situacio. Mi estis en la monaĥinejo ĉar mia
patro tion ordonis, kaj mi ne estis ŝanĝinta mian sinjoran domon
por la monaĥinejo, same sinjora, grandega, malvarma kaj frosta,
se ne estus la kandeloj kaj fratino Domícia.
Iam ni ricevis viziton de iu mia onklo, episkopo kaj membro
de la Sankta Ofico, kiu, laŭdire, havis filon en ĉiu itala diocezo;
krom unu, protektato de la papo kaj tiel vivanta en la Vatikano.
Tiam, pro la okazo, oni ofertis festenan tagmanĝon al la loĝantoj
ĉirkaŭaj al la monaĥinejo. Kelkaj vilaĝanoj neniam estis vidintaj
tiom da manĝaĵoj. Inter ili mi vidis la junan Mateon, 25-jaran.
En tiu tago, mia koro por la unua fojo dum mia vivo vere batis.
Mi havis tiam 22-jarojn kaj mi ankoraŭ ne sciis, kio estis vivo.
Mi rimarkis, ke same en mi Mateo estis enamiĝinta.
Li komencis, sub la preteksto serĉi kuracilojn, renkonti
fratinon Domícia, kaj do kun mi, ŝia helpantino, almenaŭ trifoje
dum la semajno. Ŝi ĉion komprenis, sed nenio komentis. Nur
amema koro komprenus kio okazis inter mi kaj Mateo.
Ankaŭ la de mia familia nomo enviantinoj rimarkis la
reciprokan senton kaj tion denuncis al la Ĉefmonaĥino. Se mi
forlasus la monaĥinejon, la kongregacio povus perdi la terenon
donacitan de mia patro. Tiel, en iu dimanĉo, antaŭ la meso,
44
precize je la monaĥineja pordo, kiu estis ĉiumatene malfermita
je la sesa far la fratino komisiita pri tio, pendis la korpo de
Mateo, pendumita kvazaŭ sinmortiginto. Certe neniu en la
monaĥinejo kredis je tio, sed ĉiuj bone ŝajnigis tiun kredadon,
tiel kiel mi mem ŝajnigis nur gapadon, sed nenion personan. Ĉar
li sinmortigis, Mateo ne havis enterigon laŭ katolika rito. Lia
korpo estis ĵetita de sur roko, en nealirebla loko, kie ĝi komencus
putriĝi kaj estus manĝita de la vulturoj, kiuj lasus nur liajn
ostojn.
Mi neniam pardonis la ĉefmonaĥinon, ĉar mi sciis, ke de ŝi
venis la ordono. Mi kunligis min ankoraŭ pli strikte al la
laborado kun fratino Domícia, ĉiam pli afabla kun mi, kaj jam
malsaneta. La laboro, tamen, ĉiutage memorigis min pri Mateo.
Fratino Domícia elkarniĝis du monatojn poste, en sia ĉambro,
tenante mian manon kaj vizitita de neniu. Post ŝia enterigo, mi
daŭrigis mian laboradon helpe al la vilaĝanoj.
Dum la sekvanta vintro, la ĉefmonaĥino mem malsaniĝis kaj
ordonis, ke oni alvoku min. Ĉagreniĝinta, mi obeis. Kun
kreskanta malamo, anstataŭ la kuracilo, mi preparis por ŝi
mortigan venenon, malfacile malkovrebla. Ŝi elkarniĝis,
senmova, aŭdante tion, kion mi diris, ĉe sia orelo, pri kiel kaj
kial mi mortigis ŝin.
Rapide mi fariĝis la plej juna ĉefmonaĥino de tuta Italio.
Kelkajn monatojn post kiam mi estis enoficigita, mi sendis al la
Inkvizicio tiujn enviemulinojn pri kiuj mi sciis, ke ili havis
lesbajn amrilatojn. Mia onklo, apartenanta al la Sankta Ofico,
amadis brullignarojn, kaj gratuligis sin pro la monaĥeja
administrado farita de lia nepino.
Duonjaron poste, kiam mi eksciis kiuj estis la amatoj de la
aliaj monaĥinoj, mi dungis murdiston, kiu ekstermis ĉiujn, unu
45
post la alia kaj, tre sadisme, detranĉis iliajn seksorganojn, pakis
ilin en ledaj saketoj, adresis tiujn al ĉiu eksamatino, kiu ricevis
la sendaĵojn tuj antaŭ la ofico de Laudes (dummatene) kaj, dum
la ofico mem, streĉis sin por reteni aŭ kaŝi siajn larmojn. Kun
seksemaj promesoj, je vesperiĝo, mi mem renkontis la
murdiston, malantaŭ la ĉevalejo kaj, tiam, mi lin mortigis per
sabrovundo en la nuko. Mi mem enterigis lin, tiel ke oni neniam
trovos lian kadavron.
La monaĥejo fariĝis ĉiutage pli ombra. Mi sukcesis ke kelkaj
estu kondamnitaj pro sorĉistado. Mi ne plu akceptis novajn
monaĥinojn. La fratinoj maljuniĝis silentemaj, malĝojaj,
frustritaj. Mi fidis neniun, kaj preparadis mian propran
manĝaĵon. Mi neniam plu malfermis mian koron, nek al alia
viro, kiel Mateo, nek al alia fratino, kiel Domicia.
Kun la paso de la tempo, mi eĉ ne dediĉis la minimuman
atenton al la higieno postulita de tiamaj monaĥinoj, kaj, kion oni
ne dirus pri tiu postulita de ilia ĉefino? Mi ne plu ŝanĝis la
monaĥajn vestojn, kiuj fariĝis malpuraj kaj ĉifitaj. Neniu aŭdacis
ion ajn komenti, sed mi suspektadis ke oni kaŝe ridis pri mi.
Mi elkarniĝis dum somera, varma, tre varma nokto. Mi
kuŝigis min kaj vekiĝis en kotejo pli varma ol la kelo de mi
okupita. Kiam mi finfine komprenis ke mi estis elkarniĝinta, mi
ploris kaj pensis ke mi estis en infero. Kiom da jaroj estis
pasintaj? Multaj. Mi retrovis personojn kiujn mi mortigis aŭ kies
mortigojn mi ordonis, kaj aliajn, kiuj atendadis de mi la
kompaton kiun mi malpermesis al mi mem oferti, ĉu en formo
de kuraciloj, ĉu kun mia amarigita koro.
Post bedaŭrad, suferi kaj plori dum jarcentoj, finfine mi estis
preta por ne plu porti la ĉifitajn monaĥajn vestojn tra l' Umbralo.
Tiam unu sinjoro kun vere skeleta vizaĝo kunportis min al la
46
ĉeesto de la Reĝo de Kalungo, S-ro Omolu'. Mi estis tre
ŝanĝiĝita, mi malplenigis min de multaj malbonaj sentoj kaj estis
multe preĝinta, petante pardonon kaj envojigon. Nenia preĝo
restis senresponda.
Mi tre dankema estas al S-ro Tata Caveira, kiu helpis min kaj
kunportis min al S-ro Omolu'. Pro mia tuta historio, mia laboro
kun la vilaĝanoj kaj pro mia aspekto, mi estis aniĝinta al la Linio
de la Molamboj. Mi estus do unu plia el tiuj Mariaj Molamboj
kiuj sennome laboras en kortoj, hospitaloj, kun personoj
proksimaj al elkarniĝo, kun virinoj ĉagrenitaj pro la amo, kun
viroj kiuj ne plu esperas travivi sanan amrilaton, ktp.
Mi estas pomboĝiro, ja. Mi estas Maria Molambo. Dum mia
lasta enkarniĝo, mi estis nek amoristino nek amatino de reĝoj kaj
sinjoroj, kiel kelkaj el miaj kunpatrinoj. Mi estis amara
virgulino, kiel aliaj, inkluzive tiuj kiuj regas orfejojn, batante
infanojn. Mi ne malplenigis mian amon nek en la korpo, nek en
la koro. Mi vivis la pli grandan parton de mia surtera tempo en
senameco, tamen memoro pri tio, kion mi sentis por Mateo, kaj
la kompatemo por tiuj, kiuj estis helpitaj de la monaĥejo, igis
min memori, ke mi estas forta, kapabla je pardono kaj
pardonpetado, kaj je laboro por kompensi la terurajn misfarojn.
Mi ridegas, ĉar mi estas feliĉa pro la ŝanco, sed ankaŭ por
disrompi malbonajn energiojn kaj ridi pri la supozata homa
ruzeco. Mi ne plu portas ĉifitan vestaĉon sed belegan ruĝonigran
vestaĵon, mi havas la harojn liberajn, grandajn mamojn, mi estas
linda kaj plene plasma virino. Mi amas danci, ĉar tio bonas, kaj
ĉar, tiel, mi transformas detruigajn energiojn, miasmojn,
ankradojn, malbenojn kaj tiom da aliaj makuloj. Mi estas Maria
Molambo kaj ĉiu ama gesto, ĉia ŝanco labori estas nuptonokto
kiun mi kun Mateo ne havis, kiam li estis enkarniĝinta. Ha! Vi
47
volas scii ĉu mi lin rerenkontis? Kiun vi pensas ke estas tiu Tata
Caveira kiu prezentis min al S-ro Omulu', krom li mem?
48
EŜUO RIDEGAS SED NE ŜERCAS
Estas tiuj, kiuj pensas, ke eŝuo estas stulta, ĉar li ridas. Sed
S-ro Sep Krucvojoj ĉiam klarigadis:
- En la kantemblemo vi kantas “Oni diras ke eŝuo nur trinkas
kaj ridadas/ Sed estas li eŝuo/ reĝo de la sep vojkruciĝoj.” Kaj
tiel estas: mi regas la vojkruciĝojn, mi reĝas sur la vojoj. Krome,
mi ne nur trinkas kaj ridadas: mi parolas, konsilas kaj mi ankaŭ,
per mia fundanga, bruligas tion kio devas esti bruligata. Ha! Ha!
Ha!
Dum rondiro, iu malatentulo ne rekonis la signon strekitan
far S-ro Sep Krucvojoj, kiu alvokis la kambonon kaj diris:
- Junulo, se mia ĉevalo, kiu regas tiun ĉi domon, permesas
agadon tiutipan, mi ne plu venos al vi. Mi ne toleras mankon da
disciplino. Se tiu mediumo tordiĝas, ke mia ĉevalo estu rekta!
La mediumo, sendisciplina, faligis la tamburojn, ne akceptis
ke oni doktrinigu la estaĵojn, kaj, kompreneble, li ne restis en la
domo multe da tempo, kaj finfine li foriris, klaĉante pri ĉio kaj
ĉiuj, eĉ de S-ro Sep Krucvojoj.
Alifoje, du aliaj nespertuloj vizitis la domon kaj enkorpigis
supozeblajn eŝuojn, kiuj neniel foriris. Alifoje, du aliaj
malatentuloj vizitis nian domon kaj enkorpigis supozeblajn
eŝuojn. Tiuj neniel iris for, kaj sarkasme tenis sin antaŭ S-ro Sep,
kiu tuj petis Ogun-an glavon. Kaj kvazaŭfulme la du "eŝuoj"
ekiris. La mediumoj aŭdis karesan sed firman atentigon, antaŭ la
propran spiritan dirigenton, kiu ankaŭ vizitadis la domon. S-ro
Sep senrespondecigis la dirigenton, ĉar, laŭ li, patro devas instrui
sed ne respondeci pri la misagoj de fuŝaj filoj. Ĝis hodiaŭ la
endomaj mediumoj (kaj certe tiuj vizitintoj, kiuj preskaŭ estis
batitaj de S-ro Sep sindemandas, ĉu la petita "oguna glavo" estis
49
la folio de la planto aŭ la metala glavo de S-ro Ogun', kiu restas
sur la altaro.
Ĉiam preta helpi ĉiujn, iam S-ro Sep alvokis junulon el la
ĉeestantaro kaj mallaŭte alparolis lin:
- Knabo, neniel taŭgos paroli kun Molambo, kun Padilha aŭ
kun aliaj eŝuoj. Mi jam diris, ke vi iru al viro en blankaj vestaĵoj,
por fari la energiigan riton kiun mi al vi receptis.
- Sed vi, sinjoro, al mi receptis nenion...
- Knabo, se mia ĉevalo havas memorproblemojn, mi ne
havas. Mi ja receptis al vi, sed vi eble ne ĝin plenumis ĉar vi eble
pensis ke ĝi estis tro simpla, ĉu ne veras? Se vi malzorgas la
propran erekton, kiu laŭvide tiom priokupas vin pro via
maskleco, kion oni ne parolus pri aliaj aspektoj de via vivo. Tiu
eŝuo estas tie ĉi por helpi, sed la elekto ĝin plenumi estas via.
Ankaŭ estas via elekto kiun vi alportas al via lito, sed vi, knabo,
perdiĝas provante alporti ĉiujn, kiujn vi povas. Ha! Ha! Ha!
La junulo dankis pro la sincereco de S-ro Sep, plenumis
precize liajn preskribojn kaj ekvivis laŭ pli ekvilibra kaj plena
maniero la korpo, la menso kaj la spirito.
Dum la festo omaĝe al ĉiuj eŝuoj kaj pomboĝiroj, S-ro Sep
Krucvojoj, antaŭ multaj spiritaj estraranoj ĉeestantaj, diris:
- Mi havas du mesaĝojn kaj mi scias, ke ili taŭgas almenaŭ
por du vizitoj, kaj eble por la sama. Unua: en tiu ĉi religio oni ne
praktikas ankradon, ĉar tio vundas la liberan elekteblecon.
Religio ne povas fari malbonon, ĉar se ĝi tion faras, ĝi ne estas
religio. Dua: estu ĉiuj ĉiam bonvenaj tie ĉi, kaj vizitu ĉiujn
domojn kun la koro, sed haltu viziti ilin nur por konstati, kiu
50
kaboklo3 krias pli laŭte, aŭ kiu eŝuo pli laŭte ridegas. Ĉu vi
komprenis min? Ha! Ha! Ha!
Fine de la festo, li dankis ĉiujn, kaj deklaris:
- Tiuj, kiuj ne komprenas la dancadon de la Junulinoj; tiuj,
kiuj ne komprenas la laboron de tiu Sepjupa kiu laboras kun la
edzino de la ĉevalo, pensu iomete: ĉu la Sepjupa logos al
mediumo? Kaj kia mediumo? Kun ĉia respekto, (eĉ ĉar tio ne
estas problemo mia) krom mia ĉevalo kaj kvar mediumoj de tiu
ĉi domo, ĉiuj aliaj viroj estas adeoj, ili ĝuas la samon, kion ĝuas
la junulinoj. Do, se vi ne komprenas la belecon de la danco de
Sepjupa, almenaŭ respektu la Junulinon kaj la plankon de tiu ĉi
domo, sur kiu vi manĝis kaj trinkis. Alia demando: mi scias, ke
la majstrino el Ĵuremo de unu el vi, sinjoroj, provis starigi
kvereligan punkton kontraŭ tiu ĉi domo. Ŝi provis, tamen ne
sukcesis. Ŝi provis kaj mi ĝin frakasis. Sed tiu demando ankoraŭ
ne finiĝis. Tiu Pelintra, kiu laboras ĉe mi kaj enkorpigas mian
ĉevalon, havos etan babiladon kun ŝi, en la Astra Kampo. Kaj
tiu mediumo prepariĝu, ĉar tio okazos dumreve, do la dormo
povos fariĝi peza, okazigi lakson, volon ĉiumomente pisi. Vera
tanado! Ha! Ha! Ha! Mi ne ŝatus esti en la haŭto de tiu, kiu tion
faris. Tamen, ĉiu pagu la sekvojn de siaj agoj. Tiu Pelintra, kiu
venas el Ĵurema, el la Katimboo, ja postulas tiun babiladon. Kaj
mi havas pliajn farendaĵojn ĉe la vojkruciĝo. Bonan nokton!
La spirita estrarano kiu laboras kune kun la majstrino el
Ĵuremo simple paliĝis kaj eĉ ne volis resti por la kunfratiĝo
okazinta post la omaĝo al S-ro Sep Krucvojoj. Li iris hejmen,
sed certe ne iris liten.
3 Kaboklo estas la portugallingva nomo por mestizoj, do rasmiksitoj el indianoj kaj eŭropanoj.
51
Tiu, kiu ĉiam ridas, kaj certe ne nur laste, certe pli amuziĝas
kaj restas kun la plej bona parto.
“Oni diras ke eŝuo nur trinkas kaj ridadas / Sed estas li eŝu' /
reĝo de la sep vojkruciĝoj.”
Laroje'!
52
FUNDO DE L' PUTO
Milena, 19-jara, ne anoncis en ĵurnaloj sed ricevis je la
funda parto de la restoracio Cometa, apud la rapidvojo BR 470,
flanke de deponejo kiu funkciis kiel pneŭ-riparejo. La masonita
ĉambreto havis humidan odoraĉon, en ĝi estis malalta lito el
ligno, seĝo kaj lavo-vazo akompanata de necesujo kiu iam estis
blanka. Milena atendadis la klientojn kuŝita surventre. Ili nur
alvenis, surmetis kondomon, enpenetris ŝin kaj ĉuris. Tio
ĝenerale ne daŭris pli ol ses, maksimume sep minutojn. Milena
eĉ ne moviĝis, la klientoj eĉ ne vidis ŝian vizaĝon. Tio estis kio
eblis, kontraŭ nur R$ 25,00, inter la dekkvina kaj noktomezo,
nura horaro en kiu Milena ricevis, laŭ Kleber, restoraciestro kaj
ŝia bordelisto. La klientoj, kamionistoj, eĉ ne plendis: pro la
kosto de la pasimpostoj kaj la malmulta tempo por liveri
mendojn, Milena estis la plej bona elekteblo, kaj ŝi jam sufiĉis
al ili.
Solenaskita filino, Milena laboradis ekde 15-jara, en
komerco. Kiam 18-jara, ŝi sukcesis postenon en la restoracio. Ĝi
estis malproksime de ŝia domo, sed tio estis kompensa, ĉar ŝi
povus labori dum la posttagmezo kaj nokte, kaj Kleber ŝin
kunportos, ŝi havus de li veturigon. Ŝi revis pri studi en fakultato
dummatene. Ŝi loĝis kun sia patrino kaj la vicpatro.
Ian nokton, kiam ŝia patrino estis en la preĝejo, ŝia
vicpatro eniris ŝian ĉambron, silentigis ŝin kun unu el la manoj
kaj perfortis ŝin. Milena provis reagi, sensukcese. Ŝi forlasis la
domon kaj pagis por pasigi unu nokton en tre malmultekosta
hotelo. Ŝi telefonis al la patrino kaj rakontis ĉion al ŝi.
- Hundino, ekkris la patrino. Vi seduktis mian viron kaj
nun vi pozas kvazaŭ viktimo. Nek pura vi estis, mi scias… Tiu
53
via eksamatineto de la papervendejo… Vi ne povas vidi viron.
Ne revenu tien ĉi! Vi ne pensu ke vi ruinigu mian edziĝon.
Malesperinta, Milena pensis pri sinmortigo, sed ŝi
memoris Kleber-on, bonan ĉefon. Li ne vere estis amiko, sed li
estis ĝentila kun siaj funkciuloj. Ŝi tiam telefonis al li kaj
demandis ĉu ŝi povus loĝi en la laborloko, ĉar ŝi havis
problemojn en sia domo. Kleber do menciis la ĉambreton.
Milena, meze de granda doloro, sentis homan varmemon, iom
da konsolo. Ŝi povus rekomenci.
Dum tri semajnoj, Milena koncentriĝis je la laboro. Ŝi
sciis, ke nek la patrino nek la vicpatro serĉus ŝin. Kleber neniam
demandis pri kio okazis. Iam, antaŭ ol ili malfermis la
restoracion, Milena petis por paroli kun li. Ili trinkis kafon kaj
Kleber aŭdis ĉion, kun senmova vizaĝo. Milena iris al sia
ĉambreto. Kleber ankoraŭ iom restis en la restoracio (li vivis sola
en la interetaĝo). Je la kvina matene, Milena estis vekita per
malfortaj frapoj sur la pordo. Ŝi vekiĝis frue, prizorgis siajn
vestaĵojn kaj purigis la domon de Kleber, kiel dankema gesto.
Sed ŝi neniam estis vekita, ŝi ĉiam preparis sian vekhorloĝon por
sonori je la sepa.
- Milena, mi bezonas ke vi ŝanĝu vian horaron, ke vi
laboru ekde la sesa ĝis la tagmezo. Tonjo ne venos plu kaj mi
estas sola dum la mateno.
- Do ni restu ambaŭ ĝis la fino. Tio al mi gravas, sed mi
ja ne scias ĉu mi eltenos. Kaj estas ankaŭ via domo, mi ŝatas
prizorgi ĝin…
- Ne priokupiĝu pri tio. Posttagmeze kaj vespere mi
restos sola.
- Sed mi ja povas helpi... Ne estis tio, kion mi volis diri...
54
- Milena, tagmeze mi parolos kun vi. Nun mi bezonas ke
vi hastu. Kuru...
Milena miris pri tio. La voĉtono de Kleber estis inter
amikema kaj imperativa. Eble la aferoj ne bone marŝas. Multaj
klientoj paroladas pri krizo.
La mateno estis labordona, laciga. Je la tagmezo Kleber
alvokis Milenan al la kuirejo:
- Milena, iru ripozi. Je la dekkvina vi havos rendevuon.
Mi havas klientojn por vi.
- Klientojn por mi? Sed se mi ne devos reveni al la
restoracio...
- Tiujn klientojn vi ricevos en via ĉambro.
Milena ne sukcesis kompreni, ŝi ne kaptadis la vortojn de
Kleber.
- Rigardu bone, Milena. Ĉiuj devas vivi, mi etendis al vi
la manon, nun vi al mi ŝuldas, tielas la vivo. Eĉ ne pensu foriri.
Kun via salajro vi ne pagos eĉ nokton en duonstela hotelo. Ne
pretendu esti sanktulino, vi jam estis malvirgigita kaj jam scias
kion fari. Estas io tre simpla, karulino. Sufiĉas nur ke vi restu
surventre kuŝita. Kamionistoj hastas, ili mem faru la servon, ili
"ŝanĝas sian oleon" kaj foriras. Oni gajnas moneton, vi por vi
aĉetos kelkajn aĵetojn kaj kreskigos la restoracion. Estas kvazaŭ
societo. Ni estos partneroj.
- Vi freneziĝis!!! Nur povas esti tio. Mi pardonas vin ĉar
eble vi ebriiĝis...
- Milena, respondis Kleber, mordante la lipojn kaj
premante la brakojn de sia funkciulino, mi havas la adreson de
via patrino, ĉu vi memoras? Se vi ne faros tion, mi mortigos la
oldulinon. Ne, eĉ ne pensu iri al policejo… se vi denuncas min,
la maljunulino mem depozicios kontraŭ vi, kaj ŝi diros ke vi
55
nenion valoras, ke vi seduktis vian vicpatron, ktp. Krome, vi
estas pli ol 18-jara. Tiel, restu silenta, eble vi, eĉ kun la pugo
supren, amuzu la klientojn, kaj tiel la maljunulino vivos, vi
vivos, kaj ĉiuj gajnas. Ne estu moralisto. Kiam vi lavas la vazojn,
ĉu vi ne uzas vian korpon? Kaj, kiam vi servas iun klienton, ĉu
li petas kafon ĉar li soifas, aŭ ĉu li nur volas ion pli rigardi la
kelneristinon? Milena, estu preta je la dekkvina.
Milena neniam malamis la patrinon. Ŝi ne konis tiun
flankon de Kleber, sed ĉu li blufis aŭ ĉu li vere estus preta por
mortigi panjon? Krome, ŝi jam estis perfortita mem, ŝi sciis, ke
sia korpo povus elteni tion, ŝi havis nenion por perdi. Ĉio estis
tre doloriga, tre malsimile ol ŝia rilato kun la unua amato, Dario.
Ili restis kune dum kelkaj monatoj kaj ili estis feliĉaj. Ambaŭ
lernis multon, kaj ili rompiĝis kiam ili pensis ke jam estis
momento, kiam ili pretis por novaj rilatoj, kun pli da profundeco
kaj sindevigo, kvankam tio ne mankis al ili. Ili restis amikoj kaj
eĉ interparolis kelkfoje.
En sia ĉambro, Milena ne trovis la poŝtelefonon, nek la
personajn identigilojn. Certe ili estis ĉe Kleber. Je la dekkvina,
nuda, kuŝita surventre kaj tute silenta, ŝi ricevis la unuan
klienton. La agendo ripetiĝis dek- aŭ dekdu-foje tage, dum tuta
jaro. Kleber neniam tuŝis ŝin. “Kie oni manĝas sian panon, tie
oni ne manĝu la viandon”, pensis la junulo, aldonante por si
mem, fiereca, “Mi neniam bezonis fiki apudvojan putinon.”
*
Brazilo. 19-a jarcento. San-paŭla kafoplantejo.
Amanda estas la juna edzino de Kolonelo Belisário, kiu
ĉiam kovras ŝin per juveloj. Dandino, ŝi edziniĝis pli pro
interesiĝo ol pro devigo de la familio. Ŝi nenion allogan sentis
56
rilate al la edzo, eĉ ne la minimuman karesemon. Ŝi ĉiam
konsideris lin idioto kiu, maksimume, ion sciis pri kafoplantado.
Amanda ripozis sur la hamako, posttagmeze, cerbumante pri
kiom da kafosakoj valorus ĉiu juvelo. Ŝi servigis sin de enhejmaj
sklavinoj, unu el ili estis Jovita, 22-jara.
Iam, Amanda vidis, ke Jovita ricevis kukurbojn kaj aliajn
verdaĵojn el la manoj de Tiano, juna sklavo. Ŝi rimarkis la
rigardŝanĝojn kaj scivolemis: Ĉu tiuj demonoj kapablas ami?
Dum antaŭvesperaj promenadoj, ŝi kelkfoje vidis Jovitan kaj
Tianon, inter arboj kaj riveretoj, kune. Tuŝoj kaj gestoj ĉiam
ŝarĝitaj de tenereco kaj deziro. Tiam Amanda cerbumis ke, se
Tiano estis ŝia propraĵo, ŝi povus havi lin surlite sen perfidi la
edzon. Tio estus kvazaŭ havi sur la brakoj iun hejmbesteton kaj
krome iun kiu parolas kaj koitas.
Dum ia posttagmezo, kiam la edzo estis en la urbo,
Amanda ordonis al Tiano, ke li preparu la ĉareton, ĉar ŝi deziris
iri al la bieneto de la Koncipiĝaj Fratinoj, por vidi la konstruadon
de la nova preĝejeto. Ĉar la distanco ne estis longa kaj la ĉareto
estis sekura, Amanda estus reveninta antaŭ la sunsubiro. Post
duonhoro survoje, Amanda ordonis, ke Tiano konduku la
ĉareton enen de maldensa arbaro, malantaŭ altan muron da
arbetoj.
- Tiano, mi volas, ke vi servu al mi kaj restu silenta.
- Sed, 'njorin', mi ne povas tion fari…
- Vi timas la sinjoron, ĉu ne?
- Kun mia tuta respekto, 'njorin', sed ne estas nur tio.
- Vi amas tiun nigrulin', ĉu ne, vi kastrita? Eble ŝi faris
sorĉon por ke vi ne volu inon kaj blankan kaj ĵusbanitan, kiel mi.
Neniu viro rezistus. Ĉu vi scias, ke antaŭ mia edziniĝo, mi kuŝis
kun multaj, eĉ kun la mortinta pastro Antenor? Jes, trompas sin
57
tiu, kiu pensas ke olda viro ne plu funkcias. Nun, faru vi tion,
kion mi volas, tamen haltu antaŭ ol vi finiĝu, ĉar mi ne povas
gravediĝi de nigrulo nek trinkos teetojn por elveki
suspektemojn. Se ne, mia sklaveto, mi simple malaperigos vian
amatinon. Ĉu vi komprenis? Aŭ vi faru al mi tion, kion vi faras
al ŝi, aŭ mi simple mortigos ŝin.
Tiano obeis. Kaj ne nur en la arbaro, sed ankaŭ, kiam la
kolonelo vojaĝadis, sur la 'njorina lito. Ili ĉion faradis diskrete,
tamen la junulo sentis sin kulpa, ĉar lia korpo respondis al la
deziro. Li aspektis trista kaj ŝanĝis la temon ĉiam, kiam Jovita al
li demandadis kio okazas.
- Mi sopiras panjon, kiu iris renkonti Oŝunon, je
Orumo…
Premita, ne plu rezistante al la karesoj de Jovita, Tiano
ploris kaj rakontis al ŝi ĉion, pardonpetante. Nenio pardonendis.
Jovita amis lin kaj komprenis lian sklavan situacion. Ĉu ŝia
panjo ne estis amatino de la patro de kolonelo Belisário? Ĉu en
la noktoj kiam ŝi estis devigita dormi en la granda domo, ŝia
paĉjo ne ploradis ĉiam, en la sklavejo? Jovita brakumis Tianon
kvazaŭ bebo, filo, kaj ŝi decidis alparoli la 'njorinon.
Dum la sekvanta tago, kiam 'njorin' iris al la kuirejo por
vidi ĉion kaj ordoni, Jovita, kun subigitaj okuloj, petis por
alparoli al ŝi kaj balbutis, malproksime de la aliaj enhejmaj
sklavinoj:
- 'Njorin' mortigas mian viron pro malĝojo. Estas aliaj
kiuj donus ĉion por dormi kun 'njorin', eĉ en la sklavejo mem,
nigruloj kiuj volas bonodoran blankulinon. Liberigu mian
nigrulon, 'njorin', bonvolu.
- Ĉu mortas Tiano? Tamen, laŭ mi, li estas tre vivanta,
Amanda ridis intergrimace. Tamen, ŝia sekreto estis rivelita kaj,
58
tre rapide, la edzo scius pri ĝi. Ne estas problemo, Jovita, ne
estas problemo. Vi restu silenta kaj mi permesos ke vi vivu vian
sklavan vivaĉon. Mi ne algluas min al sklavoj. Vi petu ke li venu
tien ĉi, kaj mi alparolos lin.
Jovita faris reverencon, tre malfideme, kaj rakontis ĉion
al Tiano, kiu venis alparoli la 'njorin'.
- Stupida nigrulo! Ĉu vi ne povis resti kun via beko
fermita? Do atentu bone, ĉar mi estas via posedantino. Ĉi nokte
la sinjoro estos hejme, sed mi donos al li trankviligan teon kaj li
ekdormos. Mi volas lastan nokton kun vi, nigrulo. Je la
noktomezo vi puŝu la fenestron, kiu estos malfermita.
Dum la deserta horo, Amanda estis tute ĉarmema kun sia
edzo.
- Mi scias ke mia edzo multe vagadis tra la bieno hodiaŭ
matene, ke vizitis vin aĉetanto el la ĉefurbo, kaj ke vi meritas
trankvile drinki vian likvoron, sed mi ŝatus paroli kun vi pri io
kio ĝenas min.
- Parolu, virin'. Ĉu vi parolas pri ia juvelo, robo aŭ franca
romano? Ĉu io mankas al vi?
- Ne, ne, mia edzo estas ĉiam ĝentila kaj sindonema…
Estas alia afero, mi eĉ hontas ke vi pensu ke tio estos
superstiĉo…
- Mi nenion scias pri tiaj aferoj, sed tuj parolu, virino…
- Bone, ĉi nokte mi havis timigan revon. Ĉi-matene mi
bruligis multajn kandelojn por Nia Sinjorino, petante helpon kaj
protekton. Sed mi kredas grave rakonti al mia edzo. Mi revis, ke
ĉi-nokte, je la noktomezo, nigrulo Tiano, tiu, kiu kondukas la
ĉareton kaj estas preskaŭ endoma sklavo, ke li invadis nian
ĉambron tra la fenestro, por mortigi vin, mian edzon, kaj perforti
min. Mi ne scias kial, la fenestro estis malfermita, ĉar oni ne
59
fermis ĝin. Mi ja scias – kaj dum revoj eblas havi tiajn sentojn –
ke Tiano tion faris pro sorĉaĵoj lanĉitaj de Jovita. Mi sentis ĉion
tion tre stranga afero, kaj mi do vekiĝis timegigita, aldonis
Amanda, kun malsekaj larmiĝantaj okuloj.
- Mi kredas ke estas neeble ke tio okazu, sed mi ne volas
vidi larmojn sur la vango de mia edzino. Kion povas mi fari por
vin trankviligi?
- Mi ne scias. Kial ne restu ni en la ĉambro, maldormaj,
je noktomezo, vi kun via armilo ŝarĝita? Mi lasos bruligantan
kandelon, kaj preĝos la rozarieton. Pro singardemo, edzo mia,
nur pro singardemo. Se ĝis la noktomezo kaj duono okazos
nenio, kion ni esperas, mi plenumos miajn edzinajn devojn kaj
ni ekdormu. Mi bezonas ordoni celebradon de kelkaj mesoj, kaj
bapti la sklavetojn, oni ne plu povas prokrasti tion.
- Vi pravas, edzino mia. Vi neniam petis al mi ion ajn.
Mi ne kredas je sonĝoj, sed mi ne volas malprizorgi nian
sekurecon.
Noktomeze, en sia ĉambro, enlitiĝinta, Amanda simulis
reciti la rozarieton. La kolonelo, dormetema, sidiĝis sur fotelo,
apud la lito, kun ŝarĝita pistolo ripozanta sur siaj kruroj. Kaj jen
li aŭdis, ke iu puŝadis la fenestron de la ĉambro. Tiano puŝis la
fenestron, kiun li esperis trovi malfermita. Eble 'njorin'
forgesiĝis. Kun timo esti punita, aŭ, plej malbone, ke oni punu
Jovitan, kaj pensante, ke la kolonelo dormis sian plej pezan
dormon, danke al la trankviliga teo, li puŝis pli forte la fenestron.
Li pensis alvoki la 'njorinon, sed li hontis. Siavice, Belisário
malfermis la fenestron kaj, vidante la terurigitan vangon de
Tiano, pafis kuglon inter liajn okulojn. Amanda ekkriis,
ŝajnigante teruron, kaj brakumis sian edzon. La pafado vekis la
administranton kaj la sklavojn. Belisário ordonis ke oni
60
kunportu Jovitan al la trunko kaj ke oni batu kaj vipu ŝin
ĝismorte.
De tiam Amanda montriĝis kiel virino la plej dediĉita al
sia edzo. Laŭlonge de la jaroj, ŝi havis diskretajn amantojn,
tamen neniu el ili sklavo. Kun la tempo, ŝi ne plu eltenis vidi la
kolonelon kaj, helpe de juna kuracisto, ŝi komencis venenigi lin,
je malgrandaj dozoj. Neniu perceptis tion, kaj la mortatestilo
estis subskribita de la kuracisto mem, kiu, du jarojn poste,
edziĝis kun Amanda. Tamen elkarniĝo ankaŭ alvenis por
Amanda kaj por la kuracisto. Ĉiuj estis do en la spirita kampo,
ĉiuj trapasis intensajn dolorojn kaj suferojn, kaj tiam havis
oportunon por reenkarniĝo. Al ĉiu el ili estis la momento decidi,
laŭ la libera elektado, ĉu profiti, pagi siajn ŝuldojn kaj kuraci
siajn vundojn, aŭ enŝuldiĝi ankoraŭfoje per malamo, venĝemo
kaj orgojlo.
Amanda estis renaskiĝinta kiel Milena. Jovita, kiel ŝia
patrino. Tiano, kiel ŝia vicpatro. La kolonelo Belisário, kiel
Kleber. Kaj la juna kuracisto, kiel Dario.
*
- Kunpatro Veluro, jen nia knabino veninta al la fundo de
la puto.
- Unu jaro en tia vivo, post la perforto, Padilha. Tamen
oni nenion povus fari, eĉ se tio estis pli doloriga. Tiu fripono
permesis ke la venĝema deziro bruligu lin, flamigite de la spiritoj
de l' eksaj sklavoj de tiu bieno, li enmiksis al tio la seksan
deziron kaj jen ĝi, ĉion damaĝante. Kaj ŝi, ŝi rifuĝis ĝuste en kies
domo? Alia kiu povus eviti tion, tamen venĝemo…. Ah,
venĝemo estas plado kiun oni varme manĝas, ĉu ne?, kaj la
61
homoj manĝas, manĝas, manĝas… ĝis kiam ili mortas pro
misdigestado… Ha ha ha!
- Tamen nun ni povas agi, kunpatro, Leĝo estas ĉe ni. Kaj
la knabino malfermas fendetojn je sia koreto, ŝi eĉ aŭdas nin, kio
neniam okazis dum la lasta jaro, tiom grandaj estis ŝia doloro kaj
ribelemo. Por la enkarniĝintoj, unu surtera jaro estas tro, sed tiu
malfermiĝo en la koro estis eĉ rapida, tiu fendo por ke lumo
eniru…
- La lumo, la fumoj de mia cigaro kaj de via cigareto, kaj
alkoholo, kiu ardas sed purigas. Estas pli facile purigi lokon,
domon, korton, ol koron… Ha ha ha! Sed ne gravas kia estas la
misio. Pro tio ne estas tie ĉi kaj la knabino meritas nian apogon.
- Kunpatro, ĉi-nokte ni aperos en sonĝo. Estos la unua
paŝo, ĉu vi konsentas?
- Kien iras la damo, mi iros kune. Ha ha ha!
Maria Padilha kaj Velureŝuo faras belegan paron. Ne en
la tera senco - kvankam ne mankas deziro al eŝuoj, tute
kontraŭe! -, sed partnereco kiu jam helpis multajn en- kaj
elkarniĝintojn. Ili ankaŭ pretas por agi pli rekte kiel gvardianoj
de Milena, kiam alvenos la plej taŭga momento por disvolviĝo
de la mediumeco kiun ŝi tiel neas havi. Padilha kaj Veluro
neniam distanciĝis de ŝi, ili ĉiam agadis kiel veraj gepatroj, sub
la ordonoj de la Oriŝaoj. Belega paro. Eĉ sub spirita formo, kiel
plasmoj, deziro alvenas kaj povas esti plenumita. Ne estus erare
vivigi deziron, kunigi sin (kompreneble, ne laŭ karno), sed por
supreniro de ĉiu el ili estas necese adekvatiĝi al ĉiu situacio4.
4 Koncepto traktita de Sinjoro Tranca-ruas do Embaré, kiu
laboras kun Panjo Karol de Jansan'. Laŭ estis al mi petite kaj
klarigite en la enkonduko de tiu ĉi verko, li petis al mi ke, en
62
Kiel ĉiam asertas al ambaŭ tiu Zé Pelintra kiu laboras je la spirita
kabalo de Dario, la plej granda defio por evoluigo de la spirito
estas forlasi la karnon kaj siajn dezirojn. Evidente, la triopo ĉiam
ridegas kune.
Maria Padilha estas belega brunulino kun buklita hararo,
kun longa nigra robo kaj lipoj ĉiam pentrataj de lipruĝo. Veluro
estas alta, gracia, havas brunan haŭton pli klaran ol tiu de S-ino
Padilha. Li prezentiĝas kun nigra pantalono, blanka ĉemizo,
same nigra veŝto kaj mantelo, nigra ekstere kaj ruĝa interne.
Vidantaj mediumoj (ĉar ĉiuj tio estas, kvankam multaj ne tion
deziras), kiu timas disvolviĝi aŭ kredas ke mediumeco estas
"verko de la malbono", kiam vidas ambaŭ, pensas, je la unua
momento, ke ili estas vampira paro.
Lacega, Milena endormiĝis je la unua matene. Baldaŭ ŝi
eksonĝis. Tiam ŝi vidis Marian Padilhan kaj Velureŝuon, kaj ŝi
ektimis.
- Kiuj vi estas?
- Bonan vesperon, junulino! Ni estas amikoj kaj ni, mia
kunpatrino kaj mi, venis tien ĉi por helpi vin.
- Helpi min? Ĉu vi estas anĝeloj? Sed nigre vestitaj?
- Ha ha ha! Nek anĝeloj nek demonoj, knabino! Mia
nomo estas Veluro, kaj mia belega kunpatrino nomiĝas Maria
Padilha: ŝi pli bone klarigos al vi nian mision.
- Fraŭlino, ni estas tie ĉi por helpi vin. Vi tion petis, kaj
por tio vi pretas. Via historio rajtigas al ni tiun helpon.
- Historio? Pri kio vi parolas?
miaj tekstoj, mi disvastigu konceptojn kaj informadon, kion mi
provis fari laŭ plej bona maniero, en tiu ĉi rakonto.
63
- Fraŭlino, ĉiuj perfortoj kiujn vi nun suferas havas siajn
radikojn en antaŭa vivo. Vere, en kelkaj antaŭaj vivoj. Ne,
bonvolu, permesu ke mi finu, ĉar neniu akuzas vin. Pro kialoj,
kiujn mi nun ne devas klarigi, via vicpatro kaj la restoraciestro
kredis sin rajtigitaj fari ĉion tion kio nun vundas la fraŭlinon. Ĉu
ili ja havis tiun rajton? Ne. Ili havis rajton je elekto, kaj ili povus
rezigni ĉian deziron je venĝemo pro pasintaj agadoj pri kiuj, en
la karno, ili eĉ ne plu memoras, kaj ili estis edukitaj kaj instruitaj
pri pardono, antaŭ ol enkarniĝi. Mi ja scias ke mi estas nun tre
direkta kaj samtempe ne tre klarigema, sed, resume, ni estas tie
ĉi por helpi la fraŭlinon.
- Do tiu infero ĉi havos finon?
- Ĉiu infero havas ja finon. Tiu ĉi ĵus komencis forfali.
Milena brakumis ŝin kvazaŭ oni brakumas panjon.
Padilha karesis ŝian hararon kaj tiam aldonis:
- Aŭdu bone, knabino. Vi ne plu memoros tiun
renkontiĝon, sed vi aŭdos vian intuicion kaj trovos elirrimedon.
Vi leviĝos kaj fuĝos tra la arbaro. Estu atenta al ĉiuj signaloj. La
Arbara Popolo gvidos vin, vi eliros gratvundita, laca, sed viva.
Kiam vi forlasos la arbaron, vi trovos bieneton. Petu tie akvon.
La tiea paro donos al vi ian manĝaĵon. Menciu la nomon de la
urbo al kie vi celas iri. Ili ofertos kunpreni vin, ĉar ilia filino tie
vivas. Kiam vi tie alvenos, serĉu Iolandan, Panjon Iolandan, vi
aŭdis pri ŝi, ĉu vi memoras? Ŝi estas onklino de Dario, kaj regas
umbandan korton. Ŝi gastigos la fraŭlinon sen pliaj demandoj,
ĉar ŝi jam estos avertita de ni. Ĉu vi komprenis?
- Jes, Milena respondis.
- Tre bone, junulino, Velureŝuo daŭrigis. Oni scias, ke ne
eblas denunci tiun friponon de la restoracio, ĉar multaj el liaj
klientoj estas policanoj, kaj tiel vi trakurus pli da riskoj. Same
64
ne eblas pruvi tion, kion al vi faris via vicpatro, tamen la edzo
de Iolanda laboras en la Polica Ĉefjuĝejo, kaj li scios agi, por ke
ankaŭ la tera justeco estu plenumita. Plie, li estas filo de Ŝangoo.
Ha ha ha! Ni estos kun vi junulino dum la tuta tempo.
- Nun vekiĝu, karulino. Kaj fidu, fidu, petis Padilha, inter
karesoj.
Milena vekiĝis en unu salto kaj mirigis sin pro la ideo
kiun ŝi ĵus havis: "Kial mi ne estis pensinta tion antaŭe? Kuraĝo
al mi ne mankas…" Silente ŝi moviĝis kaj forfuĝis. Ĉio okazis
precize laŭ tio, kion Maria Padilha kaj Velureŝuo diris al ŝi,
kvankam ŝi ne plu memoradis tiun interparoladon.
Kleber estis arestita, la vicpatro de Milena akuzita. Ŝia
patrino eble iam parolos kun ŝi denove. Dario, avertita de la
onklino, baldaŭ vizitos ŝin. En la domo de Panjo Iolanda, Milena
komencis partopreni la ĝiradojn kaj ĉiam pli intime rilatis kun
Umbando. Dumtage ŝi laboris en horloĝbutiko, nokte ŝi studis
psikologion, kaj ĉiusabate ŝi iris al la ĝiradoj. Ŝi komencis sian
mediuman disvolviĝon nesciante ke, 26-jara, ŝi fariĝos
Malgranda Panjo kaj, 28, ŝi ekhavos sian propran tendon de
Umbando, malgraŭ tio ke ŝi mem preferos resti en la domo
estrata de Panjo Iolanda, kiun ŝi vizitis ĉiam kiam eblis por siaj
devontigoj.
La doloroj cikatriĝis, sed ne estis forgesitaj. En ĉiu
cikatro kuŝis la certeco de la fortoj de Milena kaj de la Spiriteco.
Kvankam al ŝi necesos tempo por pardoni siajn turmentantojn,
neniu poreterne rezistas al la Leĝo de l' Amo. Iam tiu renkontiĝo
estos frateca, en tiu ĉi, aŭ en alia kampo.
65
66
Glosaro
Adeo
Vidu Adefantoo.
Adefantoo Kutima formo (kelkfoje pejorativa) nomi samseksemulojn en la
terreiros. Mallongigita formo: adeo.
Ankrado
Sorĉa laboro farita por "ankrigi" alies vivon, tio estas,
malpermesi ian – aŭ ĉian – personan disvolviĝon aŭ progreson. Tiuj
proceduroj estas ĝenerale malpermesataj en granda parto de la
umbandaj kortoj.
Ciganoj La ciganoj formas tre antikvan Linion de laborado en la
Umbando, kiu kelkfoje sin prezentas en la Linio de Oriento kaj kun ĝi
miksiĝas. Ili agadas en diversaj kampoj, precipe en tiuj kiuj rilatas al
sano, al amo kaj al scio, kun traktado kaj trajtoj malsamaj ol tiuj de
aliaj ĉenoj, falangoj kaj linioj. Tiel kiel la Cigana Popolo, kiam
enkarniĝinta, ili posedis antikvan devenon, tamen, pro la nomadismo,
frakciita en diasporoj. La Cigana Astrala Popolo sidiĝas en la plej
diversaj umbandaj kortoj, kiuj povas labori kaj progresi kun ili.
En la Spiriteco la ciganoj ne plu estas ligitaj al fermitaj kaj patropovaj
tradicioj (en kiuj, ekzemple ili nur edziĝas inter si) de la tero (en kiu
la virino sen biologiaj filoj perdas ĉian valoron antaŭ la edzo, la
familio kaj la komunumo), tiel, ili povas agi kun pli da libereco, kaj
pro tio ili agordiĝas al Umbando, fame konata pro la sinkretismo kaj
pro tio ke ĝi malfermas siajn pordojn al diversaj spiritaj linioj.
Gajaj kaj ekspertaj, ili laboras per uzado de siaj magiaj scioj, kaj
en la Dekstra, kaj en la Maldekstra Flankoj. Se ekzistas eŝuoj kaj
pomboĝiroj ciganaj, same estas ciganoj kiuj, pro proksimeco kaj/aŭ
pro tio ke ili ne trovas aliajn vojojn en unu domo, ili laboras en la
Maldekstra Linio.
Apogataj de la elorienta vibrado, ili surhavas tipajn vestaĵojn kaj
ornamaĵojn, kaj uzas kartludojn, runojn, kristalojn, numerologion kaj
67
aliajn strategiojn kiuj estas al ili familiaraj. Ili ankaŭ valorigas labori
kun la koloroj (ĉar ĉiu cigano havas sian propran vibradan koloron,
kaj kun kandeloj, kvankam ili ankaŭ povas manipuli diversajn
kolorojn, danke al siaj grandaj scioj) kaj kun incenso. Ili ankaŭ uzas
ŝtonojn, drinkaĵojn, ponardojn, tukojn kaj aliajn elementojn por
Blanka Magio.
Malgraŭ tio ke estas ciganaj preĝoj, simpatioj, kaj sorĉoj lernitaj
el libroj, revuoj, retpaĝoj kaj aliaj lokoj, estas utile rememorigi, ke
Umbando, ĉu en la Dekstra, ĉu en la Maldekstra, neniam ellaboras
elementon kiu damaĝu ies ajn liberan elekton.
Em multaj domoj, Orienta kaj Cigana linioj unuiĝas; en aliaj, ili
laboras aparte (estas domoj en kiu nur la Cigana Linio montriĝas);
estas ankoraŭ interpreto laŭ kiu la Cigana Linio estas nura
subkategorio/falango de la Orienta Linio.
Ĉakroj
Ĉakroj estas laŭ hinduismaj pensaj fluoj energiaj centroj en la
korpo, priskribataj kiel kirlo aŭ rondo.
Ĉevalo Mediumo, "aparato". Krom la paralelismo kun la termino
“azeno”, ankoraŭ uzata en kelkaj regionoj, oni trovas, en la kimbunda,
la vorton “kavalu”, sinonimon de “amiko”.
Devigo Ĉiufoje pli oni konsideras devigojn ne simple kiel ŝuldo, sed
laŭlitere ĝi estas maniero danki.
Ĝenerale, devigoj estas oferoj faritaj por, interalie, danki, peti, pacigi,
tio estas, reekvilibri sian propran energion kun tiu de la oriŝaoj. La
oferataĵoj, sintonizitaj kun la energioj de ĉiu oriŝao, estas uzotaj de ili
kiel fuelo aŭ energiaj renovigiloj por magiaj agoj, tiel kiel alkoholo,
manĝaĵo kaj tabako uzitaj kiam la mediumo estas enkorpigita. El tio
klaras la graveco kiun oni devas doni al la fakto ke ĉiu elemento devas
esti elektita kun amo, sindonemo kaj taŭga pensado.
Ekzistas grandaj kaj malgrandaj devigoj, kiuj varias de korto al korto,
periodaj aŭ petitaj pro la cirkonstancoj, laŭ la tempo de mediuma
disvolviĝo kaj respondeco de ĉiu rilate al sia propra oriŝao, kun ties
krono, kiel dum eliro, kiam la mediumo forlasas sian kolektejon, kaj,
68
post la prepariĝa tempo, solene prezentas sian oriŝaon, aŭ estas,
ekzemple, prezentita kiel ogana sacerdoto, aŭ en alia funkcio.
Malgraŭ tio ke ĉiu loko sekvas komunan nukleon de fiksitaj devigoj
kaj nepraj elementoj por ĉiu el ili, depende de la ricevonto estas granda
variebleco de koloroj, objektoj, trajtoj. Tiel, por ke oni evitu uzi
elementojn nekongruajn al la Oriŝaoj, oni devas dialogi kun la
Spiriteco kaj kun la spiritaj regantoj, cele al tio ke ĉio estu ĝuste
manipulita aŭ, laŭ la cirkonstancoj, oni anstataŭigu ion.
Diablo Per influo de Katolikismo, diversfoje Diablo, kiel falinta anĝelo
kaj fonto de la malbono - laŭ laŭlitera interpretado de la biblia
teksto - estas komuna kredo de kelkaj umbandaj segmentoj. Aliflanke,
ankaŭ estas forta, per influo de Spiritismo (laŭ Kardec), la simbola
interpretado de la Diablo kiel reprezento kaj sintezo de spiritoj kiuj
ankoraŭ vibras laŭ ĝenerale maniero, kaj kiuj povas kaŭzi malbonon
al aliulo, sed kiuj, laŭ tempopaso kaj ekspertoj, ankaŭ ili evoluos.
Multfoje diablo estas antaŭjuĝe asociita al Eŝuo, eĉ por kelkaj
umbandistoj, speciale tiuj kiuj ankoraŭ timas disvolviĝi kaj labori kun
la Maldekstra Flanko.
Eboo
Vidu Devigo.
Eŝuo Konata de la popolo Fon' kiel Legba' aŭ Legbara', la joruba Eŝu'
estas kontroversa kaj malfacile komprenebla oriŝao, kio, certe, faris ke
li estu identigita al la kristana demono. Respondeculo pri la
transportado de la oferoj al ceteraj oriŝaoj, kaj same por ilia
komunikado, Eŝuo estas do ilia peranto. Kiel diras antikva proverbo:
"sen Eŝuo oni nenion faras".
Lia arketipo estas tiu de kiu pridemandas la regulojn, por kiu ne
ĉiam la ĝusta estas ja justa, aŭ la maljusta, malĝusta. Li tre similas al
la Trickster de la nordamerikaj indianoj. Liaj altaroj kaj simboloj estas
falusaj, ĉar li reprezentas la kreivan energion kaj la fortecon de la
seksemo.
Respondeculo pri kontrolo kaj protekto de la transirejoj, li estas
tiu kiu fermas kaj malfermas la vojojn, kiu helpas ke oni trovu
69
rimedojn por progreso kaj la hejma sekureco kaj gvardias kontraŭ la
plej diversaj danĝeroj kaj malamikoj.
Ĝenerale la oriŝao Eŝuo ne estas kultigita en Umbando, sed ja la
gvardianoj (ankaŭ nomigitaj eŝuoj) kaj la gvardianinoj (pomboĝiroj).
Trajtoj
Bestoj: hundo, nigra kokino.
Drinkaĵo: sukerbrando.
Ĉakro: baza (ĉakro).
Koloroj: ruĝa kaj nigra.
Festado: la 13-a de junio.
Manĝaĵo: padeo.
Bidoj: nigraj kaj ruĝaj.
Homa korpo kaj sano: kapdoloroj rilataj al hepataj problemoj.
Tago de la semajno: lundo.
Elemento: fajro.
Elementoj nekongruemaj: blankaj manĝaĵoj, lakto, salo.
Herbaĵoj: ruto, ronda cipero, mento, pipro, petroselo, urtiko.
Floroj: kariofil-diantoj.
Metalo: fero.
Ŝtonoj: grenato, onikso, nigra turmalino, rubeno.
Planedo: Merkuro.
Punktoj de forto en la naturo: vojkruciĝoj, transirejoj.
Salutado: Laroje', Eŝu', Eŝu' Moĵuba'!
Simboloj: bastono (ogoo), tridento.
Sinkretismo: Sankta Antono, aŭ, la diablo.
Eŝumirino Eŝumirinoj partoprenas je la Maldekstra Linio, kaj prezentas sin
kiel infanoj aŭ adoleskantoj. Ili estas amuzaj kaj petolemaj, kaj ili
laboras kun funkcioj tre similaj al tiuj de eŝuoj kaj pomboĝiroj. Ili uzas
la elementojn kiuj estas komunaj al la tuta Maldekstra Linio (koloroj,
tabako, alkoholaĵoj, ktp.).
Laŭ kelkaj umbandistoj, ili neniam enkarniĝis. Tamen, aliaj
defendas ke, tiel kiel eŝuoj kaj pomboĝiroj, ili havis tre malfacilan
enkarniĝintan vivadon, kaj hodiaŭ ili uzas siajn sciojn por promocii
sekurecon, protektadon kaj bonfarton.
70
Eŝuoj Kiam enkarniĝintaj, ili ĝenerale vivis multajn malfacilaĵojn,
estinte bohemiuloj, prostituitinoj kaj/aŭ kabaredaj dancistinoj (kazo de
diversaj pomboĝiroj), kun eksperto pri perforto, agresado, malamo kaj
venĝemo. Laŭ tio, kion oni jam diris, ili estas agantoj de Lumo en
Ombro. Ili praktikas la karitaton, plenumas Leĝon laŭ ordonite, sub
regado de siaj ĉefoj kaj je la nomo de la oriŝaoj. Ili devas esti traktataj
kun respekto kaj karesemo, kaj ne kun timo, tiel kiel oni pritraktas la
amikojn.
Gvardianoj ne nur dum ĝiroj, konsultoj kaj konsiloj, kiujn ili
disdonas dum la ĝiradoj de la Maldekstro, eŝuoj estras la negativan
kampon (tie ĉi, "negativa" ne enhavas ian moralan aŭ senvalorigan
sencon), kaj respondecas pri la falintaj spiritoj. Ili estas, ankoraŭ, tiuj
kiuj postulas la pagon de siaj karmoj. Ili militas kontraŭ la malbono
kaj stabiligas la astralon je la mallumo. Ili detruas kverelojn, malfaras
laboraĵojn el nigra magio, helpas je malŝarĝigoj kaj malobsedoj,
survojigas spiritojn kun detruaj vibradoj rekte al la Lumo, aŭ al
specifaj lokoj de la Malsupra Astralo, celante ke ili estu kuracitaj kaj
sekvu la evoluigan vojon.
Iliaj vestaĵoj estas ĝenerale ruĝaj kaj nigraj, kaj ili povas uzi
mantelojn, bastonojn, ĉapelojn kaj ilojn kiel ponardojn. Agante kiel
soldatoj kaj policanoj de la Astralo, ili surhavas vestaĵojn taŭgajn por
bataloj, pugnobatoj kaj aliaj. Iliaj elfluadoj, kiam necese, estas pezaj
kaj timigaj. Alivorte, ilia fluida vestaĵo dependas de diversaj faktoroj,
kiel evoluado, funkcio, misio, loko, ktp. Ili ankoraŭ povas preni bestan
aŭ groteskan aspekton, ĉar ili havas grandan kapablon ŝanĝi sian
aspekton.
Eŝuoj estas gajaj kaj ŝercemaj, sed samtempe ili donas kaj
postulas respekton. Ili honoras sian vorton kaj konstante serĉas sian
evoluon. Gvardianoj, ili eksponas sin al energiaj ŝokoj. Karitatulaj
spiritoj, ili laboras precipe pri kazoj ligitaj al pli ĉiutagaj temoj. Se ili
elmontras durecon, brutalecon kaj malmulte da emocio, en aliaj
momentoj, laŭ la cirkonstancoj, ili montriĝas amemaj kaj
kunpasiemaj, sed ili rapide distancigas sin de tiuj, kiuj celas deteni sian
evoluon. Iliaj kontaĝaj ridegoj ne estas nur manifestiĝoj de ĝojo, sed
ankaŭ potencaj mantroj, kiuj dispecigas malbonajn energiojn, kaj
ekvilibras precipe homojn kaj lokojn.
71
Estas tre grave, ke la konsultanto bone konu la domon kiun li
frekventas, por ke li ne konfuzu eŝuojn kaj pomboĝirojn kun kiumboj.
Pro la leĝo de ago kaj reago, petoj kaj kompromisoj kiuj celas
malbonon kaj malrespektas la liberan elektadon estas repagotaj. Rilate
al la domoj, por ke oni evitu malatentajn konsultantojn, kelkaj elektas
realigi la ĝiradojn de Maldekstro fermitaj; dum aliaj realigas ilin
malfermitaj, sed preskaŭ ĉiam kun mallonga prelego rilate al la
pozicio de la Maldekstro.
Eŝuoj kaj kelkaj Vibrolokoj
Tombejo Ĝenerale ili laboras por Obaluae'. Kelkaj el ili agas
en laboroj, devigoj, malŝarĝoj, sed ne estas
konsulteblaj. Kiam ili konsultatas, ili malŝarĝas la
konsultanton, serioze kaj diskrete.
Vojkruciĝo Krom realigi laborojn, devigojn kaj malŝarĝojn, ili
ŝatas konsili. Ili estas nek tiom seriozaj kiom la
tombejaj eŝuoj, nek tiom petolemaj kiom la vojaj
eŝuoj. Ili laboras por diversaj oriŝaoj.
Vojo Ili sufiĉe moviĝas kaj konsilas, ili estas ŝercemaj
kaj aprezas bonajn ridegojn. Tamen tio ne signifas
malordon; ilia petolemo ne estas malzorgemo.
Enkorpigi Popola esprimo kiu referas al la mediuma fenomeno laŭ kiu estaĵo
el la spirita (infera aŭ supera) kampo ekkomandas la movojn de la
mediumo (sinteno, gestoj, vortoj, ktp.). Por tion fari, en skizaj linioj,
la spirito de la mediumo malproksimiĝas (sen totale malligiĝi de la
korpo, ĉar tio okazigus la morton) por ke la spirita estaĵo povu
plasmiĝi kaj kunordigi tiajn movojn.
Laŭ la situacio de la mediumo rilate al la fenomeno, enkorpigo povas
esti konscia, duon- aŭ senkonscia. Estas do mediumoj kiuj travivas
tiujn situaciojn dum la enkorpiĝo. La mediuma disvolviĝo devas esti
orientita kaj sekura, por ke ne estu duboj aŭ mistifikaĵoj.
Fundango Pulvoro. Plej grava uzado por pulvoro estas dispecigi detruigajn
energiojn, kiuj povas diversmaniere prezentiĝi. Pro tio ĝi estas dum
72
malŝarĝoj, eksplodoj kaj aliaj purigaj ritoj, por (sin)defendo kaj
protektado.
Ĝiro
La umbanda kulto. La nomo venas de la fakto ke, ĝenerale, ĝi
komencas per ronda kantado kaj ĝirado de la mediumoj kaj
ĉeestantoj.
Ĵurema
Indiĝendevena religia praktiko pli konata en Nordorienta parto
de Brazilo, kutime oni konfuzas Ĵureman al Katimboo (vidu); kvankam
estas malsimilaĵoj inter ambaŭ. Ĵurema karakterizas sin per konsumo
de trinkaĵoj kiuj ligas homon al la spirita mondo. Ĝenerale, Ĵurema
havas inajn sacerdotojn, nomatajn "mastrinoj".
Kalungo (Granda) La maro.
Kalungo (Malgranda) Tombejo.
Kambono Kambono estas la firmiga mediumo ŝarĝita por, inter aliaj
funkcioj, helpi mediumojn kaj enkorpigitan Spiritecon, tiel kiel preni
notojn, zorgi pri detaloj de la organizado de la korto, klarigi kaj helpi
la konsultantojn. Tiu povas enkorpigi spiritojn aŭ ne. Kelkaj kambonoj
estas disvolvigaj mediumoj kiuj helpas kun la farendaĵoj dum la
ĝirado. Ĝenerale estas unu ĉefkambono en ĉiu korto.
La vorto devenas de Tata Kambono, la organo kiu respondecas,
en bantaj/angolaj kortoj, pri gvidado de la muzikistaro kaj konduko de
la kantoj.
Kantemblemo Unu el la respondecaj elementoj por la tenado de la vibradoj dum
ĝiroj kaj aliaj laboroj. Veraj mantroj, la kantemblemoj movas fortojn
de la naturo, alportas specifajn vibradojn, Oriŝaojn, Gvidantojn kaj
Gvardianojn.
73
Kun diverseco, la kantemblemo plenigas la medion kun
determinitaj energioj. Dum ili liberigas ĝin por aliaj celoj, ili ankaŭ
reprezentas bildojn kaj tradukas sentojn ligitajn al ĉiu vibrado, kiuj
certe varias inter la Oriŝaoj, Linioj, cirkonstancoj, ktp. Kunligita al la
tamburludo kaj al manfrapoj, la kantemblemo estas tre grava
fundamento en Umbando kaj ĝiaj ritualoj.
Skizmaniere, ili dividas sin inter kantemblemoj "el radikoj",
alportitaj de la Spiriteco, kaj "el tero", ellaborataj de enkarniĝantoj kaj
prezentitaj al Spiriteco, kiuj ilin konfirmas.
Estas kantemblemoj kiuj migris al la Brazila Popola Muziko
(MPB, laŭ la brazila mallongigo) kaj MPB-aj kanzonoj kiuj estas
uzataj kiel kantemblemoj en diversaj temploj.
Katimboo
Se en Umbando la afrikdevenaj trajtoj estas pli fortaj ol la
indiĝenaj kaj eŭropaj, en Katimboo la indiĝenoj regas kvazaŭ sole.
Kvankam tiu religia praktiko estas tre komuna en norda kaj
nordorienta partoj de la lando, ĝi riskas malaperon, kune kun la
tradiciaj indianaj komunumoj.
Kiumbo Obsedanta spirito, petolema, kun malalta energia vibrado, kiu
serĉas kaŭzi konfuzon, militemon, venĝojn, ktp; kaj kiu bezonas
envojigon kaj/aŭ doktrinadon. Vorto el la kikonga "kiniumba", kiu
signifas "spiriton".
Kiumbando Malbonfara praktiko, asociita al kiumboj. Dum la ĉiutaga vivo, la
termino estas konfuzita kun Kimbando/Maldekstro, kio konfuzas
multajn personojn.
Kverelo Diskutoj, disputoj, miskomprenoj, malfacilaĵoj, malbonfarto,
ktp., provokataj fare de alies agado. Kverelo povas esti kontraŭ iu, io,
institucio aŭ religia domo. La energia ekvilibro (pensado, vortoj, agoj)
kaj laboradoj specife por sindefendo kaj protektado helpas por eviti la
nedezirindajn efikojn de la kvereloj.
74
Korto
Ĉar, dekomence, umbandaj kultoj okazadis ĉe la kortoj de la
mediumoj, la nomo korto (portugale "terreiro") fariĝis komuna nomo
por tiu kultoloko. Poste, kvankam la lokoj mem kreskis kaj fariĝis pli
similaj al katolikaj preĝejoj, ili konservis la antikvan nomon.
Laroje'! Saluto donata al eŝuoj kaj pomboĝiroj. Ĝi signifas “Saluton,
Kuriero!”.
Libera Elekto Principo amplekse respektata en Umbando, ĉu en la personaj, ĉu
en la intencoj de laboroj, oferoj kaj aliaj; tio estas, oni respektas ne nur
la propran, sed ankaŭ alies liberan elekton.
Maldekstro Ĉe Umbando, anstataŭ rekte kulti la oriŝaon Eŝuon, estas pli
komune ke oni kultas la eŝuojn kaj la pomboĝirojn, laboristojn de la
tiel nomata Maldekstra Flanko, komplementa kontraŭo de la Dekstro.
Laŭlonge de la Historio, la koncepto de maldekstro/maldekstra flanko
estis ekskludige elpensita kaj, pro tio, nekomprenita. Kelkaj
ekzemploj: personoj kiuj skribas per la maldekstra mano estis
suspektataj de la pastraro kaj popolamaso dum Mezepoko; en la
franca, maldekstra estas “gauche”, kiu ankaŭ signifas "mallerta,
malagorda"; en la itala, tiu vorto estas “sinistro/sinistra”, kiu
memorigas nin pri io “obskura, ombra”.
Nekomprenataj kaj timataj, eŝuoj kaj pomboĝiroj estas viktimoj
de sendankemo kaj de netoleremo, ne nur fare de religioj kiuj ne
dialogas kaj diskriminacias Umbandon kaj Kandombleon, sed,
malfeliĉe, ene de tiuj religioj mem: en Kandombleo, estas ankoraŭ ĉe
pliaĝuloj, personoj kiuj nomas la eŝuojn "sklavoj" aŭ "diabloj", dum
kelkaj umbandistoj asertas, ke ili "neniel volas rilati kun Eŝuo”.
Ĝenerale oni emas, ekzemple, valorigi la kuraciston, kaj ne la
balaiston. Tamen, ambaŭ profesiuloj estas gravegaj por ke oni tenu kaj
konservu sanon de ĉiu individuo kaj kolektivo. En spiritaj terminoj, la
Maldekstro plenumas la pli pezajn: malfari kverelojn, gvardi kaj
protekti templojn, ktp. Tiel, resume, ĉiu preĝdomo havas sian eŝuon,
por la energia purigo. Anonime, sub ĝeneraligaj nomoj kiuj referas al
75
sia agadlinio aŭ al la Oriŝaojn por kiuj ili laboras, eŝuoj kaj pomboĝiroj
estas kuracistoj, konsilistoj, psikologoj, protektistoj, do ili plenumas
tre diversajn taskojn, kiuj povas resumiĝi en ununura vorto:
Gvardianoj.
Se, en mediumaj pentraĵoj, eŝuoj kaj pomboĝiroj prezentas
normalajn bildojn kaj fizionomiojn, kial iliaj statuoj aspektas, al la
komuna senco, asociigi ilin, ankoraŭfoje, al la kristana Diablo? Estas
tri bazaj kialoj:
a) La eŝuaj simboloj apartenas al kulturo malsimila al tiu de la
kristana universo. En ĝi, ekzemple, seksemo ne estas asociita al peko
kaj, tiel, falusaj simboloj estas pli evidentaj, ligitaj kaj al plezuro kaj
al fekundeco, dum la tridento reprezentas la vojojn, kaj tute ne io
infera. Oni la samon povas diri, ekzemple, pri la drako ĉeesta en la
reprezentoj de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo: dum en la kristana
Okcidento: ĝi reprezentas la malbonon, en diversaj orientaj kulturoj la
drako simboligas fajron kaj spiritan fajron.
b) Agadkampo de eŝuoj kaj pomboĝiroj postulas elementojn kiel
tiuj uzataj de ili (manteloj, bastonoj, ktp.) aŭ kiuj simboligas ilin
(kranioj, fajro, ktp.), kromatikaj specifaj vibradoj (ruĝa kaj nigra) kaj
aliaj.
c) El historia kaj kultura vidpunktoj, kiam la komunumoj kiuj
kultadis la oriŝaojn perceptis, krom la segregado, la timon de tiuj kiuj
ilin diskriminaciis, ili konscie prenis sur sin la rilaton inter Eŝuo kaj la
kristana demono, tiel prezentante tiun, kaj tio fariĝis mekanismon por
distancigi de siaj lokoj por renkontiĝo kaj kultado ĉiun, kiu povus
damaĝi iliajn religiajn manifestaciojn. Tiusence, multaj el la nomoj kaj
kantemblemoj kantitaj al Eŝuo estas, laŭ spirita kaj historikultura
vidpunktoj (rilate al la energioj kaj funkcioj) "inferaj".
Laŭ tre simpla maniero, oni povas difini eŝuojn kaj pomboĝirojn
kiel "Agantoj de Lumo ene de l' Ombro (de la eraro, de la kulpo, de la
krueleco, de la nesciado, ktp)".
Malobsedado Procedo en kiu kaj Spiriteco kaj mediumoj helpas forpeli spiritajn
estaĵojn kiuj vibradas laŭ detruiga energio, ne permesante ke ili agu
sur personoj, bestoj, lokoj, etosoj, ktp. Krom helpi la obseditojn,
malobsedado ankaŭ serĉas helpi la obsedantojn, ilin doktrinante kaj
survojigante al spirita kuracado, aŭ, kiam rezistemaj, al specifaj lokoj
76
en la spirita mondo, kie ili povu pripensi siajn agojn, por ke, kiam
pretaj, ili ricevu la necesan helpon.
Marafo Brando, ĝenerale sukerkana. El la kimbunda “malufo”, kiu
signifas “vino”. Same konata kiel “marafa”.
Moĵuba'! Saluto al Eŝuo. Dekomence, en Afriko kaj en la Kandombleo
Ketu – kiel verifiebla en diversaj orikioj, saluto respektema al la
oriŝaoj, kun la senco "Mi salutas vin!". El la joruba “mo ĵuba”, kie
ankaŭ havas la sencon "Mi rekonas vin kiel superulon".
Ogano
Respondeculo(j) pri kantadoj kaj muzika parto de la ĝiroj,
subigita al regantoj de la domo.
Paĉjo/Panjo
Tradicie, homoj kiuj regas la korton havis la afrikajn titolojn
babaloriŝa' aŭ ijaoriŝa', tio estas "patro (aŭ patrino) laŭ la oriŝao".
Tiuj titoloj estas unue portugaligitaj kiel "pai/mãe de santo". Tamen,
kiam uzitaj rilate al specifa persono, ili prenas la karesan formon,
uzitajn en tiu ĉi verko kiel esperanta formo.
Padeo Oferaĵo al Eŝuo, kiu varias de akvo kaj kuirita kasavo al viando,
pipro, drinkaĵoj kaj aliaj elementoj, laŭ la kunteksto. Padeon, ene de
kelkaj domoj de Umbando, oni oferas antaŭkomence de la ĝiro
(ĝenerale akvo kaj kuirita kasavo), kiam oni firmigas iun ĉefan oferon
(kandeloj, cigaredoj kaj drinkaĵoj), ekzemple, aŭ tuj poste, ne por
distancigi Eŝuon, kiel multaj ĝenerale pensas, sed por peti kaj aktivigi
lian protekton.
En Kandombleo, "ipade' " estas rito kiu antaŭas ĉiun alian, ene
de kiu la oriŝao Eŝuo estas konfirmita kiel gvardiano de l' Aŝeo, cele
al protekto de la domo kaj de la personoj. Por tio, oni uzas manĝaĵojn
tipajn de Eŝuo, kiel padeo mem kaj akvo, kun kandelo. Post kantadoj
kaj dancadoj, la bovleto kun akvo, la kandelo kaj la padeo estas metitaj
for de la domo, kaj tiam la ceteraj ritoj daŭrigas. En joruba, "pàdé"
77
signifas "kunvenon". Distingo inter ipadeo kaj padeo ne estas klara
inter ĉiuj domoj de Kandombleo.
Pomboĝiro Termino pomboĝiro estas deformigo de bomboĵira, kiu, en
bantuaj kortoj, signifas Eŝuon mem; vorto kiu, siavice, venas el la
kikunga "mpambu-a-nzila" (en la kimbunda "pambuanĵila"), kun la
signifo "vojkruciĝo".
Pomboĝiro laboras kun la deziro, speciale seksa, bremsante la seksajn
troigojn kaj devojigojn de la homoj (enkarnigataj aŭ elkarniĝintaj),
direktante ilian energion al konstruaj celoj. Kelkaj el ili, dumvive, estis
ligitaj al diversaj manieroj de seksaj malekvilibroj: nun, pro la Leĝo
de Ago kaj Reago, ili, per praktiko de karitato, evoluas kaj kunlaboras
kun evoluo de aliaj estaĵoj.
Gajaj, amuzaj, simpatiaj, ili konas la homan animon kaj ĝiajn
intencojn. Sensualaj sed ekvilibrataj, ili malŝarĝas homojn kaj lokojn
el malvirtaj energioj. Ili ŝatas danci.
Malfeliĉe, ili estas tre konfuzitaj kun kiumboj, kaj konsiderataj kiel
respondecaj pri katenado aŭ apartigo de paroj, kiam, ververe, ilia
laboro estas ekvilibrigi energiojn de la deziro. Ekzemple, kiam iu
havas manion pri seksumado (malekvilibro), ili povas krei
cirkonstancojn por ke tiu ulo havu veran superdozon de seksumo,
tiamaniere elĉerpante tiun energion por ke oni povu reellabori ĝin, cele
al ekvilibro. Tiel kiel la eŝuoj, kiuj havas masklajn trajtojn,
pomboĝiroj estas karmaj agantoj de la Leĝo, tamen eŝuoj rekte rilatas
al aplikado de la leĝo; la pomboĝiroj, al karmo mem.
Ĝenerale la komuna senco asociigas pomboĝirojn al
prostituitinoj. Se multaj el ili elaĉetas ŝuldojn rilatajn al seksemo, tio
okazas, tamen, ne pro senbremsa vivo kaj pro la energiaj konsekvencoj
el tio generitaj, sed ankaŭ pro la seksa abstino, ideologie kaj religie
trudita, kazo de multaj virinoj kiuj faris promesojn pri fraŭlineco, sed
estis grandaj agresantinoj de infanoj, amaraj personoj kiuj malbenadis
virinojn kun aktiva seksa vivo, ktp.
Iliaj koloroj estas ĝenerale la ruĝa kaj la nigra. Kelkaj el iliaj
nomoj estas: Maria Molambo, Sete-Saias, Maria Padilha, Pombogira
do Cruzeiro, Pombogira Rosa Caveira etc.
78
Ruzuloj Ili kutimas labori pri diversaj temoj, pri fordisigo de detruigaj
sorĉoj, pri malfermo de vojoj, pri kuracado. Iliaj altaj spiritaj kapabloj
kaj flekseblecoj eble estas pli bone reprezentataj fare de Zé Pelintra
(aŭ "Jozefo la Dando"), kiu sin prezentas, ekzemple, en Katimboo kaj
en Umbando, je la ĝiro de la ruzuloj, je la Linio de la Animoj, inter la
bahaianoj, kaj, kvankam li fakte ne estas eŝuo, je la Maldekstro (kiel
oni kantas en fama ponto "je la dekstro aŭ maldekstro/lia servo estas
aprobita".). Inter la Ruzulinoj, unu el la plej famaj estas Maria Navalha
(Maria Razilo).
Ŝercemaj, ili ŝatas danci kaj festeni, ili ĉiam surhavas elegantajn
vestaĵojn, speciale blankan kompleton, ŝuojn blankajn (aŭ
blankruĝajn), blanka ĉapelo kun ruĝa rubando, aŭ pajla ĉapelo, ruĝa
kravato kaj bastono. Ili fumas cigaredojn, cigarojn aŭ pajlajn
cigaredojn, drinkas brandon, konjakon, viskion, bieron kaj ceteraj.
Iliaj bidoj varias, kaj povas esti, ekzemple, ruĝaj kaj blankaj, ruĝaj kaj
nigraj, ktp. Iliaj energiaj lokoj estas montoj, tombejoj, krucvojoj kaj
aliaj. En la pordoj de la kortoj estas kelkfoje bildoj de Ruzulo, ĉar ili
kutimas gvardi enirejojn, pordojn kaj similaĵojn. Pro la Leĝo de
Evoluigo, ruzuloj povas fariĝi eŝuoj, tiel daŭrigante sian laboron de
helpado kaj protektado.
Ili ĝenerale estas spiritoj kiuj, dum vivantaj, estis intimaj al ludoj,
bohemia vivo, prostituado kaj ĉi-tipaj aferoj. Nun, laborantaj por la
Lumo, ili uzas sanan ruzecon por preterpasi negativajn situaciojn,
ĉiam respektante la liberan elektadon, instruante al ĉiuj neniam fraŭdi
iun, sed esti same ruza por ne permesi ke iu ajn lin trompu.
La historian Zé Pelintra, plej grandan arketipon de la ruzuloj, oni
identigas kun iu certa José dos Anjos, naskiĝinta en la internlando de
la provinco Pernambuko, forta nigrulo kiu amadis kartludi, drinki,
pugnadi kaj estis vera amanto de diversaj virinoj. Tamen, li ĉiam estis
speciale bona kun ĉiuj virinoj. Li tre serioze konsideris la kartludojn,
sed neniam trompis naivulojn, kiujn li eĉ forpelis el la ludrondoj.
Rilate al tiuj kiuj sin konsideris lertaj, li ja trompis kaj en la kartludo
kaj en la ĵetkuboj, kiam li ĉiam serĉis venki, dum li drinkadis kun vera
plezuro. Li havis misteran morton, kiun kelkaj atribuas al unu el liaj
amatinoj, respondeca pri lia veneniĝo.
79
Aliaj ruzuloj estas Camisa Listrada, Malandrinho, Maria do Cais,
Maria Navalha, Sete Navalhadas, Zé do Coco, Zé de Légua, Zé da
Luz, Zé Malandro, Zé Moreno, Zé Pelintra, Zé Pereira, Zé Pretinho.
Strekemblemo Multe pli ol identigilo de la oriŝaoj, gvidantoj kaj gvardianoj, la
strekemblemoj konsistigas fundamenton de Umbando, kaj estas iloj de
magiaj laboroj, strekitaj per kreto, broditaj en teksaĵoj, ktp. Ili funkcias
kiel ŝlosiloj, komunikmanieroj inter kampoj, kaj por protektado. Ili
havas ankoraŭ diversaj aliaj funkcioj, tiel en la enkarniĝinta, kiel en la
spirita kampo.
La strekemblemo de iu Caboclo Pena Branca povas, ekzemple,
esti malsama al tiu de alia Caboclo Pena Branca. Tiel, la
strekemblemoj kiujn oni vidas en la plej diversaj studmaterialoj de
Umbando utilas kiel deirpunkto por kompreno de la temo, sed ili devas
esti kopiitaj. Iel ajn, kvankam ili ankaŭ povas varii, estas elementoj
komunaj al diversaj oriŝaoj kaj, konsekvence, por la Linioj kiujn ili
regas, laŭ la suba tabelo:
Jansan' Fulmo, kaliko.
Ibeĵioj Ludiloj, pupoj, ĉaretoj, dolĉaĵoj, ktp.
Jemanĵa' Ankro, steloj, ondoj, ktp.
Nanan' Ŝlosilo, ibiri.
Obaluaje' Krucvojo de la animoj.
Ogun' Flago uzita de kavaliroj, glavo, militarmiloj.
Oŝala' Reprezentadoj de lumo.
Oŝosi Arko kaj sago.
Oŝum' Koro, luno, ktp.
Ŝangoo Hakilo.
Tridento estas elemento komuma al la strekemblemoj de eŝuoj
kaj de pomboĝiroj.
Rilate al oriŝaoj, simboloj ne estas nur simboloj. Ekzemple, simbolo
de oriŝao en strekita emblemo malfermas dimensiojn por la spirita
laboro. La samo okazas kun la iloj de la oriŝaoj: kiam Ŝangoo dancas
en korto kaj uzas sian hakilon, li samtempe distranĉas la detruigajn
energiojn kaj dissemas la aŝeon de la oriŝaoj.
80
Sankta Tanado
La de la popolo nomita "sankta tanado" estas energia batado
kaŭzata inter la energio de la oriŝao, gvidanto aŭ gvardiano, kaj ĝia
mediumo, kio povas okazigi malbonfarton kaj, ekzemple, falon de jam
eksperta kaj kronita mediumo (tio estas, tiu kiu jam plenumis kelkajn
devigojn) dum la malenkorpigo. Kelkfoje, ĝi okazigas la portempan
malproksimiĝon (precipe ĉe enkorpigo) de oriŝaoj, gvidantoj kaj
gvardianoj, pro la vibriga nekongrueco okazintaj pro diversaj sintenoj
de la mediumo. Tion oni popole nomas "dorsoturni".
Vojkruciĝo Kruciĝo inter stratoj aŭ vojoj, unu el la precipaj punktoj de forto
por la Maldekstra Flanko, kie oni realigas liveradojn kaj ceremoniojn.
Estas vojkruciĝoj masklaj (en formo de kruco mem) kaj inaj (en formo
de T). La duaj estas specifaj por pomboĝiroj. Portugale encruzilhada,
kvankam estas komuna la reduktita formo encruza.
Bibliografiaj Referencoj:
- BARBOSA JR., Ademir. Dicionário de Umbanda. São
Paulo: Anúbis, 2015
81
Pri la aŭtoro
Ademir Barbosa Júnior (Dermes) estas umbanda sacerdoto,
verkisto, esploristo kaj unu el la estraranoj de la Tenda de
Umbanda Iansã Matamba e Caboclo Jiboia, estrata de sia
edzino, verkisto kaj blogisto Mãe Karol Souza Barbosa.
Magistro pri Brazila Literaturo de la Universitato de San-Paŭlo
(USP), kie li ankaŭ bakalaŭriĝis pri Beletro. Li estas instruisto,
tradukisto, reviziisto, holisma terapiisto, kiu precipe laboras per
Rejki (pri kio li estas majstro), Marsejla Taroto, Cigana
Ludkarto kaj Numerologio. Li ankaŭ prezentas la programon
“Deixa a gira girar! Umbanda em foco” ĉe radio Sensorial FM
(www.sensorialfm.com.br). Same li jam produktis diversajn
mallongmetrajn filmojn pri la temaro de oriŝaoj, kaj ankaŭ
kunordigis forumojn, eventojn, publikajn festojn kaj aliajn
projektojn (kiuj kunvenigis Umbandon, Kandombleon kaj
Afrikan Pastrecon de la Katolika Eklezio), Brazilan
Popolmuzikon, Jogon, Ventran Dancon kaj aliajn socialajn
grupojn. Li estas prezidanto de la Associação Brasileira de
Escritores Afro-religiosos (Abeafro – Brazila Asocio de
Afrikreligiaj Verkistoj). Li naskiĝis en Piracikabo – SP, je la 2-
a de aŭgusto, 1972. Li trakuras la kortojn kaj aliajn instituciojn
kaj senpage partoprenas en forumoj, eĉ virtualaj, kun la prelegoj
“Umbando kaj Spiriteco en la Tria Jarmilo” kaj “La Teologio
de Umbando kaj ĝiaj dimensioj”, akompanate de Panjo Karol
kiu, same senpage, inter aliaj, prelegas pri “Eŝuoj kaj
Pomboĝiroj – Agentoj de Lumo en Mallumo”.
Retpoŝto: [email protected].