o dia regno - dli-daten.deo 4 dia regno ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873)...

24
DIA REGNO ISSN 0167-9554 DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 6 (873) • 2008 1908 – 2008

Upload: others

Post on 05-Mar-2021

2 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA

REG

NO

ISS

N 0

167-

9554

DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 6 (873) • 2008 •

1908 – 2008

Page 2: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

122 DIA REGNO 6/2008

REDAKTORAJ VORTOJ

Pri tiu ĉi numero mi ŝatus diri “kaj... kaj”. Pro tio la bildo sur lafronta paĝo. La unua artikolo en

tiu ĉi numero memorigas nin pri labonveniga hejmo, nia sekura loko kunvarma etoso kaj ni nun preparas niajnhejmojn por la granda festo. La duaartikolo memorigas nin pri la situacio demultaj homoj, kiuj ne havas hejmon kajvarman etoson. Nia kredo defias nin –kion ni faras por “liaj etaj gefratoj”? Mimem vere ne povas fieri, kaj ĉiutage mi,kelkfoje kun malbona konscienco, vidaskaj preterpasas homojn kiuj havas mal-facilan vivsituacion.

Tamen mi volas deziri al vi la plejbonan kristnaskan feston kaj bonanvarman kaj familian etoson. Samtempemi esperas ke vi ne forgesos niajn plimalbonŝancajn gefratojn.

Belan Kristnaskon!

KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

Sekretario: Pavel Polnický;* Na Vinici 110/10,

CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio;) +420 325 615 651;

: [email protected]

Kasisto: Siegfried KRÜGER* Claudiusweg 10,

DE 74074 Heilbronn, Germanio;) +49 7131 162688;

: [email protected]

Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:

pagante rekte al KELI €16,- • pagante al Libroservo€18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj per registritaletero al la kasisto de KELI. • Se estas en via lando

UEA-poþtĝirkonto (informiøu æe UEA) bonvoluprefere pagi al UEA por konto kelk-p de KELI •

Nederlanda poþtĝirkonto de KELI: 5506132.

Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/---------------

DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

* Västergårdsg 15; 256 64 Helsingborg; Svedio;) +46 (70) 2004574;: [email protected]

Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁR

Abonprezo sen membreco en KELI: €16,­ aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la

kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la

aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ

traduko oni sendu al la redaktoro.

Ekspedado: Pavel PolnickýVidu la adreson de la sekretario

Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]

Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec

ENHAVO

alvenos Tiu, kiun ni forte atendis 123Kiel limako kun surdorsa dometo 124Kial eldoni revuon? Lecionoj elkristanaj esperanto-gazetoj

125

Tri Spasoj – Savantoj 130Primuso Trubero –La homo por ĉiuj epokoj

131

80-jara legejo “Lui Brail” enBulgario

136

Malsamaj opinoj 137“Nia laboro ne estas vana en laSinjoro”, parto 2

138

Raporto pri prepara vizito alVroclavo, nia kongresurbo 2009

140

Bibliaj Tagoj, 2008 en klostroNütschau, norda Germanio

141

La apostolo Paŭlo en Turkio 142Informetoj 143Mi volas 144

Page 3: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 123

Baldaŭ ni ekbruligos la duan aŭeĉ la trian kandelon sur la ad­venta krono. Ĝi simbolas, ke la

Lumo proksimiĝas. Baldaŭ plenumiĝosnia espero kaj alvenos Tiu, kiun ni forteatendis.

La supra biblia vorto el la konataparabolo de Jesuo Kristo direktas niajnokulojn al tiu mirinda patro kiu atendisla filon. Tiun filon, kiu sendanke for-lasis lin kaj diboĉante perdis sian hered­aĵon. Rigardu tiujn vortojn: “kiam liestis ankoraŭ malproksime...”. Eblealiaj eĉ ne estus rekonintaj la fremd­ulon, sed la patro tuj sciis kiu li estas.Kial? Ĉar ekde lia foriro li ĉiutageatendis reen sian filon.

Kiam ni atendas la alvenon de lafesto, renkontaĵojn kun niaj geamatoj

ĉirkaŭ riĉa aŭ malriĉa, sed festa tablo,ni haltu kun humila kaj dankema koroantaŭ la Patro, kiu fidele atendas laperditan filon! Kaj kortuŝite ni pensupri tio, ke Li tiel atendas ankaŭ la alianfilon, kiu korpe restis hejme, sed animetiel malproksimiĝis de la spirito de laPatro. Li ne plu ĝojas, ke li ĉiam povasesti ĉe la Patro kaj ĉion li havas kionLi. – Ho kiel atendas la Patro ankaŭtiun “perditan” filon!

Ĉu la Patro vane atendas? Ĉu ni re­trovos la patran domon – aŭ ĉu ni retro­vos tiun “unuan amon” kiun ni sentis,kiam ni unue trapaŝis ĝian sojlon?

– Donu al ni, nia ĉiela Patro, feliĉanrenkontiĝon kun Vi mem kaj ankaŭ kunniaj gefratoj!

...alvenos Tiu, kiun ni forte atendis

Éva FARKAS-TATÁR, HU

Kaj li diris: Unu viro havis du filojn; kaj la pli juna diris al sia patro: Patro,donu al mi la heredotan parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajnvivrimedojn. Kaj post ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis

al malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado. ...Kaj li leviĝis, kaj iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia

patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. ...Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; ... [kaj] li diris al sia patro: Jen tiom

da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniamdonis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; sed kiam venis ĉi tiuvia filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitanbovidon. Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. Sedkonvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas;li estis perdita, kaj estas trovita. (Ĉerpoj el Luk 15, 11-32)

Page 4: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

124 DIA REGNO 6/2008

Pro tio, ke dum miaj misiaj vojaĝojmi ofte renkontas sentegmentulojn,mi kompreneble de tempo al tempo

meditas pri la giganta problemo de milojda viroj kaj virinoj, junuloj kaj infanoj, tagekaj nokte sub nuda aero vivantaj sen“lukso” de loĝejo. Temas pri homoj, kiujmoviĝas kiel limakoj surdorse portantajsian propran dometon. Ili similas al pil-grimantoj, kies tuta posedaĵo kuŝas sur laŝultroj. Dorsosakoj plenaj de materialojpor dormi, kuiri, sin vesti, manĝi kaj trinki,por ke ili vivu hodiaŭ kaj vivu ankaŭmorgaŭ. Kelkaj estas tiom riĉaj aŭ inven­temaj ke sian tutan trezoraron ili movasantaŭen sur ĉareto aŭ biciklo.

Nu, tre povas esti ke foje ili pro siastranga konduto kaj alinormala vivmanierofortimigas preterpasantojn. Sed alifoje lamondeto de la sentegmentuloj ŝajnas iomkomparebla kun tiu de la “pli bonstatajcivitanoj” en la socio. Ankaŭ surstratulojkonas klasojn kaj malegalecojn. Tiel trov-iĝas inter ili “riĉuloj” kiuj ekzemple kapab­las ludi muzikilon kaj per tio pli facilepovas perlabori sian panon. Ili sukcesas tieliom pli komforte organizi sian vagantanekzistadon. Kaj aliflanke, certe, senteg-mentas “plejmalriĉuloj” kiuj havas nur unutalenton: almozpetado.

Kaj kiel ĉie en la socio, ankaŭ interhomoj kiuj limake vivas troviĝas “bon­uloj” kaj “malbonuloj”. Kiom ajn mizerajkaj kompatindaj ili ĉiuj estas, tamen regasinter ili ĵaluzo, envio, ĉar la plej minimumaposedaĵo en ilia rondo validas kiel formo

de riĉeco! En la tribunalaj dosieroj, sekve,renkontiĝas la plej sangaj bataloj, eĉ mor­tigaj, inter sentegmentuloj. Kaj la kaŭzopreskaŭ ĉiam reduktiĝas al ĵaluzo pro tioke unu kiu ne bezonas peti monon posedaspli ol la kolego.

Al mi plaĉas la starigo de ejoj – kiel tiookazas en Svedio – kie ili en ŝranketo, forde la okuloj de samsortanoj, povas forŝlosisiajn plejvaloraĵojn. Ideala estas la situacio,kiam en tiuj ejoj social-helpistoj havassiajn horojn por konsultado. Ilia ĉeestorezultigas nelaste senton de sekureco.

En Nederlando, kie la policistoj ne malofteludas helpan, korektan aŭ peran rolon, tiobedaŭrinde ankoraŭ ne realiĝis. En miaj oku­loj policista interveno ne estas la plej bonamaniero por interproksimigi la organizitansocion kaj la mondon de la sentegmentuloj.

Ĉu ne povas esti, ke ankaŭ tiu civilizitasocio kelkfoje “kunkulpas”, elsputante sia-jn membrojn, precipe kiam temas priakumuliĝo de ŝuldoj? En mia lando sur­strate vivantaj homoj spertas multe da var-maj kaj varmigaj servoj flanke de karitatajkaj ekleziaj organizaĵoj, inter kiuj pintas lanobla kaj nelacigebla Savarmeo!

Kiam mi antaŭ nelonge rolis kiel dupie­da – “prunteprenebla” – libro en nia biblio-teko, apartenis al nia grupeto kvinpersonaankaŭ Kornelio, kiu ne havas tegmentonsuper la kapo kaj pasigas siajn tagojnvendante specialan stratĵurnalon. Ĉu estasmiraklo, ke pluraj homoj, vizitintaj la bib-liotekon, deziris legi ĝuste en la vivolibrode Kornelio?

Kiel limako kun surdorsa dometo...

Jacques TUINDER, NL

Page 5: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 125

Ĉi-jare oni jubileas la cent jarojn deDia Regno. Mi estis petita prepariiun enkondukon, iun historian ski-

zon. Fakte tiu skizo jam ekzistas, kaj ĝinverkis Adolf Burkhardt. Mi do ne ripetosĝin, mi uzos ĝin. Mi ne volis simple redonihistorion, datojn kun faktoj. Mi volis aldonidemandon, problemon. Jen ĝi: kial onieldonas revuon, kaj pli specife kristananrevuon, esperantan kristanan revuon.

Tamen, en mia unua parto, mi trairosla historion de Dia Regno per grandajtrajtoj, ankaŭ la historion de kelkaj aliajEsperantaj kristanaj revuoj. Kaj poste mirevizitos tiun ĉi historion, analizante ladiversajn motivojn por eldonado de revuo.

Ĉekomence mi devas mencii ke DiaRegno ne estas la unua revuo kristanaaperinta en la lingvo de D-ro Zamenhof.Jam en oktobro 1903 aperis la unua nu-mero de Espero Katolika, en la francaurbo Tours. Oni povas vidi ĝian faksimi­lon sur la reto.

En marto 1908 aperis efemera revuoper nur unu numero: “Biblia Tradukisto”,la unua faka revuo en Esperanto. La kialode la ĉeso estis la transiro al ido de unu

el la ĉefaj gvidantoj de la revuo.Kvin jarojn post la katolikoj, la germa-

na protestanto Paul Hübner, inĝeniero enMülheim am Rhein eldonis sian infor-milon, en aprilo 1908. La kompleta titoloestis: “Esperanto en la servo de la DiaRegno. Monataj raportoj pri la disvastigode Esperanto inter la Kristanaj Unuiĝojde Junaj Viroj”. La eldonado komenciĝiskun kvin abonantoj, kaj fine de la samajaro jam estis 80 abonantoj.

Kvankam li rapide volis modifi la titolonal pli simpla “Kristana Esperantisto”, aperisĉe la nova jaro la titolo “Dia Regno”, kielmallongigo de la unua titolo, iom enigmaal la novulo, sed kiel programo de agadopor kristano.

En tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis KELI,kaj ankaŭ neniu kristana protestanta ligoesperantista. Ankaŭ ne ekzistis kantlibro,ankaŭ ne ekzistis kompleta Biblio en Espe­ranto.

Kiel diris la unua titolo, Hübner celisunue enkonduki Esperanton en la kadronde la Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj(KAJV – angle YMCA). Tio poste mon-triĝis neebla, parte ĝuste ĉar tiaj iloj kielkompleta Biblio ne ekzistis jam.

En la revuo tamen oni sentas jam lapreparon de tio, kio okazis en la UK deAntverpeno, 1911, nome la fondiĝo deKEL, la estonta KELI.

Dum la jaro 1912 aperis suplemento“La stelo de l’ feliĉo, literatura aldono”.

Kiam la esperoj de Hübner komencisefektiviĝi, funkcianta ligo, pozitiva re­

Kial eldoni revuon?Lecionoj el kristanaj esperanto-gazetoj

Dumkongresa prelego de Philippe COUSSON, FR

En tiu tempo ankoraŭ ne ekzistisKELI, kaj ankaŭ neniu kristanaprotestanta ligo esperantista.Ankaŭ ne ekzistis kantlibro,ankaŭ ne ekzistis kompleta Biblioen Esperanto.

Page 6: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

126 DIA REGNO 6/2008

spondo ĉe KAJV, tiam ekestis la unuamonda milito. Fino, provizora.

Post la milito, ni rigardu al alia lando,ne plu Germanio,sed Finnlando. Tiekristanaj esperant-istoj, el kiuj la pa-storo Pätiälä eldonisgazeton kristanan enEsperanto kaj ankaŭen la finna, “Kri-stana Espero” (KE),kiu aperis de 1920ĝis 1925. En 1921,ĝi fariĝis “provizora

organo” de KEL, kaj rubriko en ĝi estis“Dia Regno” (DR), denove redaktita deHübner.

Post iu ne klara kialo, DR ne plu aperisen KE kaj aperis mem en 1923. Samjareaperis nomoj en la redaktora stabo: la britoLuyken kaj la norvego Bonnevie. Pro laekonomia situacio en Germanio, la eldo-nado ĉesis en 1924. Dum tiu “paŭzo” enla eldonado de DR, Hübner devis tamende tempo al tempo eldoni “Informilon”,kiun Adolf Burkhardt neniam vidis.

Oni devas ankaŭ noti, ke en Anglio de1917 ĝis 1922 aperis “Eklezia Revuo”, kielorgano de Eklezia Esperanto-Ligo. Krome,mi ne trovis informojn pri la revuo“Kvakera Esperantisto”, de la Kvakera Es-peranto Societo, kiu estis fondita en 1921.

Alia revuo kristana aperis en tiu peri-odo en Britio, nome “Kristana revuo” de1927 ĝis 1939. Eldonis ĝin f­ino HarrietHanbury, kiu mem preskaŭ ĉion faris. Ŝieĉ devis translokiĝi pro la bruo de la pres­maŝino. Fakte, tiu revuo estis multe plikristana revuo en Esperanto ol esper-

antista kristana revuo. Kontraŭe al la prin­cipo ofta en la Esperanto­gazetoj, ĝi ĉefeenhavis tradukaĵojn. Tamen ĝi informisankaŭ pri la diversaj kristanaj organizaĵojesperantistaj tiutempaj. De Hoog en NiaHistorio citas sep tiaj asociojn.

En Nederlando, en 1932 okazis kuniĝode diversaj grupoj kaj ekesto de novasekcio de KELI, kiu nomiĝis KUNE(Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esper­antistoj), kiu eldonis sian propran revuon:“Kristana Gazeto” (KG), kiu aperis ĝis1941. Kiel okazis kun la finna KristanaEspero, DR ricevis spacon, kvar paĝojn, enKG ekde julio 1932. La kvalito de KG estistre bona laŭ la prijuĝo de Adolf Burkhardt.

Dum la milito, la vivo de KELI transirisal Svedio, kie aperis “provizoraj” numerojde Dia Regno, de 1941 ĝis 1946. KELIkaj Dia Regno pretervivis dank’ al tiujhomoj, Gunnar Furhammar, Ivar Karls-son, Erik Carlén, Anna Henriksson (posteAlamo, poste Alamo-Sandgren)

En postmilita jaro 1947, Dia Regnodenove “normale” aperas en taŭga for­mato, redaktita ankoraŭ de Karlsson. EnBern, li sukcesis transdoni la redaktoreconal Van Spronsen. Sub lia gvidado, larevuo migris al Nederlando ankaŭ en lafarado antaŭ ol reveni al Svedio por du­kapa redakta teamo, van Spronsen kajKarl-Olof Sandgren. Alia duopo, neder-landa-sveda, en 1952 transprenis la redak-tadon, Carlén kaj Brakké, kaj rapideBrakké sole kaj kompetente ĝis 1961. Lapresado tiam por longa periodo venis alNederlando, de 1955 ĝis 1987, ĉe Tuijtel.

En 1959, de Hoog listigas la aperantajngazetojn en la rondo de KELI – ili estisnaŭ: Medlemsblad en Svedio, Esperanto-

Paul Hübner.Foto el DR 1951

Page 7: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 127

Oikumene en Germanio, KUNE-bultenoen Nederlando, Kristana Alvoko en Britio,Kristana Bulteno en Usono, KristanaVoĉo en Norvegio, Kristana Bulteno enSvislando, La Ponteto en Francio kajCirkular en Danlando.

En 1961 okazis ŝanĝiĝo de redaktoro.La plej longa redaktora periodo komenc-iĝis. Jan van Keulen estis redaktoro deDia Regno de 1961 ĝis sia morto en 1989.Li zorgeme redaktis la revuon, vivigis ĝin,organizis redaktoran stabon ĉirkaŭ si, latiel nomatan “kolektivon Vlaardingen”,kiu estis ofte citita kiel tradukisto.

La temoj pritraktitaj en la revuo estistre variaj, kristanaj kaj esperantaj, sed laplej grava temaro estis la KELI-kon-gresoj: prezento de la kongreslando, dela temo, raportoj, tekstoj. Ĉar de 1947okazis preskaŭ ĉiujare KELI­kongreso.

Kaj tiuj kongresoj, de post la jaro 1968estas de tempo al tempo ekumenaj kunIKUE. Kaj estis ankaŭ kaŭzo de specialajnumeroj, komunaj de Dia Regno kaj Es-pero Katolika. Nur kelkaj tiuj numerojaperis, ĝis 1974. Poste ne plu, pro nematureco de ekumenismo. Ĉu konsek­vence, la kromtitolo de Dia Regno fariĝisekde 1975 Kristana Esperanto-Gazeto?

En 1964 fondiĝis revuo, laŭ mi gravapor la kristana esperantismo, “Biblia Re-vuo”, kiu daŭris ĝis 1984. Fakte, indeksoaperis en 1985. Ĝi estis faka revuo, kiutroviĝas en sufiĉe multaj universitatajbibliotekoj, kaj estas citita en bibliografioj.

De 1985 ĝis 2000, la malaperinta revuoBiblia Revuo estis anstataŭita de “Eku­menismo”.

En 1987 mi lanĉis mem revuon“Evangeliaj Kajeroj”, kiu vivis dum dek

jaroj kaj dek numeroj. Temis pri teologiarevuo, do ne movada, iamaniere provopor plenigi la spacon liberigitan de BibliaRevuo.

En 1988 komenciĝis por Dia Regnola periodo de nova presisto, Grafika Cen-tro Antverpeno, Belgio. Do esperantistaentrepreno. Tiu jaro estis ankaŭ jaro deŝanĝiĝo en la numerado de la paĝoj kajde la numeroj.

En 1989, post la morto de Jan vanKeulen, oni devis trovi alian redaktoron.La julia numero estis preta jam, laaŭgustan pretigis Leen Hordijk, kaj ekdela septembra numero mi ekfunkciis kielredaktoro. Ne tute nova tasko. La redak-tadon de DR mi kondukis dum malplilonga periodo ol Jan van Keulen, kiu tionfaris dum preskaŭ 28 jaroj. Mi faris tionnur dum 15 jaroj, ĝis 2004.

En tiu periodo okazis du aliaj modifoj,de aperritmo kaj de presisto. De presisto:en septembro 1997, ni transiris al Pollando,kie Kazimierz Leja presis nian revuon. Deaperritmo: en 2000, la nombro de numerojŝanĝiĝis al po 6 jare, kun modifo de laformato al A5. Tio ĝis nun en 2008 validas.

Kiam en 2005 mi fariĝis prezidanto deKELI, mi devis lasi ankaŭ la redaktadon.Ĝin transprenis la nuna redaktoro, BengtOlof Åradsson, el Svedio. Samtempe, niankaŭ transiris al nova presisto, en Ĉeĥio,Astroprint en Podĕbrady, sub kontrolo dePavel Polnický. Kaj jen, la revuo, kiun viricevas hejme, kaj legas.

Post tiu tre rapida retrorigardo al lahistorio de nia revuo kaj de la aliaj kris-tanaj revuoj en Esperanto, mi volas venial mia demando – kial eldoni revuon?

Mi trarigardos la diversajn argumen-

Page 8: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

128 DIA REGNO 6/2008

tojn donitajn de la eldonistoj, provos kla-sifiki ilin, kaj proponos al vi pripensi nianrevuon kaj ĝian estontecon.

Oni ne ĉiam trovas la indikon, sedĝenerale eldonado de revuo okazas postdiagnozo, konstato de situacio, de manko,kaj ankaŭ supozo aŭ kono de ekzistantapubliko. En tiu kadro, mi volas citi tri kon-statojn, kiuj kondukis al eldono de revuo.

Vikipedio konstatas ke Hübner devisverki multobligitajn leterojn, kaj ke tiokondukis lin al la revuo kiu fariĝis DR.En la redaktora artikolo de la lasta numerode Biblia Revuo (BR), la aŭtoro citas launuan numeron, kiu diras i.a. ke unu ella celoj estas “ripari la ĉagrenan ĥaosansituacion en bibliaj kaj orientaj gazetoj,kie unusama numero ofte enhavas ar-tikolojn en lingvoj angla, germana, franca,rusa, itala, latina, hispana, kc.”

Post la malapero de ĝuste Biblia Revuo,la redaktora artikolo de la unua numero deEvangeliaj Kajeroj indikas, ke la celo dela revuo estas “plenigi vakuon, siaskale”.

La unua konstato estis jam ekzistantajkontaktoj, ne tiel formalaj, sed sufiĉe oftajpor pravigi eldonon de revuo. La du ce-teraj fontas el konstato de situacio kiuaperas ne bona.

De la jaro 1964 ĝis nun, mi pensas kela nombro de artikoloj pligrandiĝis en laangla lingvo, sed tion mi ne kontrolis,tamen BR sukcesis trovi sian lokon en lafaka mondo, kaj ĝia postulo ke “boneinstruita persono tute facile kaj senerarepovas kompreni internacian lingvon, tutesen peniga studo” iamaniere validiĝis.Tio daŭris 20 jarojn.

La “manko” de faka revuo post la mal-apero de BR eble estis vera, sed la sukcesone troviĝis antaŭ Evangeliaj Kajeroj, kiu

daŭris nur 10 jarojn kaj 10 numerojn.Tamen, tiu mencio pri iu studo de la

situacio kaj de la efektiva utilo de laeldonado ne aperas en plej multaj. Aperaspli ofte nur mencioj pri la kialoj, la mo-tivoj, la celoj de la eldonado.

La plej ofte menciita motivo estas in-formi. Informi povas respondi al plurajbezonoj, supozataj aŭ veraj, bezonoj de laleganto aŭ bezonoj de la komunikanto. PorDR, la indiko troviĝas jam en la subtitolode la unua numero: “Monataj raportoj prila disvastigo de Esperanto inter la KristanajUnuiĝoj de Junaj Viroj”. Poste aldoniĝis“kaj la tuta vera kristanaro”.

La unua redaktoro volis do informi prila disvastigo en kristanaj medioj, ĉefe ĉeKAJV. Longe daŭros lia provo tiudirek­ten, kun preskaŭ sukceso, kaj fine malsuk­ceso. Post 1947, la informoj pri la kon-gresoj de KELI kaj la kongresaj landoj estistiom ampleksaj, ke pluraj plendis ke lagazeto tranformiĝis en turisman bultenon.

Komenciĝinte en 1991, la germanling­va Ökumenische Esperanto-Forum “infor-mis pri tio, kio estas ekumene notinda priEsperanto kaj la eklezio.”

Tute alian temon de informoj havis laKristana Revuo en 1927: ĝi volis “dis­vastigi iom el la vasta provizo de sciigojpri la laboro de veraj Kristanoj tra la tutamondo”. Eĉ estis aldonite: “Ni ne celaspropagandi Esperanton, nek Esperantajnentreprenojn.”

“Kiel fina celo de la naskiĝintaDR”, de Hoog citas “devas esti

gvidisto al Jesuo Kristo kiel nia solaSavinto, de Kiu ĉiuj homoj trovasla veran feliĉon eterne daŭran.”

Page 9: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 129

Nuancon alportas la finna revuo Kris-tana Espero: “La tasko de la revuo estasinteresigi kristanojn pri Esperanto kaj es-perantistojn pri kristana religio.” Ĉi tie,oni ne plu simple kalkulas kun la emoinformiĝi, oni volas provoki la emoninformiĝi, oni volas interesigi.

Fakte, rekte aŭ nerekte, la celo de larevuoj estis varbado, aŭ almenaŭ montrode ebla utilo de Esperanto en kristanajmedioj.

De Hoog indikas en sia unua ĉapitro:La tasko de ĉi tiu gazeto estas: montri lagrandan utilon de nia lingvo por la rilatojinter la kristanoj de la tuta mondo. Ĝidevas esti la informilo komuna pri lakristana vivo en ĉiuj partoj de la tero; ĝidevas esti ligilo inter ĉiuj kristanaj sam­ideanoj, por ke ili staradu ĉe ilia posteno,kiam montriĝas okazo helpi per Esperantoal iu ajn kristana afero.

La tria celo de Biblia Revuo estis:konvinki ke Esperanto povas penetri lafakan mondon, malgraŭ la ĝisnuna ten­denco daŭre ĝin uzi nur por priesperantajaferoj aŭ por populara literaturo. Kaj fakteĝia ekzisto pruvis ke Esperanto povasfunkcii ankaŭ kiel faka lingvo.

Varbado por kristanismo kiel motivode la revuoj malofte aperas. Plene sekvistiun ideon la serioj (ne vere revuo) de KOSandgren kaj Esperanto-Misio, nomitaj“Greneroj por la animo” kaj “Evangeliaserio”. Kristana Espero indikis ankaŭ: “Ĝi(la revuo) volas servi la eternan regnonde nia Dio en internacia lingvo.” Kiel finacelo de la naskiĝinta DR, de Hoog citas“devas esti gvidisto al Jesuo Kristo kielnia sola Savinto, de Kiu ĉiuj homoj trovasla veran feliĉon eterne daŭran.”

Tiu celo, malofte notita en la revuoj

mem, troviĝas pli ofte en la celoj de laligoj, al kiuj preskaŭ ĉiam revuo estasligita. Mi citas el la statuto de KELI:punkto ĉ en la celoj: “uzi Esperanton pordisvastigi la Evangelion de Jesuo Kristo.”Sur la insigno, kiu estis proponita en 1931troviĝis la jena slogano: “La Evangelioper Esperanto”.

Kompreneble, tiu celo ankaŭ re­troviĝas en la revuo, tamen tre leĝere, ĉarla publiko, la legantaro estas plej oftekristanoj.

Tamen, ekzistis ankaŭ revuoj, kies celoestis unue nur uzi la lingvon: por informi,por prezenti fakajn tekstojn. Ekz. en la unuapaĝo de Evangeliaj Kajeroj: “Ili (la aŭtoroj)volas lasi al vi siajn studojn, siajn pensojn,siajn travivaĵojn, siajn konvinkojn.”

Tamen, eĉ senkonscie, tiu celo kunpor­tas alian: pruvi ke ĝuste tiu uzo de Espe­ranto funkcias, ke Esperanto validas. Mul-taj aplikis, kion diris Biblia Revuo, keEsperanto povas funkcii ankaŭ ekster laEsperantismo.

La teknika kaj redakta kvalito multevariis, laŭ kapablo kaj kompetenco de laprizorgantoj. Adolf Burkhardt citas kielekzemplon la periodon kiam Espero Ka-tolika estis redaktita de Stefan Maul, pro-fesia ĵurnalisto.

Sed, tiu feliĉo foje havis finon, aŭinterrompojn. La kaŭzo plej ofte estis lasama – financoj. Tro ofte la revuoj, eĉkiam ligaj, vivis pro unu aŭ du personoj.Kiam la kostoj superis la kapablojn, larevuoj ĉesis aperi. Kompreneble, estisankaŭ la militoj. Estis ankaŭ la okupitecode homoj, aŭ la aĝo aŭ morto. Tamen,sekuraj monrimedoj estas grava punktopor daŭra revuo, ankaŭ por kristana revuoen Esperanto.

Page 10: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

130 DIA REGNO 6/2008

Post tiu promenado en la tempoj, enla historio de la kristanaj revuoj kaj de niaDia Regno, mi volas lasi al vi pripensi laestontecon:

Kiun revuon vi volas? Por kiu celo?Per kiu rimedo? Ni uzu tiun jubileon poriom certigi la estontecon. Kion ni volas,kaj en tio, kio estos la rolo de nia revuo?

Ĉar fakte, nun, KELI vivas ĉefe persiaj kongreso kaj revuo. Ili ambaŭ estasvivosignoj.

Fontoj:Nia Historio, H. de Hoog, KELI, 1964.Dia Regno: historio de Kristana Esperan-

to-revuo, A. Burkhardt, en Menade balpüki bal, festlibro por Reinhard Hau-penthal, Iltis, (depreso).

Biblia Revuo, indekso 1964-1984, 1985.Evangeliaj Kajeroj, 1, 1987Kristana Revuo, 1, 1, 1927.Historio de Finna sekcio de KELI, O.

Kantele, Espoon Pika-Jäljennös, 1994.www.ikue.org

La rusa Ortodoksia (Pravoslava)Eklezio celebras tri festojn enaŭgusto kiuj nomiĝas tri “Spasoj”.

La Spaso en la rusa lingvo signifas“Savanto”. La festoj estas dediĉitaj al larikolto en la fino de la somero, kiun donasal ni nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉar ĉio kaj,certe, bona rikolto dependas de Dio.

La unua Spaso okazas la 14an deaŭgusto kaj nomiĝas miela Spaso, ĉardum la tago laŭ la rusa tradicio en ĉiujpravoslavaj preĝejoj oni sanktigas mielonde la nova rikolto.

La duan Spason, la poman, oni cele-bras la 19an de aŭgusto samtempe dumla festo de la Transfiguriĝo de nia SinjoroJesuo Kristo. Laŭ Eklezia Statuto dumla tago oni devas sanktigi vinberojn, seden la norda Rusio ne kreskas vinberoj kajoni kutime sanktigas pomojn kaj nomasla tagon poma Spaso.

La tria Spaso estas nuksa. Ĝi estas

celebrata la 29an de aŭgusto, kiam lakristanoj rememoras la senmane faritanbildon de nia Savanto. La festo estas ligitakun la evento kiam unu homo deziris fariportreton de nia Sinjoro, sed pro multajhomoj, kiuj ĉirkaŭis Jesuon, li ne povisproksimiĝi al Li. La Sinjoro sciis pri ladeziro kaj viŝis sian vizaĝon per tuko surkiu respeguliĝis Lia vizaĝo. Ĉi tiu bildo­ikono estas fama pro multaj mirakloj.

Du Spasojn (la 14an de aŭgusto kaj la19an de aŭgusto) oni celebras dum laAsumpcia fasto.

La 28a de aŭgusto estas la festo deAsumpcio – la ĉielenpreno de nia Plej­sankta Sinjorino Diino Maria. Dum lafesto la pravoslavaj homoj havas manĝ­aĵojn kun oleo nur sabate aŭ dimanĉe.Dum la Asumpcia fasto oni povas manĝifiŝon kaj oleon ankaŭ la 19an de aŭgustodum la festo de la Transfiguriĝo de niaSavanto.

Tri Spasoj – Savantoj

Larisa KUZMENKO, RU

Page 11: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 131

* 1508 en vilaĝo Rašica ĉe VelikeLašče, sude de Labako (Ljubljana)

† 1586 en Derendingen en Germanujo

La tuta kulturmondo en la jaro2008, okaze de la 500­a naskiĝ­datreveno, aŭspice de UNESCO,

rememoras la “patron“ de la slovenaunua libro kaj literaturo, de la slovenanormlingvo kaj tiel ankaŭ de la slovenanacio kaj ĝia nuntempa ŝtata suvereneco.La kristanoj en Slovenio tamen remem-oros Primuson Truberon antaŭ ĉio aliapro tio, kion tiu simpla, sed per tiomajtalentoj pridonita slovena misiisto de lavera evangelio faris por siaj samgentanojkaj ankaŭ por multaj aliaj en la spiritakaj poreterna dimensio.

Estas vere, ke sen Trubero tre verŝajnene troviĝus la sendependa kaj en multajaspektoj floranta slovena ŝtato – sed tione estus la plej granda malfeliĉo por lahomoj, naskiĝintaj kaj vivintaj en tiu ĉiregiono. Estas vere, ke sen Trubero treverŝajne ne troviĝus komuna slovenaliteratura normlingvo kaj en ĝi estiĝintariĉa literaturo – sed ankaŭ tio ne estus laplej granda malfeliĉo por la loĝantoj dela regiono inter Alpoj kaj Adrio. Sedestus malfeliĉo senkompara, se slovenojkaj aliaj ne aŭdus pri la evangelio deJesuo Kristo kaj liaj apostoloj, kiu estasla nura gvidlibro por eniri la eternanĉielan regnon, kiu estas la lasta senco dela homa vivo. La eldiron de Jesuo: “Ĉar

kiel profitus homo, se li gajnus la tutanmondon kaj perdus sian animon?“ (Mar8,36) oni povus ankaŭ turni al la cirkon­stancoj en Slovenio: Kiel profitus slov-eno, se li prikonscias sian nacian apar-tenon, formas sian komunan literaturannormlingvon kaj produktas en ĝi riĉanliteraturon; se li fondas propran ŝtatonkaj ĝuas inter la aliaj, ankaŭ pli grandajnacioj bonan renomon de entreprenemakaj sukcesohava popolo en mirinda nat-ura medio – sed li mem kaj liaj samgen-tanoj forgesus pri sia vera vivocelo, kiutroviĝas en la eterno ĉe Dio, kaj li kun

Primuso TruberoLa homo por ĉiuj epokoj

Preparis: Vinko OŠLAK, AT

Page 12: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

132 DIA REGNO 6/2008

siaj samgentanoj malgajnus sian eternanvivon en saviteco?

Estas bele esti civitano de Slovenio,tamen ankaŭ tiu ĉi civitaneco estas iolimigita kaj portempa, verdire efemera. Lacelo de ĉiuj homoj sur la tero, ankaŭ deslovenoj, estas je tuta eterneco pli alta:fariĝi la civitano de la Dia regno. La pro­cedon, bezonatan por ke la homo akiru larajton eniri la Dian regnon kaj fariĝi ĝiaplenrajta civitano poreterne, al slovenojmontris Primuso Trubero, kiam li kiel launua tradukis la kvar evangeliojn en laslovenan lingvon kaj tiel inter la simplaslovena homo kaj lia Dio ne troviĝas pluiu alia peranto krom Jesuo Kristo, kielinstruas la Biblio: “Ĉar ekzistas unu Dio,kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, ho-mo, Kristo Jesuo“ (1 Tim 2,5). TiamaniereDio, per la merito de Trubero, ekparolisankaŭ en la slovena lingvo, por ke neniusloveno havu ekskuzon.

Trubero havas sian grandecon ankaŭen eŭropa kaj tutmonda komparo. Lihavas grandecon en ĉio, kion li faris porsia gento kaj por aliaj gentoj kaj nacioj,al kiuj li predikis en ilia lingvo (itale,germane) kaj presigis por ili librojn enilia lingvo (kroata, serba) kaj skribo(latina, kirila, glagola). Sed en Truberomanifestiĝas ankaŭ la grandeco de Dio,kiu senmezure superas ĉian homan gran­

decon kaj povon. Kiel diras mem laSkribo: “Dio, kiu multafoje kaj multam-aniere parolis en la tempo antikva al niajpatroj en la profetoj…“ (Heb 1,1). Litiel parolis ankaŭ serve de Trubero, kiuestis la unuaranga en tiu servado.

La slovena nacio niatempe okupiĝas,analoge kiel en la tempo de Trubero kajde turkaj invadoj en lia epoko, pri mo-dernaj formoj de la invado. Malrespektode la ŝtato kaj de ĝia jura ordo, krudecokaj senhonto en interpersonaj rilatoj,malobeemo de la infanoj al siaj gepatroj,instruistoj kaj estroj, eldevigado de supo-zaj rajtoj propramane kaj arbitre preterla ŝtata jura sistemo, kresko de la depend­eco de alkoholo kaj narkotoj, terura sta-tistika bildo pri mortigado de ne jamnaskiĝintaj homaj estaĵoj kaj pri suicidoj,disfalado de la familioj kaj interpretadode la divorco kiel normala evento en lahoma vivo, kresko de krimaj agoj kajdelikventaĵoj, de violento kaj pervers­aĵoj, jen nur kelkaj ekzemploj de personakaj socia dekadenco. Tiel la ŝtato kielankaŭ la unuopulo ŝajnas esti tute sen­helpaj antaŭ tiaspecaj “invadoj“.

La grandeco de Trubero estas rezultode lia persona ŝanĝiĝo. Nur tial, ke lipersone renkontis la Sanktan Skribon kajJesuon Kriston, li povis tiel profundeinflui la historion de slovenoj. Truberounue ekkonis, ke li pekis kontraŭ Dio,kiel diras la Skribo: “Ĉar ĉiuj pekis kajmaltrafis la gloron de Dio“ (Rom 3,23).Li same ekkonis, ke Dio estas justa kajsekve devas puni la pekulon. Nur mal-justa juĝisto preterrigardus la pekon. SedDio estas absolute justa kaj tiel Li ankaŭĉiun juĝos kaj tial “nun Li proklamas alĉiuj homoj, ke ili pentu, tial Li difinis

La grandeco de Trubero estasrezulto de lia persona ŝanĝiĝo.Nur tial, ke li persone renkontisla Sanktan Skribon kaj JesuonKriston, li povis tiel profunde in-flui la historion de slovenoj.

Page 13: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 133

tagon, en kiu Li juĝos la mondon enjusteco“ (Ago 17,30b-31a). La salajropor la peko estas la eterna disigo de laDio kaj eterna sufero: “Ĉar la salajrode peko estas morto“ (Rom 6,23). Sanktaskribo same diras: “Ĉar per la faroj dela leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li“(Rom 3,20a). Tio diras, ke neniu homosin povas deaĉeti pro sia peko per bonajagoj, mondonacoj aŭ aliaj propraj klopo­doj kaj oferoj. Tiel la homo kiel pekuloestas en la manoj de la justa Dio, senespero ricevi amnestion.

Tamen. Dio amas la homon kaj nevolas, ke tiu poreterne suferu. Kiamani-ere do Dio kontentigu sian justecon kajsian amon samtempe? La sola solvo,kiun Dio trovis, estas, ke Li sendis siansolenaskitan Filon. Jesuo per sia mortosurkruce pagis pro la peko de ĉiu unuop­ulo, kiu estas preta repaciĝi kun Dio:“Dio estis en Kristo, repacigante la mon-don al Si“ (2 Kor 5,19). La Sankta Skribodenove diras: “Ĉar Dio tiel amis lamondon, ke Li donis Sian solenaskitanFilon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu,sed havu eternan vivon“ (Joh 3,16). Jentio estas la donaco, kiun neniu povaspagi. Oni povas ĝin nur akcepti aŭmalakcepti. Trubero la donacon akceptiskaj per tio multon ŝanĝis en sia medio.

Tiel same ankaŭ Trubero per sia vivokaj laboro parolis al slovenoj, kiel apos-tolo Paŭlo antaŭ jarcentoj: “Ni vin pete-gas pro Kristo, repaciĝu al Dio“ (2 Kor5,20). Brita verkisto Roberto Bolt verkisradiofonian teatraĵon A Man for All Sea-sons (La homo por ĉiuj epokoj) pri laangla kanceliero, juristo, filozofo kajverkisto Tomaso Moro, kiun la reĝoHenriko VIII-a enkarcerigis kaj igis lin

senkapigi, ĉar tiu kontraŭstaris la senbri­dan vivon de la reĝo. La teatraĵo atingisen la jaro 1960 grandan sukceson sur lateatra scenejo, kaj en la jaro 1966 lareĝisoro Zinnemann laŭ tiu teatraĵoproduktis tre sukcesan filmon. Sed ankaŭslovenoj havas la homon por ĉiuj epokoj,Primuson Truberon. Li ne estis senka-pigita, tamen li estis elpelita el sia patrujokaj ĝis niaj tagoj ne realiĝis justa kajkompleta prijuĝo de lia vivo kaj verko.

Jen la stacioj de lia vivo1508: 8­an de junio naskiĝis Primuso

Trubero en Rašica sude de Labako enla familio de Miĥaelo kaj Jera Trubero.La patro estis muelisto, ĉarpentistokaj sakristiano.

1520: Trubero foriris al Rijeka/Fiumeen malsupran sacerdotan seminarion.

1521: Trubero timis turkan minacon kajtranslokiĝis al Salzburgo (Salzburg),kie li estis seminariano de la klaŭstralernejo de s. Petro.

1524: Trubero venis al Triesto kaj fariĝispersona adjunkto de la episkopo PetroBonomo. Li kantis en episkopa ĥoruso.Tie li renkontis kaj legis librojn deVergilio, Kalvino kaj Erasmo de Rot-erdamo.

1530: La episkopo Bonomo konsekrisTruberon al sacerdoto. Trubero foriris

Trubero ne estis senkapigita,tamen li estis elpelita el siapatrujo kaj ĝis niaj tagoj nerealiĝis justa kaj kompletaprijuĝo de lia vivo kaj verko.

Page 14: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

134 DIA REGNO 6/2008

al Laško por funkcii tie kiel la vikariode la episkopo.

1542: Per la perado de la episkopo Bono-mo Trubero fariĝis kanoniko (pli alt­nivela sacerdoto) en Labako. Li pre-dikis jam en la spirito de reformacio.

1549: Trubero edziĝis al Barbara Sitarel slovena lando.

1550: Trubero eldonis la unuajn du slov-enajn librojn: Katekismon kaj ABC-libron (Abecedarium).

1557: Trubero komencis klopodi porkroata kaj serba (en kirila skribo) el-donado de evangelioj kaj katekismoj.En slovena lingvo li eldonis ĉiujn kvarevangeliojn en sia traduko kaj ample-ksan Enkondukon.

1560: Trubero eldonis la duan parton deNova Testamento. La landa aristo-kratio lin invitis fariĝi superintendentoen Labako.

1561: Trubero fondis en Urach sian Bib-lian instituton, la unuan tiaspecan encentra Eŭropo. Post reveno al Labakoli eldonis sian tradukon de la epistolojde Paŭlo.

1562: Trubero eldonis en sia Biblia in-stituto la unuan parton de Nova Tes-tamento en kroata lingvo kaj glagolitaskribo. Konfliktoj kun kroataj kunlab-orantoj. Post lia reveno al Labako kunsia familio, denunco ĉe la episkopoSeebach kaj enketo ĉe li.

1564: La Biblia instituto en Urachkomencis disfali. Aperis la“Konstitucio de slovena kristana ek-lezio” (Cerkvena ordnunga). Surbazede tiu ĉi libro Trubero estis definitiveelpelita el la lando, ĉar la landa dukotion komprenis kiel ŝtatfonda ago.

1567:Laŭ la sprono de la teologo Jakobo

Andreao, Trubero kaŝe vizitis Laba­kon kaj en la kastelo de Labako inter-parolis kun la turka militkaptito Us-raim-beg pri islama religio kaj Korano.

1572: Georgo Dalmatin, juna disĉiplode Trubero, laŭ lia sugesto komencistraduki la tutan Biblion en slovenanlingvon. Ĝi aperis en la jaro 1584.

1574: Post 7 jaroj da paŭzo Truberodenove komencis eldoni librojn.Aperis lia granda Katekismo, novel-dono de Psalmoj ktp.

1586: Trubero en sia mortolito finpre-tigis sian tradukon de Hauspostille deLutero (lat. post-illa = poste, do: pos-trakonto). Li mortis la 29-an de junioen Derendingen, kie li estas entom-bigita. Sur la preĝejo troviĝs german­slovena memortabulo pri Trubero.

1595: La filo de Primuso Trubero, Feli-ciano, eldonis la tradukon de la Dom-postilo de Lutero en slovena lingvo.

La verkoj de Primuso TruberoPrimuso Trubero publicis dum sia vivo22 librojn en la slovena lingvo, 2 en lagermana kaj kelke da ili en kroata kajserba lingvoj. Jen la tri eble plej gravajel ili:

Katekizem, Abecednik (Katekismo kajABC-libro) en la jaro 1550. Tio estas lakomenco de la evangelizado ĉe slovenojen senco de libera instruado surbaze dela Biblio. Samtempe tio estis la komencode slovena literatura normlingvo kaj lit-eraturo. Ambaŭ libroj estis presitajankoraŭ en germana gotskribo, ĉar Tru­bero nur post tio definitive transiris alromstila latina skribo. Ambaŭ librojaperis en germana urbo Tübingen. Tru-

Page 15: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 135

bero subskribis siajn publikaĵojnpseŭdonime: Philopatridus Illyricus(Patrioto Ilira). La nura origina ekzem-plero troviĝas en la Nacia biblioteko enVieno.

Ta prvi dejl tiga noviga testamenta(La unua parto de la Nova testamento)en la jaro 1557; la 2-a kaj la 3-a partojsekvis en la jaroj 1560 kaj 1577. Temaspri la unua traduko el la Biblio en laslovenan lingvon. En la jaro 1584 sekvisla kompleta slovena traduko de la Bibliode Georgo Dalmatin, disĉiplo de Trube­ro. La enhavo de tiu unua parto konsistasel 4 evangelioj kaj Agoj de apostoloj,komentario pri la eksplikoj de la kredoĉe Lutero, la kalendaro kaj postilo(klarigo de potagaj kaj festtagaj evange-liaj legaĵoj).

Cerkovna ordninga (La eklezia ordo)en la jaro 1564. Per tiu libro Truberoprovis starigi propran slovenan protes-tantan eklezion kaj en ĝi li interalie pos­tulis ĝeneralan devigan elementanlernejon por ĉiuj infanoj. Ĉar la landdukoMaksimiliano tion trovis enmiksiĝo eninternajn aferojn sub lia aŭtoritato, likonfiskis la tutan eldonkvanton kromkelkaj ekzempleroj (la sola troviĝas enla papa biblioteko en Vatikano) kaj or-donis Truberon aresti, sed li ĝustatempefuĝis en germanan landon. Laŭ sia kar­aktero tiu ĉi libro estas iaspeca praformode slovena ŝtata konstitucio, ja en tiutempo ordigi eklezion estis egale ol or-digi ŝtaton.

Li estis bona kantisto, jam kiel junaseminariisto li vivtenis sin en Salburgo(Salzburg) kaj en Triesto kiel ekleziaĥorkantisto. Tiel ne estas strange, ke lipioniris ankaŭ kiel aŭtoro kaj kompon­

isto de slovenaj kristanaj kantoj.

La resuma pensoPrimuso Trubero antaŭ ĉio alia volisatingi ĉiujn slovenojn per Dia vorto kajprediko pri ĝi. Kiel protestanto li kom­prenis, same kiel antaŭ li Lutero kaj aliajreformistoj, ke la Dia vorto povas atingihomojn sukcese nur, se ĝi estas je dis­pono en la lingvo, kiun la homoj kom-prenas. Sekve li devis alpaŝi alfabetigonde slovenoj en ilia propra lingvo, ĝin tielkultivi kaj doni al ĝi unuan koheranstrukturon kaj formon. Serĉante la Dianregnon (Mat 6,33), al li kaj al lia popoloestis aldonita slovena norma literaturalingvo, nacia kulturo kaj en la jaro 1991propra ŝtato. Se ĝi volas havi stabilonsub Dia beno, ĝiaj civitanoj devas revenial la pura evangelio, kian predikis Primu-so Trubero!

-------------------Demandoj pri kristana kredo konforme al laBiblio kaj pri Trubero: [email protected]

Mi peras la esperantan tradukon kaj aranĝon de“Prediko pri la fido” el la jaro 1550 de slovenareformacia pioniro Primuso Trubero, kies 500-annaskiĝreventagon la slovena nacio ĉi­jare festas.La Prediko estas la lasta ĉapitro de la Katekismo,kiun Trubero eldonis kiel la unuan slovenan pre-sitan libron. Tamen la teksto ne havas nur histo-rian literaturan kaj lingvan valoron. Ĝi povas ankaŭniatempe konduki homojn al Jesuo Kristo, kioestas la ĉefa celo kaj intenco de Trubero. Mideziras ĝuste la saman evangelian efikon kajsalutas en nia Sinjoro –

Vinko Ošlak

P.S.: La enhavo aperis ankaŭ surpapere kaj estassenpage mendebla sub mia retadreso:[email protected]

Page 16: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

136 DIA REGNO 6/2008

La legejoj en Bulgario estas pro-prakaraktera formo de libervolajcivitanaj societoj por patriot-

ismo, popola kulturo kaj klereco. Iliajkomenco havas siajn radikojn en laprofundeco de la publika neceseco porbatalo de la bulgara popolo por sia fizikakaj nacia saviĝo dum la kvin­jarcentaturka jugo (XV:a – XVIII:a jarcentoj).Iliaj multformaj agadoj kontraŭ la strebode la sklaviganto asimili la bulgaranpopolon, donis eblecon por ĝia solidiga­do por la konservado de nia identeco kajfinfine elmiliti nian intelektan kaj poli-tikan liberecon.

Konsidere al stimulado la kreadonkaj la socialan integriĝo de la homoj kundomaĝita vidkapablo en Bulgario, en1928:a jaro, en ĉefurbo Sofio, oni fondisla nacian legejon “Lui Brail”. En daŭrojam de 80 jaroj ĝi estas amata informa,kultura kaj konsulta centro por ĉiujhomoj kun domaĝita vidkapablo en lalando.

La unua prezidanto de la legejo estisla fama bulgara komponisto PetkoStajnov. Li estis blindulo, kiu perdis sianvidkapablon post peza malsano jam kielinfano. Li sukcese gvidis la agadon dela legejo en daŭro de 18 jaroj.

La amikoj de la legejo ĉiam estis laplej famaj bulgaraj verkistoj, poetoj kajmulte da kulturaj agantoj.

Nun la legejo troviĝas en vastaapartamento en la centro de Sofio. Krom

granda biblioteko kun sciencaj kaj artajlibroj, ĝi estas ekipita kun la plejmoderna aparataro por la eldono deteknikaj, sciencaj kaj artaj libroj je brailaalfabeto. Tiu ĉi aparataro kaj grandakvanto de papero kaj aliaj konsumajmaterialoj estas malavare donacitaj dela Internacia Esperanto-Fonduso Evi-dente, kies direktoro estas la famanederlanda esperantisto kaj granda al-truisto s-ro Jacques Tuinder.

Jam, en daŭro de 15 jaroj, la agadode la legejo oni gvidas kun grandakompetenteco de la altinteligenta, kunĉiuspecaj interesoj, juristo s­ro SpasKarafezov. Perdinta sian vidkapablonkiel 18­jaraĝa junulo, pro travivadovirusan meningiton kaj pro eraro en ĝiakuracado, li kun enviinda lerteco venkasla obstaklojn kaj li plene entuziasmigissin en servo de la homoj kun domaĝitavidkapablo, al kiuj li deĉisis sin kunsenprecedenca atento kaj amo.

La legejo estas la ununura eldonejoen Bulgario por teknika, scienca kaj artabraila literaturo en tri variantoj – braila,elektrona kaj aŭdia variantoj. La librojnoni sendas al ĉiuj bibliotekoj en lakluboj de la blinduloj en la lando, kie iliestas atingeblaj por ĉiuj membroj de lakluboj. Tiamaniere la legejo sukceserealigas sian noblan destinon zorgi porla klerigo kaj la integriĝo de la homojkun domaĝita vidkapablo.

80-jara legejo “Lui Brail” en Bulgario

Ivan ŜIŜKOV, BU

Page 17: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 137

Iu edukisto intencis fondi novtipanlernejon. Por tio li invitis plurajnamikojn al laborado kolekti monon.

Sed post longa tempo ilia atingo estistre limigita. Vole – nevole ili devaskunveni por diskuti pri tio, ĉu onidaŭrigu tiun ĉi laboradon aŭ forlasu ĝin.

Unu el la amikoj proponis: “Mi estasabsolute aprobanta nian tiatipan lern-ejon. Sed, mi opinias, ke nuntempe lakondiĉo por starigi la lernejon ankoraŭne estas tute preta. Unue, oni malklarescias pri la signifo kaj la celo de niakolektado de mono, ĉar ni nebone farisklarigon pri la konstruota lernejo. Due,oni esperas, ke la loka eduka fakoelspezu monon por estigi tian lernejonkaj dubas pri la fina sukceso de la privatalernejo. Kvankam ni faris multe dapenado kaj ankaŭ tempo tiel longe pasis,ni tamen kolektis tiom malmulte damono. Laŭ mia statistiko, meznombre,el dek familioj, kiujn ni petis finaci nianplanon, nur unu familio, tio estasdekono, volas doni helpon. Tial, miopinias, ke estas pli bone se ni ĉesu nianlaboradon kiel eble plej baldaŭ.”

Tiam la edukisto ekstaris kaj inter-rompis lin, dirante: “ Viaj vortoj ne estasmalpravaj, ni ja en efektiveco kapablasakiri monhelpon nur de dekono de lafamilioj. Ni do havas grandan esperon,ĉar ni turnas nin al cent familioj kaj certeeblos ke el ili dek subtenas nin.”

“Cetere,” ankoraŭ aldonis la edukisto,“nun oni tre malmulte informiĝas pri niaplano. Se nia laborado plu daŭros kajkun tempo pli kaj pli da personojkomprenos nin, tiam, ne nur la nombrode kontribuantoj de mono plimultiĝos,sed krom ke ili mem kontribuos, iliankaŭ povos anstataŭ ni konsili al aliajdoni helpon. Mi pensas, ke tiam por nine estos dekono, kaj kredeble la dekonode la familioj ŝanĝos sin en centfamiliojn, kiuj favoros nin.”

Ĉe la fino de la kunveno, la ĉeestantojvoĉdonis por ambaŭ malsamaj opinoj.Ankaŭ mi estis unu el la ĉeestantoj. Midonis mian voĉon kontraŭ la edukisto.Mi ne plu volis esti monkolektanto, ĉarvenis al mi devizo tre antikva en nialando. Se temas pri mono, oni nepre nedirektu peton al tiu, kiu nur postpersvadiĝo deziras doni sian monanalmozon.

----------------

Longe ni nenion aŭdis pri la situaciode MU Binghua post la granda tertremoen lia regiono, kaj multaj el ni iometemaltrankviliĝis. Finfine mesaĝo atingisnin ke li vivas sane sed la materiajdifektiĝoj estas sufiĉe grandaj kajekonomie pezaj. /Red

Malsamaj opinoj

MU Binghua, Ĉinio

Page 18: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

138 DIA REGNO 6/2008

KELI estas la tutaĵo el individuajmembroj, amikoj, simpatiantoj kajabonantoj, lokaj grupoj, landaj sekciojkaj ties estraroj kun la internacia estraro.La kapableco por servi en la senco denia celdifino (sur la dua paĝo de ĉiunumero de DIA REGNO) dependas dela forto, kiun tiu tutaĵo prezentas. Tial,laboro laŭ nia plano estas nepre kun­laboro. Ĉies kontribuo estas grava. Ĉiutrovas iujn eblecojn.

a. Kreskigi la membraron.Kiam via prezidanto aŭ iu alia funkciulo

de KELI komencas intertrakton kun iuinstanco aŭ simple diskuton en grupo aŭkun individuo, preskaŭ neeviteble la unuademando tekstas: Kiom da membroj vihavas? Eĉ se ni tre bone laboros, dumlonga tempo nia membro-nombro ne es-tos impona. Tamen estas diferenco, ĉuoni devas paroli pri pluraj cent aŭ pripluraj mil. La graveco por la propraekonomia vivo de la Ligo ne bezonassubstrekon. Tial ni ĉiuj kunlaboru porkreskigi la nombron. Unualoke per kreode novaj esperantistoj. Inteligenta homobone kapablas mem lerni lingvon – sed

“Nia laboro ne estas vana en la Sinjoro”Laborplano de KELI

Adolf BURKHARDT, DE

En la pasinta numero de Dia Regno nikomencis re-publikigi la serion de artikoletoj verkitaj de

la tiama prezidanto Adolf Burkhardt. Kvankam ĝi estis verkata en lasituacio de la tiama tempo, multe validas ankoraŭ hodiaŭ. Legu lajenan artikolon kaj trovu la valoraĵojn en ĝi. /red

Republikigo el Dia Regno 1967

2) Organize plifirmigi la kondiĉojn por efektiva kresko.

Page 19: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 139

ofte li ne scias, kie akiri lernolibron.Neniu membro estas tro okupita por tenipreta tiajn adresojn. Kursoj ne bezonasesti mamutaj – fidela studrondo de kelkajpersonoj estas valora kontribuo. Sed nivarbu ankaŭ inter kristanaj esperantistoj,kiuj ĝis nun nenion sciis aŭ ne haviskontakton kun KELI – tamen nepre neforlogante ilin el ekzemple neŭtrala soci­eto. Krom ebleco estas la membrigo defamilianoj – edzino, infanoj – laŭ la min­imua kotizo starigita por tiu celo.

b. Pligrandigi la nombron de fakdelegitojen UEA.

Individuaj membroj de UEA, kiuj bonescias la lingvon, povas proponi sin kielfakdelegito en la respektiva loko. La jar-libro de UEA donas detalajn informojn.Ni sugestas, ke la KELI­anoj, kiuj ankaŭestas membroj de UEA, esploru laeblecon akcepti tian taskon. Por unuecigila nomon de tiu delegiteco, en Strand-baden ni konsentis pri la termino“Evangelia Kristanismo”, kvankam ĝieble estas misgvida por iuj. Ĝi devuskovri tre vastan skalon el ne-katolikajkristanoj, laŭ la konsisto de la KELI­membraro. (En angla-usona uzo, la vorto“evangelia” estas multe pli strikta; kiupovas proponi pli trafan terminon?). Fak-delegito, kies nomo regule aperas en lajarlibro de UEA, unua parto, devas estipreta doni informojn al petantoj pri kris-tanismo aŭ, en kazo de bezono, transdonitian inform-peton al alia fakulo. Cetere,estas grave por ĉiu esperantisto, ke UEAestu forta kaj labor-kapabla, tial la mo-delo de tiuj KELI-anoj, kiuj samtempeapartenas individue al UEA kun la gazeto

kaj jarlibro, estas imitinda por ĉiu, kiufinace kapablas.

c. Plivastigi la reton de landajreprezentantoj.

En multaj landoj ni havas nur kelkajnmembrojn. El nia adresaro estas facilekonstateble, kie ili tute mankas. Tamenvivas kristanaj esperantistoj ankaŭ en iujel tiaj landoj, sen daŭra kontakto kun ni.Ofte la cirkonstancoj estas pli fortaj ol ni.Sed ni atentu pro ŝanĝiĝoj, kaj tiam tujekagu. Kiel reprezentanto povas servi per-sono, kiu estas preta teni kontakton kunla samlandanoj kaj esti la koresponda cen-tro. La estraro de KELI invitas proponojnpor starigi reprezentantojn en la koncernajlandoj (oni skribu al la sekretario).

d. Starigi novajn sekciojn respektiveplivigligi jam ekzistantajn.

Tio fakte estas tasko de la estraro, kaj enDebrecen ni komisiis al prof. Horskyspeciale atenti pri tiu flanko. Kie eble, laKELI-anoj en iu lando fondu landan sek-cion de la Ligo. Antaŭ la oficiala starigode tia sekcio ĝia statuto devas esti apro­bita de la Liga estraro. Kie la nombro daKELI­anoj aŭ la cirkonstancoj ne perme­sas starigon de sekcio, ni agu la c). In-terne, la sekcioj aplikas la plej taŭgajnrimedojn konforme al la situacio. Sed iliĉiam konsciu, ke ili ne estas celo en simem, sed konsistiga parto de la tutaĵo.Estas rekomendinde, ke la estraroj de lalandaj sekcioj, krom la laŭstatuta devode raportado al la Liga estraro, restu enkontakto ankaŭ kun la aliaj sekcioj, porplejeble profiti de la spertoj de la aliaj kajkomuniki al ili la proprajn.

Page 20: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

140 DIA REGNO 6/2008

Listo de novaj aliĝintoj ĝis 26.11.2008037 S-ro BORKOWSKI Henryk Pollando038 S-ro SOBOL Bogusław Pollando039 S-ino SULIMA Teodozja Pollando040 S-ino ŚWIEJKOWSKA Dorota Pollando041 Sac. PŁATEK Stanisław Pollando042 S-ino ZDRZALIK Maria Pollando043 S-ino GRABOWSKA Eugenia Pollando044 S-ino KUSKOWSKA Anna Pollando045 S-ino LUNDKVIST Arne Svedio046 S-ro SÜDLAND Norbert Germanio

EntuteĈeĥio 4Francio 2Germanio 4Hungario 4Italio 5Kroatio 1Nederlando 2Pollando 20Rumanio 1Svedio 3

Raporto pri prepara vizito alVroclavo, nia kongresurbo 2009

Raportas Pavel Polnický, Ĉeĥio

Estimataj, dimanĉe mi kun IKUEprezidanto Miloš Šváček for-veturis al Pollando. Ni haltis en

Gliwice, kie okazis E­renkontiĝo kaj nilunde havis eblecon informi ĉiujn priĉi­jaraj kongresoj – M. Š. pri IKUE enRimini (50 partoprenantoj) kaj mi priPribylina (46 pp.) kaj ni invitis ilinpartopreni venontjaran kongreson eku-menan en Vroclavo.

Marde ni veturis trajne al Vroclavo kajtie nin atendis s-ro Bogdan Dambiec, kiuakompanis nin al hotelo kaj vespere venisTereza Pomorska kaj ni komune parto-prenis festan piroteknikan lumludon,okaze de pola nacia festo, kiu marde estis.

Merkrede matene ni (Miloš, Tereza,Bogdan, s-ino Nowak, pastro Pawlaczekkaj mi) renkontiĝis en kafejo kaj ni traktisnian ĉi­tagan programon. Ni komencisper vizito de evangelika preĝejo(aŭgsburga) kie akceptis nin episkopoBogusz kaj ni priparolis nian diservon

dimanĉan. Ni povas komenci je la 9:00kaj poste tuj partopreni ilian polandiservon je la 10:00 horo. Poste ni vizitisseminarion, kie akceptis nin rektoro kiupersone montris al ni tutan konstruaĵon.Poste ni traktis en urbodomo de Vroclavokun oficistino de kultura fako pri kon-greso kaj ebla kunlaboro kaj helpo deurbo. Poste ni iom manĝis, vizitis klub­ejon de loka klubo kaj kunvenon defervojista E­klubo en ĉefa stacidomo kajposte kontentaj, sed iom lacaj reirishotelon. Matene ni reveturis hejmen...

Intertempe aliĝis 43 personoj kaj estasespero, ke la kongreso povus esti sukce-sa... La urbo kaj speciale la lokigo de laseminario sur la insulo de la rivero Odratuj apud impona katedralo estas trebelega... Mi estis vere agrable surprizita..

Do, tio estas mia konciza informo prinia vizito.

Amike salutas ĉiujnPavel (kaj same Miloš)

Page 21: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 141

Bibliaj Tagoj, 2008 en klostroNütschau, norda Germanio

Raportas G. DERCKS, B. EICHKORN, A. KRONENBERGER

Pri la psalmoj, centra riĉeco de laBiblio por nia spirita vivo, prelegisde 20. – 24. de oktobro 2008 patro

Willibald Kuhnigk OSB en la klostroNütschau, tie loĝanta esperantisto. Antaŭ50 jaroj la benediktanoj fondis tiunklostron, hodiaŭ la spirita centro de larefondita arĥi­episkopejo Hamburg. Par­toprenis esperantistoj el Germanio, Ned-erlando kaj Svedio

La preleganto montris al ni, ke lahodiaŭa psalmaro estas komponita kielunuo, kvankam la unuopaj 150 psalmojhavas tute malsamajn originojn kaj funk-ciojn. La psalmaro de la Biblio konsistasel kvin libroj, paralele al la kvin libroj dela Torao: La bazo de la preĝado havu lasaman strukturon kiel la fundamento de lakredado. Cetere: ankaŭ Mateo konstruissian evangelion simile ĉirkaŭ kvin grandajparoladoj.

La psalmaro estas kvazaŭ ĝardeno,kiun oni eniras per Psa 1 kaj 2. Oni prom-enas ene kun danko kaj laŭdo, kun plendokaj adoro, kaj oni eliras per Psa 149 kaj150. La unuopaj “bedoj“ en la ĝardenoestas ordigitaj ne hazarde, sed ofteligitaj inter si laŭ temoj aŭ motivoj.

Kulmino de la tuta psalmaroestas la 90-aj psalmoj, ligitaj intersi per la vortoj: “La Eternuloreĝas”. Ilia ĉefa temo estas do laDia Regno, kiu estas regno ne demilito, sed de paco, ne nur porIzraelo, sed por ĉiuj popoloj. Dio

donacos sian savon pere de lia sendito, laMesio. Ni kristanoj vidas tion plenumitaen Jesuo, la Kristo.

Patro Willibald klarigis al ni aliajnpsalmo-kategoriojn:La laŭdopsalmoj, ekzemple Psa 33,

135 kaj 136, kutime mencias post la invitola kaŭzon de danko kaj laŭdo: plej ofte lakreitaĵo kaj la savo de Izraelo el Egiptujo.

La plendopsalmoj, ĉu de unuopulo, ĉude la popolo, preskaŭ ĉiam finiĝas per laglorado de la jam antaŭ­atendita helpo deDio. Eĉ se mankas tia pozitiva elrigardoen Psa 39 kaj 88, la preĝanto ne restas senespero: la lumo de aliaj psalmoj konsolasnin, samkiel post la pasiona Psa 22 sekvasPsa 23 pri Dio, la bona paŝtisto. – Kadrede la plendopsalmoj ni ankaŭ forte diskutisla problemon de la malbenoj kontraŭmalamikoj.

La kantoj de suprenirado, Psa 120 –134, esprimas origine la ĝojon de la pil­grimantoj al la templo de Jerusalemo, sedili jam tiam, des pli multe hodiaŭ, malfer­mas la okulojn por la gloro de la ĉielaJerusalemo. Kaj de Psa 147 iras ponto al

Page 22: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

142 DIA REGNO 6/2008

la lastaj ĉapitroj de la Apokalipso.Tiele patro Willibald prezentis al ni la

riĉecon de la psalmoj. Li montris sin sper­tulo ne nur en la esperanta Biblio, sedankaŭ en la hebrea originalo, parolante senmanuskripto, parkere sciante la ligojn interla psalmoj kaj aliaj bibliaj tekstoj kom-parendaj.

Kelkfoje tage nia preleganto devis ĉesila parolon pro la fakto, ke li devis kun-kanti, preĝi kaj celebri en la benediktanapreĝejo kune kun la aliaj monaĥoj. Tiampastro Albrecht Kronenberger kantigis ninper la libro ADORU kaj per speciala novakajereto kun “Psalmokantoj post Adoru”,ĉefe el la Ĝeneva Psalmaro. Kelkfojeankaŭ ni partoprenis en la Diservoj de la

benediktana komunumo.La restado en la monaĥejo tre plaĉis al

ni. Nütschau, kvankam rekte apud la aŭto­ŝoseo, estas trankvila loko kun puraj gasto­ĉambroj. Je nia dispono estis agrabla ok­angula kunvenejo, de ni ornamita perfloroj kaj kandelo. Post mallonga piedirooni atingas la modernan kapelon kaj lavastan manĝosalonon, en kiu ni bonegemanĝis. En la ĉirkaŭaĵo estas parko kajtroviĝas lageto, en kiu naĝis anasoj. Eks­tere brilis la suno, kaj ni vidis la aŭtunajnkolorojn de la foliaro. Unu tagon patroWillibald gvidis nin tra la malnova kajnova klostro­partoj, en kiuj la monaĥojvivas multe pli mallukse ol iliaj gastoj.– Estas menciinde, ke oni ankaŭ unuopepovas esti gasto en Nütschau por kelkajtagoj aŭ semajnoj:

Adreso:Frato Willibald Kuhnigk,Schlossstraße 26,23843 Travenbrück,Tel. 04531 5004-151 (Sekretariat -100).Rete: http://www.kloster-nuetschau.de/

Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger

La apostolo Paŭlo en TurkioSiegfried KRÜGER, DE

Mi legis mallongan raporton pri Turka Bibliosocieto, kiu vere ekzistasen Istanbulo. La kristanoj en Turkio estas minoritato de nur 1% el ĉiujturkoj. Tamen ĉiujare estas venditaj pli ol 20 000 biblioj. La artikolo

memorigas, ke la kristanismo grandparte estiĝis sur la grundo de la hodiaŭa Turkio.Do la Biblio ne estas okcidenta importo por la turka kulturo, sed esence ĝi estaseksporto el Turkio.

La Paŭlo­jaro memorigas al la naskiĝo de la apostolo Paŭlo antaŭ 2000 jaroj enla turka urbo Tarsus kaj al la misiaj vojaĝoj en la lando. Ni legas pri tio en la Agojde la Apostoloj. “En Antioĥia la disĉiploj unuafoje nomiĝis Kristanoj” (Ago 11,26).

Page 23: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

DIA REGNO 6/2008 143

informetoj

Dum la kongreso de Ĉeĥa Esperan­to-Asocio ricevis Honoran mem-brecon inter aliaj ankaŭ Petr

Chrdle, (maldekstre) membro de KELI-sekcio kaj Pavel Polnický (dekstre) niasekretario de KELI.

Ni gratulas al la honorigitoj!

Ni ĉerpas la jenan informon el Dio Benu:

En antaŭfesta vespero de ŝtata festotago, 90­a datreveno de memstareco dela respubliko, honorigis la 27­an de oktobro ĉefurbestro de urbo PřerovInĝ. Jiří Lajtoch per medalo de Johano Amos Komenio kvin meritindajn

personojn, inter kiuj estis ankaŭ prezidanto de IKUE kajde la Ĉeĥa IKUE­Sekcio s­ro Miloslav Šváček. Proponon

por tiu ĉi honorigo donis Komita­to de E­Klubo en Přerov, al kius­ro Šváček kore dankas. Tiunestimigon li ne komprenas nurkiel aprezon de propra longjaraE­aktivado, sed ankaŭ de tiu deliaj kunaktivantoj.

Page 24: O DIA REGNO - dli-daten.deO 4 DIA REGNO ‘ dumonata kristana revuo en esperanto ‘ n-ro 6 (873) ‘ 2008 ‘ 1908 – 2008

144 DIA REGNO 6/2008

Mi volas ne esti grava por mi mem.

En la senfina mur’ mi estu briko,Ŝtuparo, kiun aliul’ alsupru,Plugilfero funde fosanta teron,Sed spiko ne estas ĝia merito.Mi estu vento disportanta semojn,Sed petalojn neniam ĝi malfermas,Kaj homoj sur kampo promenantePrenu plezuron el la belaj floroj.Mi estu tuko, kiu larmojn viŝas,Estu silento ĉiam trankviliga,Mano mi estu ĉiam karesanta,Mi estu, sen scii pri mia ekzisto.Mi estu sonĝo sur cilioj lacaj,Fatamorgano, kiu ne demandasĈu oni ĝin atentas aŭ ignoras,Fatamorgano sur la ebenaĵoj.Ĝemo profunda el la nigra koroEkde olda terglob’ ĝis alta ĉiel’,Estu mi drato portanta mesaĝon,Kaj oni sanĝu min se mi rompiĝas.Estu mi floso sub multaj animoj,Simpla boato krude konstruita,Kiun portas maren grandaj riveroj.

Violon’ mi estu al etern’ ploranta,Ĝis la artisto ne demetas l’arĉon.

MI VOLASSándor REMÉNYIK (1890-1941)

Elhungarigis ’Sigmond Júlia, RO