5-a afrika kongreso de esperanto - esperanto-afriko.orgesperanto-afriko.org/kongresa...

2
5-A AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO Kotonuo, Benino 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (kunlabore kun ABeE kaj SSB) 28-dec 2013 ĝis 04-jan 2014 “Esperanto – kontaktlingvo inter Afrikanoj, inter Afriko kaj la cetera mondo, por justa komunikado“ Pli da informoj: www.esperanto-afriko.org Speciala rabato de 60 % por junuloj ĝis la aĝo de 29 Loĝado, manĝado, ekskursoj Prezo por tranoktado por du persona lita ĉambro/nokto Tranoktado Hôtel havre de paix (la kongresejo) 1-a kategorio 39€ (2 lita ĉambro, varma akvo, klimatiz- ilo, bankuvo) 2-a kategorio 32€ (2 lita ĉambro, varma akvo, klimatiz- ilo, duŝejo) 3-a kategorio 24€ (2 lita ĉambro, klimatizilo, duŝejo) Hotelo Odjola (plia tranoktejo) 1-a kategorio 65€ (luksa apartamento el 2 ĉambroj kun salono) 2-a kategorio 33€ (luksa apartamento el 2 lita ĉambro) Manĝoj La prezo de manĝaĵoj por tuta semajno (3 manĝoj tage: maten, tag kaj vesper- manĝoj) estas 90€ por ĉiu kongresano (inkluzivas manĝojn de la ekskursaj tagoj). Ĉiuj manĝoj okazos en la kongresejo, ĉiuj partoprenantoj kune Ekskursoj DT1 duontaga per buso al Ouidah 10 € DT2 duontaga per buso al Ganvier 10 € TT tutaga per buso al Portonovo 20 € Ĉu ekskurso okazos, kondiĉe ke minimume 10 (dek) personoj aliĝos Aliĝperiodo ĝis 30.04.13 ĝis 31.07.13 ĝis 30.10.13 dum la kongreso Aliĝkategorio A B C A B C A B C A B C Membroj de AK, ABeE kaj SSB 4 0 2 0 5 5 0 3 0 1 5 6 0 4 0 2 5 7 0 5 0 3 5 Ĉiuj aliaj 5 0 3 0 1 0 6 0 4 0 2 0 7 0 5 0 3 0 8 0 6 0 4 0 Kotizoj La baza aliĝkotizo dependas de tri landokategorioj kaj la aliĝdato. (Loĝado, manĝado, ekskursoj k.a. servoj pagendas aparte). A = Norda Ameriko, Okcidenta Eŭropo, Japanio, suda Koreo, Israelo B = Landoj de orienta Eŭropo, landoj suda Ameriko, Ĉinio C = Afrikanoj loĝantaj en Afriko Dumkongresaj ekskursoj Ĉiu kongresano, kiu ankoraŭ neniam estis en Benino devus partopreni al dumkongresaj ekskursoj, ĉar estas la plej rekta maniero, per kiu oni povas ekkoni Koto- nuon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. Ouidah [Ŭida] situas mar- borde okcidente de Kotonuo. Inter la du urboj laŭ la Atlantika Oceano troviĝas La Vojo de Fiŝkaptistoj (La Route des Pêches), kiu tra- iras belegajn plaĝojn. En Ouidah situas la Pordo de Ne Reveno (La Porte de Non Retour), monumento memore al la sklava periodo. En la dek-sepa kaj dek-oka jarcentoj, la ŝipoj kun nigrulaj sklavoj forlasis regule la havenon, enhavante milojn da sklavoj al Ameriko. Fariĝinte la lulilo de fetiĉismo kaj voduismo, la urbo havas multajn muzeojn kaj templojn vizitindajn. *La kongresanoj havas eblon viziti Ganvié. La plej fama el la surlagaj vilaĝoj de Afriko staras sur la lago Nokoué [Nokue]. Dum jar- centoj la vilaĝanoj konstruis siajn domojn sur fostoj sur la lago por eskapi el rabado de sklavokomercistoj. La vivo organiziĝas sur la akvo danke al pirogoj. *Oficiala ĉefurbo de la lando, Portnovo estas agrabla kaj ripoziga urbo kompare al Kotonuo. Ĝi estas la hejmo de multaj muzeoj pri Benino kaj belega moskeo mirinda je koloroj. La muzeo Honme estas antikva palaco de diversaj reĝoj de Portonovo, la vizito informas la ekskursantojn pri tio, kiel la reĝa familio vivis. Tie estas ankaŭ elmontro de diversaj aĵoj de tiu periodo. En Portonovo kaj pli precize en lertigejo Songhai staras arbo kun ZEO- ŝildo "arbo de Esperanto".

Upload: vuongnhi

Post on 28-Jan-2019

221 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: 5-A AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO - esperanto-afriko.orgesperanto-afriko.org/kongresa informilo.pdf · invitas vin al la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto kiu okazos en Kotonuo, Benino,

5-A AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO

Kotonuo, Benino

5-a Afrika Kongreso de Esperanto

(kunlabore kun ABeE kaj SSB)

28-dec 2013 ĝis 04-jan 2014

“Esperanto – kontaktlingvo inter Afrikanoj, inter Afriko kaj la

cetera mondo, por justa komunikado“

Pli da informoj:

www.esperanto-afriko.org

Speciala rabato de 60 % por junuloj ĝis la aĝo de 29

Loĝado, manĝado, ekskursoj Prezo por tranoktado por du persona lita ĉambro/nokto

Tranoktado Hôtel havre de paix (la kongresejo) 1-a kategorio 39€ (2 lita ĉambro, varma akvo, klimatiz- ilo, bankuvo) 2-a kategorio 32€ (2 lita ĉambro, varma akvo, klimatiz-ilo, duŝejo) 3-a kategorio 24€ (2 lita ĉambro, klimatizilo, duŝejo) Hotelo Odjola (plia tranoktejo) 1-a kategorio 65€ (luksa apartamento el 2 ĉambroj kun salono) 2-a kategorio 33€ (luksa apartamento el 2 lita ĉambro)

Manĝoj La prezo de manĝaĵoj por tuta semajno (3 manĝoj tage: maten, tag kaj vesper- manĝoj) estas 90€ por ĉiu kongresano (inkluzivas manĝojn de la ekskursaj tagoj). Ĉiuj manĝoj okazos en la kongresejo, ĉiuj partoprenantoj kune

Ekskursoj DT1 duontaga per buso al Ouidah 10 € DT2 duontaga per buso al Ganvier 10 € TT tutaga per buso al Portonovo 20 € Ĉu ekskurso okazos, kondiĉe ke minimume 10 (dek) personoj aliĝos

Aliĝperiodo ĝis 30.04.13

ĝis 31.07.13

ĝis 30.10.13

dum la kongreso

Aliĝkategorio A B C A B C A B C A B C

Membroj de AK, ABeE kaj SSB

40€

20€

5€

50€

30€

15€

60€

40€

25€

70€

50€

35€

Ĉiuj aliaj 50€

30€

10€

60€

40€

20€

70€

50€

30€

80€

60€

40€

Kotizoj La baza aliĝkotizo dependas de tri landokategorioj kaj la aliĝdato. (Loĝado, manĝado, ekskursoj k.a. servoj pagendas aparte). A = Norda Ameriko, Okcidenta Eŭropo, Japanio, suda Koreo, Israelo B = Landoj de orienta Eŭropo, landoj suda Ameriko, Ĉinio C = Afrikanoj loĝantaj en Afriko

Dumkongresaj ekskursoj

Ĉiu kongresano, kiu ankoraŭ neniam estis en Benino

devus partopreni al dumkongresaj ekskursoj, ĉar estas

la plej rekta maniero, per kiu oni povas ekkoni Koto-

nuon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn.

Ouidah [Ŭida] situas mar-

borde okcidente de Kotonuo.

Inter la du urboj laŭ

la Atlantika Oceano troviĝas

La Vojo de Fiŝkaptistoj (La

Route des Pêches), kiu tra-

iras belegajn plaĝojn. En

Ouidah situas la Pordo de Ne Reveno (La Porte de Non

Retour), monumento memore al la sklava periodo. En la

dek-sepa kaj dek-oka jarcentoj, la ŝipoj kun nigrulaj

sklavoj forlasis regule la havenon, enhavante milojn da

sklavoj al Ameriko. Fariĝinte la lulilo de fetiĉismo kaj

voduismo, la urbo havas

multajn muzeojn kaj templojn

vizitindajn.

*La kongresanoj havas

eblon viziti Ganvié. La plej

fama el la surlagaj vilaĝoj de

Afriko staras sur la lago

Nokoué [Nokue]. Dum jar-

centoj la vilaĝanoj konstruis siajn domojn sur fostoj sur

la lago por eskapi el rabado de sklavokomercistoj. La

vivo organiziĝas sur la akvo

danke al pirogoj.

*Oficiala ĉefurbo de la

lando, Portnovo estas agrabla

kaj ripoziga urbo kompare al

Kotonuo. Ĝi estas la hejmo de

multaj muzeoj pri Benino kaj

belega moskeo mirinda je

koloroj. La muzeo Honme estas antikva palaco de diversaj

reĝoj de Portonovo, la vizito informas la ekskursantojn

pri tio, kiel la reĝa familio vivis. Tie estas ankaŭ

elmontro de diversaj aĵoj de tiu periodo. En Portonovo

kaj pli precize en lertigejo Songhai staras arbo kun ZEO-

ŝildo "arbo de Esperanto".

Page 2: 5-A AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO - esperanto-afriko.orgesperanto-afriko.org/kongresa informilo.pdf · invitas vin al la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto kiu okazos en Kotonuo, Benino,

Invito al la kongreso Afrika Komisiono de UEA, ABeE kaj Scio Sen Bariloj plezure invitas vin al la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto kiu okazos en Kotonuo, Benino, inter la 28-a de decembro 2013 kaj la 04-a de januaro 2014. La kongresejo estos hotelo Havre de Paix, kio signifas franclingve “pachaveno“ en Kotonuo - la ekonomia ĉefurbo de Benino, kun pli ol 800.000 enloĝantoj, situanta ĉe Atlantika marbordo. Kongresa ĉeftemo estos "Esperanto: kontaktlingvo inter afrikanoj kaj inter Afriko kaj la cetera mondo, por justa komunikado" kun emfazo pri amikecfaciligaj ecoj de Esperanto por interhomaj rilatoj transnaciaj. Tio aparte gravas por elmontri pri la rolo kiun Esperanto povas aŭ volas ludi kaj avantaĝoj kiujn la uzantoj povos eltiri el Esperanto mondskale: kresko de interkontinenta solidaremo, pli da fruktodonaj interŝanĝoj inter Afriko kaj la cetera mondo Okazis jam 4 afrikaj kongresoj; la kvara okazis en 1995. Jen venis la tempo al la kvina. Ĝi estos bona okazo por Afrikaj esperantistoj interŝanĝi ideojn por esperanta agado en Afriko. Dum la kongreso tial estas antaŭviditaj prelegoj de elstaraj afrikanoj kaj eksterafrikanoj, ekzamensesio kun la tri niveloj de la Movadaj Ekzamenoj de ILEI, laborkunsidoj kaj diskutoj. Kompreneble atendas vin ankaŭ riĉa kultur- programo kaj ekskursoj. Venu kaj kontribuu, ĝuu kaj lernu! Adjé Adjévi, la kunordiganto de la Afrika Komisiono

Bonvenon al Kotonuo Kotonuo estas urbo kuŝanta marborde inter la lago Nokue kaj la Atlantika Oceano. Ĝi estas dividita al du per kanalo, la lageto de Kotonuo, fosita de la francoj en 1855. Tri pontoj

provizas la ligon inter la du bordoj. Kotonuo estas la ekonomia ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Benino. La nomo Kùtɔnû [kutonu] signifas "enfluejo de la rivero de la morto" en Fon-gbe. La urbo gastigas

multajn servojn registarajn, diplomatiajn kaj kulturajn. Kotonuo estas konata pro sia internacia bazaro de 20 hek-taroj (Dantokpa), temas pri unu el la plej grandaj bazaro en Okcidenta Afriko. En la komenco de la 19-a jarcento, Kotonuo estis loĝata de kelkaj fiŝkaptistoj. Estis sub la reĝado de Glele, reĝo de Dahomey (1858 - 1889), ke la unuaj eŭropanoj establiĝis. La teritorio estas cedita al Francio sekve de traktato subskribita kun Glele la 19-an de majo 1868. Ĉe la morto de la reĝo en 1889, lia filo Behanzin provas vane kontesti tiun traktaton. La urbo, de nun oficiala, tiam kreskas rapide. Hodiaŭ ĉirkaŭ dudeko da soci-kulturaj grupoj vivas en la tuta Benino. Tiuj diversaj etnaj grupoj parolas multe da lingvoj. La ĉefaj naciaj lingvoj ĉirkaŭas dek kvin (ajagbé, guengbé, fongbé, yoruba, gungbé ktp). En la adminstrado, komerco kaj la internaciaj rilatoj, oni parolas la francan lingvon. De la internacia flughaveno de Kotonuo estas flugoj el kaj al diversaj afrikaj ĉefurboj kaj al Parizo. La urbo estas konektata per vojo al malsamaj landoj en la regiono: Niĝerio, Togolando, Niĝerlando, Burkino. Danke al tiuj diversaj rimedoj de komu-

nikado, Kotonuo fariĝis voj-kruciĝo por la Okcidenta Afrika komerco, profitante la mal-facilaĵojn kiujn alfrontas Abidjan ekde la civila milito en Ebura Bordo. Krome tiu urbo havas buntan kulturon, vizitindajn kuriozaĵojn kaj aparte bongustan

kuirarton. Do, klaras ke Kotonuo estas taŭga loko por la Afrika Kongreso de Esperanto 2013. La urbo antaŭĝojas bonvenigi vin!

Mapo de Kotonuo

Mapo de Benino

Vi povas kontakti nin: [email protected]