103-a universala kongreso de esperanto › pdf › duabulteno2018_malpeza.pdf · 103-a universala...

15
103-a Universala Kongreso de Esperanto Lisbono, 28 julio – 4 aügusto 2018 DUA BULTENO Kongresa temo Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: Kien nun?

Upload: others

Post on 31-Jan-2021

3 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

  • 103-a UniversalaKongresode EsperantoLisbono, 28 julio – 4 aügusto 2018

    DUA BULTENO

    Kongresa temo

    Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo:Kien nun?

  • 103-a Universala Kongreso de Esperanto

    Lisbono, 28 julio – 4 aŭgusto 2018

    DUA BULTENO

    KONGRESA TEMO

    Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo:

    Kien nun?

    Enhavo Bonvenon al la kongreslando .............................................. 2 La kongresejoj ......................................................................... 3 Utilaj informoj pri Portugalio kaj Lisbono ......................... 4 Provizora programo .............................................................. 6 Lingvaj kursoj .......................................................................... 6 Kiel mendi servojn ................................................................. 7 Hoteloj ..................................................................................... 8 Kromaj servoj ......................................................................... 11 Ekskursoj ................................................................................. 11 Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj ............................ 11 Antaŭkongresaj ekskursoj ....................................... 12 Postkongresaj ekskursoj ......................................... 14 Ekskursoj dum la kongresa semajno ........................... 16 Tuttagaj ekskursoj ..................................................... 16 Duontagaj ekskursoj ................................................. 18 Tabelo de dumkongresaj ekskursoj .................................... 20 Bankedo .................................................................................. 22 Aranĝoj ĉirkaŭ la UK ............................................................. 23 Pliaj informoj .......................................................................... 23 Kontaktinformoj .................................................................... 24

    Loka Kongresa Komitato Prezidanto, IKU José Martins Eksteraj Rilatoj Miguel Faria de Bastos Sekretario Antonio Martins Bankedo kaj balo Wilson Brigído Junularo Marta Martins Kasisto Vítor Marques Infana Kongreseto Nádia Penas Artaj aranĝoj Luna Silva Junulara programo Luis Oliveira Propagando Miguel Boieiro Loĝigo lastminuta Manuela Boieiro Ekskursoj Alexandra A. S. G. Paz

    Grafiko: Francisco L. VeutheyKovrilo: Kongresa emblemo; rigardo el muzeo Maat al ponto 25 de Abril (Lisbono): F. L. VeutheyPaĝoj: 2 Clay Magalhães; 3 F. L. Veuthey; 6 F. L. Veuthey; 11 Freepik; 12 Comanche0/Pixabay;13 Julius_Silver/Pixabay; 14 Nuno Lopes/Pixabay; 15 derfla/Pixabay; 16-17 iliaj aŭtoroj; 20 balono: Skitterphoto/Pixabay, fiŝo: C. Magalhães; 21 kompleze de José Martins; 22 Photo-Mix/Pixabay.

  • Datoj Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongres-daŭro (28-a de julio ĝis 4-a de aŭgusto, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresaj ekskursoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

    Mongarantioj kaj asekuroj Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon (depende de la civitaneco), nece-sas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri la pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj mon-rimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de vojaĝ-asekuro kiu inkluzivas eventualajn san-

    3 monatojn post la forirdato, koncernajn vizon kaj asekurojn, samkiel revenbileton. La kongresanoj mem devas zorgi pri akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA/LKK.

    Konfirmiloj kaj invitleteroj Normale la Kongresa Konfirmilo devas sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun la CO sendos se oni petos ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bonvolu konscii, ke nek la CO nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

    Ĝenerale Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima diplomatia reprezentejo de Portugalio (bv. mem trovi ĝian adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi bezonas vizon kaj sub kiuj kondiĉoj.  CO/LKK ne povos helpi pri vizpetoj fari-taj post la 1-a de majo 2018 kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj.

    Dokumentoj Ĉiu vizitanto havu validan identigilon kaj tiuj de landoj ekster la Schengen-areo devas havi pasporton validan minimume

    traktadojn kaj repagojn kaze de akciden-toj. La kongresanoj zorgu mem akiri tiujn asekurojn. Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefereasekuru sin por la tuta daŭro de la vojaĝo kaj restado.

    Alveno al Lisbono kaj al la kongresejo Aviadile. La Internacia Flughaveno de Lisbono (LIS) troviĝas je 3,5 km de la kongresejo. Taksie la transporto ĝis la kongresejo daŭras ĉirkaŭ 10 minutojn, buse ĉirkaŭ 15 minutojn (buslinio 783 el la haltejo Av. Berlim-Aeroporto aŭ el la haltejo Aeroporto ĝis la haltejo CampoGrande/Av. do Brasil, 6-a aŭ 5-a haltejo respektive). Alternative eblas iri metroe ĝis la kongresejo, per la ruĝa linio ĝis la stacio Saldanha kaj tie ŝanĝi al la flava linio ĝis la stacio Cidade Universitária.Tiuj, kiuj vojaĝas sen pezaj valizoj, povas eĉ konsideri piediri al la kongresejo. Trajne. La ĉefaj trajnstacioj de Lisbono estas konektitaj al la metroa reto, tial facilas alveni al la kongresejo per metroo.

    Bonvenon al la kongreslandoBonvenon al la kongreslando

    La kongresejoj La plejparto de la programeroj okazos en Universidade de Lisboa (UL), Faculdade de Direito (Fakultato pri Juro) kaj Reitoria (Rektorejo), Alameda da Universidade, PT-1649-014 Lisboa. La Solena Inaŭguro kaj Nacia Vespero okazos en Coliseu dos Recreios, Rua Portas de Santo Antão 96, 1150-269 Lisboa. Por kongresrilataj aferoj bv. skribi nur al la konstanta adreso de UEA (p. 24).

    Fakultato pri Juro Rektorejo

    2 3

  • Utilaj informoj pri Portugalio kaj Lisbono

    ŝanĝi monon precipe en la flughavenoj kaj bankoj. Bankoj laboras dumsemajne de 8h30 ĝis 15h00. Monmaŝinoj (Multi-banco – ATM) troviĝas en multaj lokoj.Preskaŭ ĉiuj vendejoj, restoracioj kaj hoteloj akceptas debet- kaj kreditkartojn.

    Elektro La elektra tensio estas 220-volta. La surmuraj konektilingoj estas rondaj dupolusaj.

    Telefonado La prefikso por telefoni al Portugalio de eksterlando estas +351; tiam oni ellasu la komencan nulon de la numero. Por telefoni de Portugalio al eksterlando: 00 + landa kodo + telefonnumero. Grava numero: 112 por polico, savobriga-do kaj urĝa medicina helpo.

    Interreto En pluraj hoteloj, restoracioj, kafejoj ktp troveblas senpagaj retkonektoj.

    Medikamentoj Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti la kuracistan recepton skribitan per latinaj literoj.

    Sanservo Estas konsilinde, ke kongresanoj havu sanasekuron por la daŭro de la vojaĝoj plus restado. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

    Trinkakvo La kranakvo estas trinkebla. Eblas ankaŭ aĉeti mineralan akvon, plejparte sengasan.

    Situo Portugalio estas la plej okcidenta lando sur la Eŭropa kontinento, ĝi situas en la Iberia Duoninsulo, limas norde kaj oriente kun Hispanio kaj sude kaj okcidente kun la Atlantika oceano. Portugalio havas areon de 92391 km2 kaj inkluzivas du insularojn, Madejron kaj Acorojn. En 1139lia moŝto Afonso Henriques proklamis reĝ landon kiu estis agnoskita de Kastilio kaj Leono en 1143. En la 14-a jarcento la portugalaj maristoj ekis la transoceanajn esplorvojaĝojn, kiuj havis tutmondajn sekvojn. Lisbono estas la ĉefurbo kaj la plej gran da urbo de Portugalio kun 100,5 km2 da vasteco kaj ĉ. 552 700 enloĝantoj. En ĝia metropola aero vivas ĉ. 2,8 milionoj da homoj. Ĝi situas ĉe la rivero Taĥo je kelkaj kilometroj for de Atlantiko.

    Klimato La someroj en Portugalio estas varmaj kaj sekaj, influitaj de la Golfa Marfluo. La averaĝa somera temperaturo en Lisbono estas ĉ. 23 gradoj.

    Lingvoj La oficiala lingvo estas la portugala. Gejunuloj ĝenerale scipovas ankaŭ la hispanan, francan aŭ anglan.

    Loka tempo UTC + 01h00 (somere).

    Mono La loka mono estas eŭro. Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 cendoj kaj 1 kaj 2 eŭroj. Biletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500. Eblas

    Trinkmono Trinkmono en manĝejo, restoracioj kaj taksioj estas aprezata.

    Enurba trafiko La du ĉefaj kongresejoj (Rektorejo kaj Fakultato pri Juro) situas je kelkaj paŝoj de la metrohaltejo Cidade Universitária de la flava metrolinio. Coliseu dos Recreios situas apud la stacio Restauradores de la blua metrolinio. La tarifoj por unu vojaĝo en la publika transporto varias jene (unu vojaĝo = maksimume 60 minutoj): – € 1,30 per la kartoj Viva Viagem aŭ 7 Colinas, uzante aŭ nur la metroon aŭ nur la busliniojn (senlima ŝanĝado de busoj ene de la 60 minutoj) kaj ŝarĝante la kar-ton laŭ la sistemo Zapping. La sistemoZapping funkcias tiel, ke anstataŭ nombro de vojaĝoj, oni (re)ŝarĝas la karton per sumoj en eŭroj (3 – 5 – 10 – 15 – 20 – 25 – 30 – 35 – 40). Se oni ŝanĝas de metroo al buso (aŭ inverse) tiam oni pagas denove € 1,30. – € 1,45 per la kartoj Viva Viagem aŭ 7 Colinas, ŝarĝante la karton laŭ nombro de vojaĝoj. Eblas ŝanĝi de la metroo al busoj (kaj inverse) dum la vojaĝo sen devi pagi ekstre por tio. – Lozaj busbiletoj (aĉeteblaj ĉe la ŝoforoj) kostas € 1,85 kaj la trambiletoj € 2,90. Por aĉeti la biletojn Viva Viagem aŭ 7 Colinas kaj (re)ŝarĝi ilin oni uzu la maŝinojn ĉe la metrohaltejoj, vendejoj kun la indiko MOB kaj ĉe la poŝtoficejoj (CTT – inkluzive de tiu en la flughaveno). Bv. atenti ke la unua ŝarĝo de la karto

    difinas ĉu la karto funkcios per Zapping-sistemo aŭ ne. Ne eblas ŝanĝi la karton de ne-Zapping al Zapping (aŭ inverse). Ĉiu persono havu propran karton. Ne eblas dividi la karton kun alia(j) persono(j). Por pagi la vojaĝon oni devas proksim-igi la karton al la kartolegilo ĉe la markita cirklo sur la maŝino kaj verda lumo devas aperi. La monpuno por vojaĝi sen pagi la respektivan tarifon povas kosti ĝis € 435.

    UEA vendas 24-horan transportbileton (uzeblajn en la busoj de la transportkom-panio Carris kaj en la metrolinioj) kontraŭ € 5,50/tago* (la normala prezo estas € 6,30).

    *Kondiĉe ke estu mendo de almenaŭ 50 biletoj kaj ĉiu bileto mendita havu mini-mume 3 fojojn po 24-horojn ŝarĝitajn en ĝi, t.e. minimume 16,50 eŭroj por bileto. Eblas aĉeti la bileton por 3, 4, 5, 6, 7 kaj 8 fojoj de 24-horoj. La 24-horoj NE nepre devas esti sinsekvaj, ekzemple eblas uzi la bileton kun 3 fojoj 24-horoj en dimanĉo, mardo kaj vendredo.

      Tiu ĉi bileto ne validas en la specialaj linioj de Carris, t.e. la turismaj kaj AeroBus (la speciala linio al la flughaveno).

    La taksioj estas relative malmultekostaj en Lisbono. Por haltigi taksion oni levu la manon. Plej komforte tamen estas antaŭmendi taksion aŭ similan per kelkaj telefonaplikaĵoj aŭ peti ke iu mendu la taksion por vi en via hotelo. La prez-mezurilo nepre devas esti enŝaltita.

    Sekureco Portugalio estas ĝenerale tre sekura lando, sed, kiel ĉie, estu atentema pri dokumentoj, valoraĵoj, mono ktp.

    4 5

  • Provizora programoJen la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

    Sabato, 28 julio. Malfermo de lakongresejo (Fakultato pri Juro) je 9h00. Registriĝo. Dis donado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresa-noj. Libroservo. Movada Foiro. Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.

    Dimanĉo, 29 julio. Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo. Inaŭguro de IKU/AIS. Kongresa Temo. E-kursoj. Portugala Eksprese. Nacia Vespero.

    Lundo, 30 julio. Libroservo. IKU-prelegoj. E-kursoj. Kleriga Lundo. Portugala Eksprese. Ekumena Diservo. Teatro. Bankedo. Kongresa Balo.

    Mardo, 31 julio. Libroservo. E-kursoj. Tago de Lernado. IKU-prelegoj. Kongre-sa Temo. Estraro respondas. Portugala Eksprese. Landa Agado. Delegita

    Reto. Societo Zamenhof. Kabaredo.Koncerto.

    Merkredo, 1 aŭgusto. Tuttagajeks kursoj. (Kongresejo fermita.)

    Ĵaŭdo, 2 aŭgusto. Libroservo. Libroj de la Jaro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Portugala Eksprese. E-kursoj. Centra Oficejo respondas. Urba Akcepto (por invititoj). Koncerto.

    Vendredo, 3 aŭgusto. Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. KER- ekzamenoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Ven-ontaj UK-oj. Internacia Arta Vespero.

    Sabato, 4 aŭgusto. Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).

    Kiel mendi servojn?

    Lingvaj kursoj

    Ĝeneralaj kondiĉoj de mendado La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn.Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

    Loĝado Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la foriro de la hotelo, do, la daton de la lasta mateno en ĝi.

    Eniro kaj eliro Principe, eblas okupi ĉambrojn ekde la 15h00 de la mendita dato, kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago.  Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligas la rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

    Dulitaj ĉambroj/hazarda kunloĝigo La loĝiga servo ne povas aranĝi haz-ardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio du- kaj plurlitajn ĉambrojn ni disponigas nur al homoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, en la reta mendilo (http://uea.org/kongresoj/mendilo) troveblas anonctabulo por tiu celo.

    Frueco de la mendo kaj alternativoj Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso oka-zas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alterna-tivajn loĝvariantojn. El la reta mendilo eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.

    Loĝkonfirmo Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

    Ekskursoj Atente traleginte la priskribojn bv. elekti la servon kaj plenigi klare (preslitere) la koncernan parton de la mendilo. Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, krom se alie indikite (ĉu en la ekskursa priskribo, ĉu sur la ekskursa bileto). Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos Esperantlingvaj gvidantoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana kompren-emo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi. Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la biletoj de la menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami al tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj presitaj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilon kontraŭ suno, vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke kelkaj ekskursoj povas esti netaŭgaj por homoj kun marŝhandikapoj; la priskribo de la ekskurso kutime mencias tion.

    Esperantaj kursoj Dum la UK estos Esperantajkursoj celataj al komencantoj

    kaj por praktikadode la lingvo.

    Portugala eksprese Kiel kutime dum UK-oj,

    estos bazaj lecionoj pri la lokalingvo —la portugala—.

    La celo estas helpi babilipri simplaj ĉiutagaĵoj.

    6 7

  • Ekskursaj kondiĉoj Ĉar la ekskursoj dependas de minimu-mo da partoprenantoj, la organizantoj rezervas al si la rajton eventuale nuligi aŭ altigi la prezojn de iuj el ili. En tiuj kazoj ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso por ke eblu ŝanĝi aŭ nuligi la ekskurso(j)n.

    Limdatoj La limdato por fari mendojn estas la 15-a de majo 2018. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ krompago

    (40 eŭroj por loĝado kaj antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj kaj 20 eŭroj por la ceteraj ekskursoj, bankedo k.a.). Eblas malmendi sen punpago nur ĝis la 1-a de majo 2018. Tamen tio kostos al la mal-mendanto 15 eŭrojn pro administrado.Pri la ceteraj malmendaj reguloj kon-sultu la dorsflankon de la mendilo. La mendilon kaj pagon bv. sendi ĉiam al la sama adreso.

    Plenumo de mendoj La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

    HotelojĈiuj prezoj estas en eŭroj (€) por unu persono por unu nokto; p.p. = por persono.La urba imposto pri turismo estas € 1 p.p. por nokto kaj devas esti pagata rekte al la hotelo, krom se alie indikite en la ĉi-subaj hotelaj priskriboj.UL = Universidade de Lisboa, Reitoria kaj Faculdade de Direito (la ĉefaj kongresejoj)

    Ofertataj servoj Se ne estas menciite alie, la ĉambroj de la hoteloj havas duŝejon, necesejon, senpagan retaliron, televidilon, telefonon kaj la matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo. La enregistriĝo okazas post la 14h00 kaj la forlaso de la ĉambro estas antaŭ la 12h00. Ekstraj servoj devas esti aranĝitaj surloke kaj pagitaj rekte al la hoteloj. Preskaŭ ĉiuj subaj hoteloj troviĝas proksime de la flava metrolinio, la sama kiu iras preter la ĉefaj kongresejoj/UL.

    1. Dom Pedro Lisboa HHHHH

    } Avenida Eng.º Duarte Pacheco, 24 1070-109 Lisboa, +351 213 896 600, https://www.dompedro.comDistanco de la UL: 3,9km.

    Luksa, moderna kaj tradicia 5-stela hotelo antaŭ la plej prestiĝa aĉetcentro de la urbo: Amoreiras. La hotelo havas i.a. naĝejon, masaĝejon, saŭnejojn kaj gim-nastikejon. Al la UL pli facilas taksie.  Unupersona ĉambro: € 133; dupersona ĉambro: € 75 p.p.

    2. Vip Grand Lisboa HHHHH

    } Avenida 5 de Outubro 197, 1050-054 Lisboa, +351 210 435 000, http://www. viphotels.com/en/Hotels/Vip-Grand-Lisboa/About-Hotel.aspxDistanco de la UL: 1,7km, je 270m de la hal-tejo Campo Pequeno de la flava metrolinio.

    Renovigita hotelo en komerca kvarta-lo. La hotelo havas i.a. naĝejon, ripozejon, masaĝejon, gimnastikejon, restoraciojn

    kaj kafejon.  Unupersona ĉambro: € 127; dupersona ĉambro: € 71 p.p.

    3. NH Campo Grande HHHH

    } Campo Grande 7, 1700-087 Lisboa, +35 121 7917600 https://www.nh-hotels.com/Distanco de la UL: 1,1km. Je 150m de la haltejo Entre Campos de la flava metrolinio.

    Luksa 4-stela hotelo de la ĉeno NH, la plej proksima hotelo de la kongresejo. La hotelo havas saŭnejon, gimnastikejon, kafejon kaj restoracion kun vido al parko. Modernaj ĉambroj kun areo de 25m2 kajlitoj kun ekstre dikaj matracoj. Unupersona ĉambro: € 144; dupersona ĉambro: € 73 p.p.

    4. Vip Executive Entrecampos HHHH

    } Av. 5 de Outubro 295, 1600-035 Lisboa, +351 210 043 000, http://www.viphotels.com/en/Hotels/VIP-Executive-Entrecam-pos/About-Hotel.aspxDistanco de la UL: 1,3km. Je 250m de la haltejo Entre Campos de la flava metrolinio.

    Komforta hotelo kun naĝejo, saŭnejo, gimnastikejo, restoracioj. La ĉambroj havas i.a. fridujeton kaj sekurŝrankon. Unupersona ĉambro: € 99; dupersona ĉambro: € 53 p.p.

    5. Tryp Lisboa Aeroporto} Aeroporto Internacional de Lisboa, Rua C 2, 1749-125 Lisboa, +351 218 425 000, http://www.tryplisboaaeroporto.comDistanco de la UL: 3,8km.

    Elektita la plej bona tryp-hotelo de la mondo, la hotelo havas naĝejon, sport-ejon kaj situas konvene ĉe la flughaveno. La ĉambroj havas i.a. sekurŝrankon, fridujeton, televidilon kaj haveblas ankaŭ

    ĉambroj por fumantoj. Unupersona ĉambro: € 116; dupersona ĉambro: € 64 p.p.

    6. Hotel Fénix Urban HHHH

    } Avenida António Augusto de Aguiar 14, 1050-016 Lisboa, +351 21 351 5000, http://hf-fenix-urban.lisbon-hotel.org/en/Distanco de la UL: 1,6km. Je 450m de la stacio Picoas, flava metrolinio.

    Moderna hotelo, en flanka strato proksime de la malnova parto de la urbo, ĉe parko kaj promenejo. La hotelo havas kafejon, restoracion kaj en la ĉambroj estas i.a. sekurŝranko, fridujeto, bankuvo.  Unupersona ĉambro: € 112; dupersona ĉambro: € 56 p.p.

    7. Hotel Fénix Lisboa HHHH

    } Praça Marquês de Pombal 8, 1269-133 Lisboa, +351 21 351 5000, www.hfhotels.com/hotels-en/hf-fenix-lisboaDistanco de la UL: 1,9km. Je 70m de la stacio Marques de Pombal, flava metrolinio.

    La moderna hotelo troviĝas ĉe unu el la ĉefaj placoj de Lisbono, meze inter la kongresejo kaj la historia parto de la urbo. En ĝi estas kafejo kaj restoracio.  Unupersona ĉambro: € 115; dupersona ĉambro: € 58 p.p.

    8. Ibis Lisboa Parque das Nações HHH

    } Rua do Mar Vermelho, Lote 1-07-2-2, 1990-203 Lisboa, +351 21 073 0470, www.ibis.com/gb/hotel-8501-ibis-lisboa-parque-das-nacoes/index.shtmlDistanco de la UL: 6,9km. Atingebla de la kongresejo per la busoj 731 kaj 759 aŭ metroo, ĉirkaŭ 25min. vojaĝo.

    La hotelo situas en la futurisma kvartalo kie okazis la Monda Ekspozicio en 1998,

    8 9

  • Kromaj servojTransportbileto Transportbileto por 24-hora senlima uzo en la metroo kaj busoj de la entrepreno Carris. La minimuma aĉeto estas de 3 x 24-horoj (uzeblaj en sinsekvaj aŭ ne-sinsekvaj tagoj). La prezo por 24-horo estas € 5,50* (vidu p. 5). Aĉeteblas ekde 3 ĝis 8 tagoj.

    loko plena de kafejoj kaj restoracioj.  Dupersona ĉambro: € 96 p.p.

    9. Vip Inn Berna HHH

    } Avenida António Serpa 13, 1069-199 Lisboa, +351 21 781 4300, http://www.viphotels.com/en/Hotels/VIP-Inn-Berna/About-Hotel.aspxDistanco de la UL: 1,6km. Je 260m de sta-cio Campo Pequeno, flava metrolinio.

    Modesta sed komforta 3-stela hotelo strategie lokita en komerca kvartalo. La matenmanĝo ne estas inkluzivigita en la prezo. Unupersona ĉambro: € 78; dupersona ĉambro: € 43 p.p.

    10. The Independente Hostel & Suites Lisboa

    } Rua São Pedro de Alcântara 81, 1250-238 Lisboa, +351 21 130 2634, www.theindependente.ptDistanco de la UL: 5,2km. La vojaĝo inter la hostelo kaj la kongresejo daŭras ĉirkaŭ 20min. — unue per buso 758 ĝis la haltejo Rato de la flava metrolinio kaj poste la metrovojaĝo ĝis la kongresejo.

    La hostelo situas ĉe unu el la plej belaj rigardejoj al la urbo, kuniĝejo de lokaj kaj turistaj gejunuloj. La matenmanĝo ne estas inkluzivigita en la prezo. Ekster-ĉambraj necesejoj/duŝejoj apartaj por viroj kaj por virinoj. Okpersona ĉambro: € 22 p.p.

    11. Pousada de Juventude de Almada

    } Quinta do Bucelinho, Pragal, 2805-358 Almada, +351 21 294 3491, https://pousa-dasjuventude.pt/pt/pousadas/almada/Distanco de la UL: 12,3km. La vojaĝo inter la kongresejo kaj la gastejo daŭras ĉirkaŭ 45min. per buso kaj metroo.

    Eble la loko kun la plej bela vido al Lisbono. La junulargastejo situas trans la rivero en la urbo Almada ĉe la ponto 25 de Abril. Eksterĉambraj necesejoj/duŝejoj kaj por viroj kaj por virinoj. La Infana Kon-greseto okazos en ĝi.  Sespersona ĉambro: € 17 p.p.

    12. HI Hostel Lisboa — Pousada de Juventude

    } Rua Andrade Corvo 46, 1050-009 Lisboa, +351 21 353 2696, https://pousa-dasjuventude.pt/pt/pousadas/lisboa/Distanco de la UL: 3km. Je 190m de la stacio Picoas de la flava metrolinio.

    Junulargastejo ĉe komerca kvartalo, plena je manĝejoj kaj kafejoj. La gastejo havas ludsalonon, lavmaŝinojn kaj eksterĉambrajn necesejojn/duŝejojn por viroj kaj por virinoj.  Sespersona ĉambro: € 22 p.p.

    13. Amasloĝejo – Escola Secundária de Camões

    } Praça José Fontana, 1050-129 LisboaDistanco de la UL: 3,2km. Je 270m de la stacio Picoas de la flava metrolinio.

    La amasloĝejo situas en la sportejo de la lernejo, kie estas necesejoj kaj duŝejoj. Matenmanĝo inkluzivigita. Nepre mem kunporti dormosakon!Amasejo: € 10 p.p.

    Ekskursoj

    Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

    La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj okazos en Portugalio, sur la kontinento kaj sur la insuloj de Madejro kaj Acoroj.

    La prezoj inkluzivas: • restadon en komfortaj hoteloj 3- aŭ 4-stelaj kun matenmanĝoj • se indikite en la ekskursopriskribo la tag- kaj vespermanĝojn • transporton per komfortaj turismaj busoj se ne alie menciita en la ekskursopriskribo • Esperantajn interpretistojn

    La prezoj ne inkluzivas: • trinkaĵojn dum la manĝoj

    • hotelajn ekstraĵojn, ekz. telefonvokojn • ekstrajn programerojn dumekskursajn • la flugojn tien kaj reen al la insuloj (UEA helpos, se necese, mendi la plej konvenajn flugojn) • kaj la transporton en Lisbono al kaj el la flughaveno

    Se la sinsekvo en ekskurso ne povos okazi laŭ la priskriboj, alternativoj estos proponataj. UEA ne respondecos pri eventuala(j) nuligo(j) kaŭze de kialoj ekster la homa rego. A1 kaj P4 inkluzivas flugojn, tial iliaj partoprenantoj nepre in-formu al UEA pri sia nomo ĝuste tiel, kiel ĝi aperas surpasporte.

    Speciala oferto de la Libroservo Se vi partoprenos la ĉi-jaran UK, vi po-vas mendi ion ajn en la stoko de la Libro-servo de UEA, kontraŭ kongresa prezo kaj sen sendokostoj. La menditaĵojn vi prenos en la Kongresa Libroservo, kie vi povos ankaŭ pagi por ili, se envia UEA-konto ne estissufiĉa bonhavo. Porĝui la oferton, viamendo devas atingila Libroservon de UEA ĝis la fino de junio.

    Ne hezi tu viziti nian retan katalogon kaj mendi tie: http://katalogo. uea.org.

    Mendojn oni akceptas ankaŭper simpla mesaĝo al libroservo@

    co.uea.org, fakse (+31 10 4361751), telefone (+31 10 436

    1044) aŭ letere (UEA,Nieuwe Binnenweg 176,NL-3015 BJ Rotterdam,

    Nederlando). Nepreindiku vian UEA-kodon en la mendo.

    Per la reta mendilo viaj mendoj estas tuj traktataj. Krome vi po-vas realtempe sekvi, kiuj servoj restas disponeblaj.

    10 11

  • Antaŭkongresaj ekskursoj

    A1 Acoroj – insulo São Miguel} 24-a – 27-a julio, 4 tagoj / 3 noktoj

    A2 Alentejo kaj Algarvo, la suda Portugalio} 23-a – 27-a julio, 5 tagoj / 4 noktoj12-a jc. En Monchique ni konatiĝos kun tipa vilaĝeto meze de montaro. En Lagos, urbo forte ligita kun la epoko de la mar-malkovroj, ni vizitos la muzeon de S-ta Antonio, la sklav-vendejon kaj la statuonde Henrique “la Navigisto”. Vizito de Sagres, kie situis la lernejo de la navigistoj kaj kie la ĉefaj portugalaj marvojaĝoj estis preparitaj. Survoje al la hotelo ni vizitos la Kabon de S-ta Vicente kun ĝia elstara lumturo. Vespermanĝo kaj tranokto. 27.07 Post la matenmanĝo ni revenos al Lisbono. Fino de la servoj.

    Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 805; dulita ĉambro € 695 p.p.

      Por ekstraj noktoj, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

    23.07 Alveno al Lisbono, transporto de la flughaveno al la hotelo. Enloĝiĝo, vespermanĝo kaj tranokto. 24.07 Matenmanĝo kaj ekveturo al Évora. Vizito de la urbo kaj konatiĝo kun la romia templo al Diano, la kapelo de la ostoj kaj la katedralo. Vespermanĝo kaj tranokto. 25.07 Matenmanĝo. Ekveturo al Beja, nomata Pax Julia fare de la romianoj. Dum promeno preter la mallarĝaj stratoj ni konatiĝos kun la turo Menagem (13-a jc), la preĝejo de S-ta Amaro, la plej an-tikva templo en Beja, la monaĥejo de S-ta Francisko, la ruinoj de la romia vilao de Pisões k.a. Vespermanĝo kaj tranokto. 26.07 Matenmanĝo. Tago dediĉita al la ĉefaj vidindaĵoj de Algarvo. En Silves vizito de la maŭra kastelo kaj katedralo de la

    24.07 Alveno al la flughaveno de la in-sulo São Miguel (PDL), la plej granda el la insuloj de Acoroj. Transporto al la hotelo en Ponta Delgada kaj libera tempo. 25.07 Matenmanĝo. Piedira esplorado de la ebena urbo, kun konatiĝo de i.a. la atentokaptaj urbaj pordoj, urbodo-mo, preĝejo de Nia Sinjorino (15-a jc), fortikaĵo kaj kelkaj ĝardenoj. Posttagmeza vizito de Sete Cidades, vilaĝo ene de vulkana kratero, kie enestas ankaŭ kelkaj lagoj, el kiu elstaras la blua kaj la verda. El la rigardejo Pico do Carvão oni havasnekredeblan vidon al la norda kaj suda marbordoj kaj ankaŭ al la centro de la insulo. Daŭrigo por viziti ananasplantejonkaj vidi la diversajn kreskofazojn kaj produktadmetodon de tiu frukto. Libera vespero. Tranokto. 26.07 Matenmanĝo. Libera mateno, kun la eblo mendi ŝipekskurson por balenrigardado (pro tio, ke la ŝipekskurso

    dependas de taŭga markondiĉo, eblas mendi ĝin nur surloke). Posttagmeze vizito al la vilaĝo Furnas, situanta en valo kie la vulkana aktivado klare videblas (varmakvaj fontoj, vaporfontoj). En tiu ĉi regiono la flaŭro estas la plej varia de la tuta insularo. Daŭrigo al la te-plantejo Gorreana, la plej malnova daŭre funkci-anta te-entrepreno en Eŭropo. Sekvos vizito de la Ĝardeno Terra Nostra, konsi-derata unu el la plej belaj en la mondo. Libera vespero. Tranokto. 27.07 Matenmanĝo. Transporto al la flughaveno por reveni al Lisbono. Adiaŭo al la “Verda Insulo”. Fino de la servoj.

      Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 380; dulita ĉambro € 255 p.p. Por ekstraj noktoj kaj helpo mendi la flugbiletojn lige kun tiu ĉi ekskurso, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

    13

  • Postkongresaj ekskursoj P2 Madejro — la paradiza insulo} 5-a – 8-a aŭgusto, 4 tagoj / 3 noktoj

    P1 Porto kaj la norda Portugalio} 5-a – 8-a aŭgusto, 4 tagoj / 3 noktojtaga vizito de la Valo de la rivero Douro, Monda Heredaĵo de Unesko. La regiono estas monde fama pro la ekstazaj vidoj je ĉiu nova angulo, vinplantejoj kaj la vinoj, speciale la Oporto-vino. Vizito de la Muzeo Douro kaj de la bienvinejo Quinta da Pacheca, kie ni ricevos regionan lunĉon. Eblos provi kelkajn vinojn. Post ripozo ni revenos al Porto. Tranokto. 8.08 Matenmanĝo. Elhoteliĝo kaj ekvojaĝo al Lisbono kun halto en la urboAveiro, konata kiel la portugala Venecio pro siaj kanaloj. Ŝipveturo tra la kanaloj sur “Moliceiro”, tipe loka boato, kun gus-tumado de Ovos Moles (Molaj Ovoj), loka dolĉaĵo. Lunĉo, pluvojaĝo kaj alveno en Lisbono. Fino de la servoj.

      Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 835; dulita ĉambro € 625 p.p.

      Por ekstraj noktoj, bv. kontakti laKongresan Fakon de UEA.

    5.08 Alveno en la flughaveno de Madejro (FNC), transporto al la hotelo. Libera tempo. Tranokto. Madejro estis elektita en 2017 kiel la plej bona insula turismcelo de la mondo: ni esploros tion. 6.08 Matenmanĝo kaj konatiĝo kun la plej elstaraj vidindaĵoj de Funchal, la ĉefurbo de Madejro. La konstruaĵoj sur la antikvaj stratetoj urbocentre estas farbitaj de lokaj artistoj, je ĉiu paŝo estas nova artaĵo por malkovri. Per telfero ni iros ĝis la plej alta kvartalo de la urbo kaj revenos parte per glitĉaretoj —unika sperto!—. Libertempo por pli detale esplori ekzem-ple la lokan bazaron, la parkojn aŭ unu el la diversaj muzeoj de la urbo. Tranokto. 7.08 Matenmanĝo. Ekveturo al nord-orienta urbo Santana. Survoje ni haltos ĉe Pico do Areeiro, la tria plej alta loka mon-

    to, de kie, kun la taŭgaj veterkondiĉoj, eblas aprezi la internlandon de la insulo. Trairo de Laurissilva, Monda Heredaĵo de Unesko, la praarbaro de Madejro kun ĝiaj unikaj plantoj. Alveno al Santana, konatiĝo kun la tipaj triangulaj domoj pajle tegmentitaj kaj ĉarmaj ĝardenetoj. Lunĉo. Revenvoje laŭ Porto da Cruz kaj Machico, la unua ĉefurbo de Madejro. 8.08 Matenmanĝo. Libera tempo kaj transporto al la flughaveno por reveni al Lisbono. Fino de la servoj.

    Prezo de la ekskurso en unupersona ĉambro € 425; dulita ĉambro € 325 p.p.

      Por ekstraj noktoj kaj helpo mendi la flugbiletojn lige kun tiu ĉi ekskurso, bv. kontakti la Kongresan Fakon de UEA.

    5.08 Matena ekvojaĝo. Alveno al Porto, kies urbocentro estas listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko, vizito de fama vinkelo. Ŝipveturo “Ses Pontoj”, por aprezi la vidon al la urbo el la rivero Douro. Jam surtere konatiĝo kun la ĉefaj turismaj vidindaĵoj de la urbo: la katedralo, la trajnstacio São Bento, la avenuo Aliados, la regiono Clérigos k.a. Enhoteliĝo kaj tranokto. 6.08 Matenmanĝo kaj ekveturo al la regiono Minho, kie ni vizitos la Katedralon kaj Sanktejon de Bom Jesus kun ĝiaj famaj ŝtuparejoj barokstilaj. La funikularo ĉe la sanktejo estas la plej malnova en la mondo, ankoraŭ funkcianta per akva-balanca sistemo. Lunĉo. Posttagmeze daŭrigo al Guimarães, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo, mezepoka urbo konsiderata la naskiĝloko de Portu-galio. Vizito de la Kastelo kaj de la Duka Palaco. Reveno al Porto. Tranokto. 7.08 Matenmanĝo. Ekveturo por tut-

    14 15

  • Ekskursoj dum la kongresa semajno

    Tuttagaj ekskursoj

    E1 Koimbro} Merkredo kaj vendredo9h00-17h30Prezo: € 44

    Koimbro, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo, estis la landa ĉefurbo kaj estas mondkonata pro sia universitato, fondita en 1290, la unua en Portugalio kajunu el la plej malnovaj en la mondo. Ĝi estas la tria metropolo, post Lisbono kaj Porto. Konatiĝo kun la antikva urboparto (mezepoka) kaj ĝiaj mallarĝaj stratoj kaj vizito al la Universitato de Koimbro.

    E2 Óbidos, Nazaré,Batalha, Fátima} Lundo kaj merkredo

    9h00-17h30 Prezo: € 46

    Mezepoka murĉirkaŭita urbo, la ĉarma Óbidos estas nepre vizitenda. La reĝoj de Portugalio kutimis “donaci” ĝin al la ontaj reĝinoj, tial ĝi estas konata kiel “urbo de reĝinoj”. Daŭrigo al Nazaré, la plej kolorplena kaj tipa strando en la lando. Lunĉo. Daŭrigo al Batalha, kie troviĝas la plej grava gotika monaĥejo en Portugalio, dediĉita al S-ta Maria da Vitória, en al listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Vizito de la preĝejo kaj klostroj. Pluvojaĝo al la pilgrimejo en la urbo Fátima, loko kie Nia Sinjorino aperadis al tri ŝafistetoj. Vizito de la sanktejo kaj reveno al Lisbono.

    E3 Évora} Merkredo kaj ĵaŭdo9h00-18h30 Prezo: € 45

    Sude de Lisbono troviĝas la urbo Évora, en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo, vidata kiel muzeo de la por-tugala arkitekturo. Vizito de la Preĝejo de S-ta Francisko, de la katedralo en romanika-gotika stilo, de la kapelo de la ostoj, konstruita kun la ostoj de 5000 homoj kaj de la ruinoj de la romia templo. Lunĉo. Libera tempo por promeni laŭ la maŭrecaj mallarĝaj stratetoj de la urbo kaj ĝui la lokan riĉan pasintecon.

    E4 Azeitão – vinojkaj azuleĥoj} Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 48

    Vojaĝo preter la ponto 25 de Abril al Azeitão, en la Arrábida-montetaro. La regiono estas fama pro sia krema ŝaf- fromaĝo kaj vinoj. Vizito de azuleĥo-fabriko, kie ni havos la okazon sekvi ĝian manproduktadon kaj povos pentri nian propran azuleĥon, kiun rericevos sekva-tage en la kongresejo. Daŭrigo al vinfabri-kanto por klarigo pri la produktado kaj gustumado de kelkaj el la lokaj vinoj.

    E5 Sintra} Merkredo 9h00 – 18h00Prezo: € 83

    Sintra estas en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. La fabela urbeto estis elektita de diversaj portugalaj monarkoj kiel rezidejo. Vizito de la reĝa PalacioNacional, kie la azuleĥoj kaj plafonoj havas specialajn pentraĵojn. Vizito de Quinta da Regaleira, gotikstila domego de la 20-a jc, kies ĉefa allogaĵo estas la ĝardenoj. La tuto estis konstruita por reprezenti la sekretajn antikvajn orde-nojn (de la templo-kavaliroj, framasonoj, alĥemiistoj). Sekvas vizito de la Palaco de Pena, tre fama kastelo, kiu bone respegu-las la belecon kaj romantikecon de la regiono ĉirkaŭ Lisbono. Konstruita en la 19-a jc, ĝia arkitekturo estas influita de la maŭra kaj manuela stiloj.

    E6 Lisbono — S-ta Georgo, Alfama, Belém, Ĵeromoj, kaleŝa k azuleĥa muzeoj} Mardo 9h00 – 18h00Prezo: € 68

    La ekskurso iros preter la placo Mar-quês de Pombal, avenuo Liberdade kaj la akvoduto ĝis Alfama, la plej malnova kvartalo de la urbo, kie naskiĝis fado. Konatiĝo kun la kastelo de S-ta Georgo. Pluiro al la turo de Belém, Monaĥejo de la Ĵeromoj. Vizito de la Muzeo de Kaleŝoj, unika en la mondo, kaj de la Muzeo de Azuleĥoj, kun specimenoj de la komenco de ĝia fabrikado ĝis la nuntempo. Lunĉo inkluzivita.

    E2 E6

    E5D5

    16 17

  • Duontagaj ekskursoj

    D1 Ĵeromoj – Belém – Alfama} Mardo 9h00 – 12h00Prezo: € 17

    La turo de Belém kaj la Monaĥejo de la Ĵeromoj estas en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo. Ili estis konstruitaj por celebri kaj danki la revenon de Vasco da Gama el Hindio, la unua eŭropano atingi ĝin per marvojaĝo. La turo estas en la malfrua manuela-gotika stilo kaj servis kiel protekta fortikaĵo de Lisbono. Ni vizitos la preĝejon de la monaĥejo kaj aprezos la turon de ekstere. En Alfama, la plej malnova kvartalo de Lisbono, ni piediros laŭ la mallarĝaj stratetoj kaj di-versaj ŝtuparoj por konatiĝi kun la antikva maŭra kvartalo. Ekskurso ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.

    D2 Arrábida} Ĵaŭdo 14h00 – 18h00Prezo: € 18

    La montetaro Arrábida estas natura rezervejo kaj havas mediteranean mikroklimaton. Ĝi estas vera verda paradizo. La ekskurso montros la plej belajn vidaĵojn de la regiono.

    D3 Palmela kaj Azeitão} Lundo 8h00 – 12h00Prezo: € 23

    Ni iros unue al Palmela, blanka vilaĝo norde de la montetaro Arrábida kaj vizitos ĝian kastelon, kiu ebligas belegan vidon de la ĉirkaŭaĵo. Daŭrigo al Azeitão, kie ni vizitos vinfarejon, kiu estas pli ol 150 jarojn malnova, kaj gustumos la tipan regionan vinon Moskatelo.

    D4 Kastelo de S-ta Georgokaj Alfama} Vendredo 8h00 – 12h00Prezo: € 22

    La regiono, laŭ arkeologiaj eltrovoj, jam en la 6-a jc aK estis enloĝata kaj laŭ romiaj dokumentoj de 139 aK oni povas supozi ke tie estis ia defenda strukturo. La fortikaĵo (Kastelo de S-ta Georgo) estis pligrandigita dum la paso de la tempo fare de la diversaj popoloj, kiuj konkeris la regionon. Ni vizitos la kastelon kaj pied-iros laŭ Alfama, la plej tradicia kvartalo de Lisbono, kun mallarĝaj stratoj en deklivoj, ŝtuparoj, antikvaj domoj kaj rigardejoj. Ekskurso ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.

    D5 Mafra– Monaĥejo/Nacia Palaco} Lundo 14h00 – 18h00Prezo: € 33

    La plej elstara vidaĵo de la urbo estas ĝia impona palaco/monaĥejo de la 18-a jc. La Monaĥejo/Nacia Palaco de Mafra havas 4500 pordojn kaj fenestrojn. Dank’ al la daŭra eniro de oro el Brazilo en la ŝtata kaso, tio kio en la komenco devin-tus esti simpla domo por 13 franciskanaj monaĥoj iĝis enorma konstruaĵo, kiu konsistas el monaĥejo por 300 homoj, reĝa palaco kaj unu el la plej belaj bibliotekoj de Eŭropo, dekoraciita per altkvalitaj marmoroj, ekzotika ligno kaj nenombreblaj artverkoj. En la biblioteko estas pli ol 36000 libroj, i.a. la dua eldono de La Luzidoj de Luís de Camões.La Palaco havas, krome, la plej grandan kariljonon de la 18-a jc, kun 98 sonoriloj,

    konstruitan en Belgio. La ekskurso finiĝos per vizito de la fiŝista vilaĝo Ericeira, kie plenkoloraj domoj staras ĉe kliforando kun vido al la oceano.

    D6 Bairro Alto, Baixakaj Chiado —vinoj kaj tipaj manĝaĵetoj} Sabato kaj dim. 15h00 – 18h00Prezo: € 49

    La ekskurso komenciĝos en la Placo do Rossio (facile atingebla metroe – esperantista gvidanto akompanos la partoprenantojn ekde la kongresejo) kie ni vizitos tipan tavernon por gustumi moruan kuketon kun verda vino. Daŭrigo al Bairro Alto por “tapas” kun blanka vino en vinkafejo kaj gustumo de Oporto-vino kun marmelado kaj fromaĝo en tradiciamanĝaĵvendejo. Ni gustumos la tipan ĉerizan likvoron de Portugalio, ginja [ĵinĵa], kaj finos la ekskurson per tradicia kolbaso en pano akompanata de glaso da ruĝa vino.

    Ekskurso ne konsilinda por homoj kun marŝproblemoj.

    D7 Palaco Ajuda, Belém kaj rapidboato} Vendredo 14h00 – 18h00Prezo: € 115

    Post la detruo de la reĝa palaco en Lisbono, pro la tertremo de 1755, la tiama regento decidis konstrui la novan en la regiono de Belém, en pli alta kaj stabila grundo. La originalaj planoj estas tiel grandiozaj ke la konstruado ĝis hodiaŭ ne estas finita. Tamen, en la palaco vivis

    kelkaj monarkoj kaj daŭre en ĝi estas ofi-cialaj akceptoj de la portugala registaro.Pluiro por vidi la Turon de Belém kaj poste ni navigos sur la rivero Taĥo en rapidboatoj por sperti la vidon al Lisbono.

    D8 Vespermanĝo kun lisbonafado (fatkanzono)} Merkredo 20h30 – 23h00Prezo: € 55

    Agnoskita de Unesko kiel Nemateria Homa Heredaĵo en 2011, fado (fatkanzo-no aŭ faduo en Esperanto) repopulariĝis en Portugalio kaj iĝas pli kaj pli konata eksterlande. Nenio pli loka ol ĝui tiujn kanzonojn dum verspermanĝo kie la ĉefa plado estas la tipe portugala rostita moruo. Ni renkontiĝos antaŭ la facile trovebla Casa dos Bicos, proksime de la metrohaltejo Terreiro do Paço kaj kune piediros ĝis la spektaklejo.

    D9 Vespermanĝo kunkoimbra fado} Vendredo 20h30 – 23h00Prezo: € 40

    En tiu ĉi vespero ni iros al alia koncert-ejo pri la koimbra varianto de fado, pli melankolia ol la lisbona. Ni renkontiĝos en la centre lokita Placo do Comércio, proksime de la metrohaltejo Terreiro do Paço kaj kune piediros ĝis la spektaklejo.

    Vi povas helpi plibonigi la kvaliton de la artaj aranĝoj per donaco al la Arta Kaso. Dona-cintoj ricevos apartan dankon en la Kongresa Libro.!

    18 19

  • D10 Balonvojaĝo Esperanto } Lundo 6h00 – 11h00Prezo: € 190

    Jen okazo por tute unika ekskurso en UK-oj: Esperanto balonvojaĝo! Frumatena foriro al la ekfluga loko, kie ni helpetos la plenigadon de la balono per varma aero. Kiam ĉio pretos ni eniros la balon-korbon kaj flugos dum ĉirkaŭ 1h30 apre-zante la naturon de la regiono proksime de Lisbono. La senbrua flugo estos gvidita de sperta balonisto. Post la neforgesebla sperto ni tostos per ŝaŭmvino, ricevos atestilon pri la vojaĝo kaj estos reportitaj al la kongresejo. Estas rekomendite kunporti ĉapon. La balonvojaĝo dependas de la veteraj kondiĉoj, kiuj estas sufiĉe stabilaj dum la somero en Portugalio, sed lastminutaj ŝanĝoj povas okazi.

    Tabelode dumkongresajekskursoj

    Sab 28/7

    Dim 29/7

    Lun 30/7

    Mar 31/7

    Mer 1/8

    Ĵaŭ 2/8

    Ven 3/8

    Prezo EUR

    E1 Koimbro T T 44 E2 Óbidos, Nazaré, Batalha, Fátima T T 46 E3 Évora T T 45 E4 Azeitão – vinoj kaj azuleĥoj T 48 E5 Sintra T 83 E6 Lisbono kun muzeoj T 68 D1 Ĵeromoj, Belém, Alfama M 17 D2 Arrábida P 18 D3 Palmela kaj Azeitão M 23 D4 Kastelo St. Georgo kaj Alfama M 22 D5 Mafra P 33 D6 Bairro Alto, Baixa kaj Chiado P P 49 D7 Palaco Ajuda, Belém, rapidboato P 115 D8 Vespermanĝo kun lisbona fado V 55 D9 Vespermanĝo kun koimbra fado V 40 D10 Balonvojaĝo Esperanto M 190

    Velado por esperantistoj 2018…tuj post la Universala Kongreso en Lisbono!

    Ok-taga ŝipvojaĝo por esperantistoj ĉirkaŭla lisbona marbordo (4-11 aŭgusto 2018)

    Portugala Esperanto- Aso cio (PEA), organi- zas vela don por espe - rantistoj okaze de la 103-a UK en Lisbono. Ni ve la dos admi-rante el la maro Lisbo non kaj tipajn vilaĝetojn kaj naturmi- rindaĵojn de la regiono. La partopreno estas kaj por velistoj kaj por novicoj. Ne necesas antaŭa sper to. La jaĥtestro estas sperta itala velisto, volontulo, kiu parolas E-on (vd revuon Esperanto de decembro 2017). Prezo por unu persono: € 840 Speciala prezo de € 760 kun antaŭ-pago de € 250 ĝis la 30-a de marto. La prezo inkluzivas luadon de jaĥto, la jaĥtestran gvidon kaj kajeron pri vel-ŝipaj ma no vroj en E-o. Tranoktado en la jaĥto en du-kuŝlokaj kajutoj.

    La prezo ekskludas vo-jaĝ elspezojn ĝis la jaĥto, manĝojn (proks. € 150), fuelon/havenkos tojn (proksimume € 50), kaŭ-cion (€ 150 redo nebla), asekuron, litotukojn

    (de ta lojn, ĉe la ligilo sube). Nombro de partoprenantoj: mini-mu me 6; maksimume 8. Antaŭpago plene redonota pro eventuala neokazigo.

    • Veladaj detaloj: [email protected]; • Aliĝo: [email protected]• Pago por aliĝo al PEA konto: PT50 0061 0050 00578891500 54 SWIFT BDIGPTPL• Programo kaj detalaj informoj: http://www.nodobandiera.it/attivita/

    2018/Velado-por-Esperantistoj-2018.php

    Aliĝu nun por garantii vian lokon!

    reklamo

    20

  • BankedoLa bankedo okazos la 30-an de julio je la 19h30 en la kulturcentro

    Centro Cultural de Belém. Adreso: Praça do Império (kvartalo Belém), Lisboa.

    Aranĝoj ĉirkaŭ la UK

    51-a Kongreso de ILEI kaj la 77-a Hispana Kongreso de Esperanto 20–28 julio, kun la temo “La kultura heredaĵo de Esperanto”, okazos kune en Madrido, Hispanio. www.ilei.info.

    47-a Internacia Infana Kongreseto 28 julio – 4 aŭgusto; temo “Delfenoj

    kaj dinosaŭroj”, okazos en Almada, ĉ. 10km for de la UK. Pliaj informoj kaj aliĝo: http://bertosch.free.fr/iik2018/.

    74-a Internacia Junulara Kongreso 4–11 aŭgusto, okazos en Badajoz, Hispanio, landlime kun Portugalio. Pliaj informoj: http://ijk2018.tejo.org/.

    Pliaj informojDisdonado de reklamiloj, informiloj UK estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri nova iniciato, speciala agado de via faka asocio, reklami novan eldonaĵon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, anonci renkontiĝon, kurson, varon ktp. Plej efike estas meti la informi-lon en la doku men tujon kiun ricevas ĉiukongresano. Tiu servo kostas € 275 kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA (bv. kon takti la CO); nenio rajtas esti distribuata kongreseje sen tiu permeso.

    Salonmendoj, standoj kaj budoj Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon pri salono por sia kunve no dum la UK. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kon gresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili eks tran lupagon. Salonon por kun-veno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldo nejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte informi, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon

    aŭ lokon por instali sian budon dum la kongreso (€ 400). La budon oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insig noj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

    Kongresa Libroservo Jen unika okazo aktualigi vian biblio-tekon: en la Kongresa Libroservo multaj novaj libroj estos unuafoje lanĉitaj kaj plurajn titolojn eblos aĉeti kun speciala rabato. Ĝi havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Por vendigi viajn eldonaĵojn, necesas oferti ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la UK.

    Pagmanieroj Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn men-dojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas banka monĝiro. Bv. konsideri malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bv. ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco. La pagojn por mendoj faru rekte laŭ unu el jenaj manieroj:

    Trinkaĵoj dum la manĝoBlanka kaj ruĝa vino, gastrinkaĵo,

    mineralakvo sen gaso

    Kafo/teo

    Estos vegetara menuo

    (Eblos konsumi propran vinon, kontraŭ pago kaj kun nepra

    antaŭanonco minimume 24-hora. Bv. kontakti la Kongresan Fakon)

    Prezo: € 68

    BonvenigoŜaŭmvino

    Imperia kiroOporto kun gasakvo

    Oporto sekaMadejro-vino Sercial

    Verda vinoOranĝosukoPomosuko

    SurtablePanetoj, olivoleo kun balzam-vinagro, kondimenta butero

    EnirpladoKonsomeo de zeŭso kaj emulsio de

    estragono

    FiŝoFileo de Cherne, pistita tritiko kun

    legomoj kaj lavenda butero

    GustodividiloCitrona glaciaĵo

    ViandoCerva turnedoso kun junaj terpo-

    moj, rapidkuiritaj fungoj kaj timiano

    DesertoFajne tranĉitaj ananasopecoj kun ŝaŭmkremo de vanilo kaj mento

    23

  • Banko. Per ĝiro al unu el jenaj kontoj, je la nomo de Universala Esperanto-Asocio: • Nederlando: ABN AMRO-Bank, IBAN: NL86 ABNA 0426 9014 44 (BIC:ABNA-N L2A) aŭ ING Bank, IBAN: NL96 INGB 0000 6273 37 (BIC: INGBNL2A); • Je la nomo de Universala Esperanto-Asocio al la konto en: Belgio: Bpost Bank, IBAN: BE54 0001 6318 3197 (BIC: BPOTBEB1XXX) Germanio: Postbank, IBAN: DE51 3701 0050 0318 2915 09 (BIC: PBNKDEFF) Svedio: Nordea, IBAN: SE95 9500 0099 6042 0074 3740 (BIC: NDEASESS) Svislando: Postfinance,IBAN: CH86 0900 0000 1200 2310 0 (BIC: POFICHBEXXX). Ĉe eventualaj administraj bankokostoj, ilin ĉiam pagas la mendanto. Ĉekoj. Bankan ĉekon bv. sen di al la konstanta adreso. Ĝi estu en eŭroj kaj nepre aldonu 25 eŭrojn por la banko-kostoj. Prefere sendu ĉekojn titolitajn al unu el la bankoj en Nederlando. Ĉiam bv. klare indiki la celon de via pago. Bv. atenti ke nuntempe la bankoj en Nederlando bezonas kelkajn semajnojn por trakti la ĉekojn kaj kreditigiti la respektivajn sumojn al UEA. Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la kartonumeron, ĝian validodaton kaj la 3 kontrol ciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-nume ro). Tiukaze bv. aldoni 5% al la pagata su mo

    por ad ministraj kostoj. Por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron. Paypal. Eblas pagi pere de Paypal uzante la adreson [email protected]. aldoni 5% al la pagata sumo pro administraj kostoj.

    Asekuro La kongreskotizo inkluzivas nenian ase-kuron: ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga vojaĝasekuro. La UK ne repagas mendojn (loĝado, ekskursoj k.a.) se la malmendo venas post la limdato. Tial estas konsil-inde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno.

    Donacoj La UK bonvenigas donacojn por: • Adoptaj Gepatroj: subvencias parto-prenon en la Infana Kongreseto de infa-noj el landoj kun trans pagaj problemoj. • Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj. • Fondaĵo Partoprenu UK-on: helpas al kongresa noj el triamondaj landoj. • Blindula Kaso: helpas al blindaj kon-gresanoj. • Volontula Fondaĵo: subtenas volont-u lan servon ĉe la Centra Oficejo. • Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subte-no al la organizado de la UK. • Arta Kaso: helpas financi artistojn por prezentiĝo dum la Universalaj Kongresoj. Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

    KontaktinformojCentra Oficejo de UEA, Kongresa Fako (bv. skribi nur al la Kongresa Fako,ne al LKK): Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 (0)10436 1044, fakso: +31 (0)10 436 1751; retadreso: [email protected]

    Kongresaj perantoj Se en via lando estas peranto, prefere sendu viajn mendilon kaj pagon al tiu. Se ne, bv. sendi la mendilon kaj pagon al Roterdamo. Mendojn sen pago oni ne traktos.

    Aŭstrio Leopold Patek, Martinstr. 104/38, 3400 Klosterneuburg

    Belgio Claude Glady, 1 rue du Culot, 5630 Cerfontaine aŭ Flandra Esperanto-Ligo, Lange Beeldekensstr. 169, 2060 Antwerpen

    Britio Esperanto-Asocio de Britio, Station Rd, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE

    Ĉeĥio Ĉeĥa Esperanto-Asocio, p/a Petro Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice

    Ĉinio Ĉina Esperanto-Ligo, P.O. Kesto 825, 100037 Beijing aŭ Trezoro Huang Yinbao, Esperanto-Centro Ora Ponto, Shijieyu Zhongxin, Jingchuan-Xian, 744300 Pingliang

    Danio Arne Casper-Mortensen, Bryggervangen 70, 4.tv., 2100 København

    Estonio Ahto Siimson, Rüssa tee 2, Liu, 88302 Audru vald, Pärnumaa

    Finnlando Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki

    Francio Esperanto-France, 4 bis, rue de la Cerisaie, 75004 Paris

    Germanio Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger Str. 9, 55129 Mainz

    Hispanio Pedro A. Garrote Escribano, C/ Las Mercedes 5-5º-C, 47006 Valladolid aŭ Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 1008, 08200 Sabadell

    Hungario Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193, 1368 Budapest

    Israelo Jehoŝua Tilleman, 97-a Dereĥ-Akko, 2637324 Kirjat-Mockin

    Italio Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi 38, 20143 Milano

    Japanio Japana Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, 162-0042 Tôkyô

    Kanado Kanada Esperanto-Asocio, 414-110 Grand Avenue, London ON, N6C 1L8

    Korea Resp. Korea Esperanto-Asocio, 1601 Gangbyeon Hansin Core, 18 Mapo-daero 4da-gil, Mapo-gu, Seoul, 04177

    Kroatio Davor Klobučar, Huttlerova 27 A, 31000 Osijek

    Latvio Margarita Želve, Rūpniecības iela 35-13, Rīga 1045

    Litovio Litova Esperanto-Asocio, ab.k. 167, 44002 Kaunas C

    Nederlando UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam

    Norvegio Agnar Fitjar, Wiers Jenssens vei 33A, 5089 Bergen

    Pollando Jan Skonieczka, ul. Chłodna 23ª, 85-345 Bydgoszcz

    Portugalio Portugala Esperanto-Asocio, Praceta Humberto Delgado, 1 B, Monte Abraão, 2745-318 Queluz SNT

    Rusio Miĥail Ĉertilov, Titova 6-24, 606211 Liskovo aŭ Halina Gorecka, ab.ja. 1205, 236039 Kaliningrad

    Slovakio Ľubomír Fajth, Prosné 161, 01 801 Udiča

    Svedio Leif Holmund, Kågevägen 40 B, LGH 1303, 931 38 Skellefteå

    Svislando Konto CH86 0900 0000 1200 2310 0 je la nomo “Universala Esperanto-Asocio”

    Usono Esperanto-USA, 1500 Park Av #134, Emeryville CA 94608

    24

  • Ziko Marcus Sikosek

    Sed homoj kun homojUniversalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005

    Lige kun la centjariĝo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj okaze de la 90-a UK en Vilno (2005), UEA eldonis historian libron pritraktantan la plej grandan kaj gravan regulan eventon en la Esperanta movado.

    Abunde ilustrita kaj informa verko, havinda por ĉiukiu interesiĝas pri la historio de Universalaj Kongresoj.

    Bindita € 18,00, broŝurita € 12,00. Triona rabato ekde tri ekzempleroj.