aspekto - w3.restena.luw3.restena.lu/antd/albert/lea/limpertsberg.pdf · dum tridek jaroj en...
TRANSCRIPT
aspekto ekde la skribtablo de GER
TURISMA TAGO KUN LEA
sabate, la 27-an de junio 1998
Programo
10.00 horo renkontiĝo ĉe nia klubejo 14. rue Ermesinde 10.10 horo vizito kun klarigoj de rimarkindaĵoj en Limpertsberg.
Gvidos: Ger Schlechter
12.30 horo ebleco komune tagmanĝi en restoracio 'La Tanière' 18. av Pasteur Limpertsberg
Karaj geamikoj !
Mi korege bonvenigas vin ĉi-tie en Limpertsberg. Estas kvazaŭ mia kvartalo. Mi naskiĝis ĉi- tie, mi estas baptita en la ĉi-tiea paroĥa preĝejo, mi tie faris mian unuan komunion, mi ĉi-tie
edziĝis. Miaj geavoj kaj miaj gepatroj vivis kaj mortis ĉi-tie, kaj mi mem esperas trovi iam ĉi-
tie mian lastan ripozejon (en la Niklos-tombejo). Mi diras « iam », sed tuj mi mense
precizigas « ne tro baldaŭ ». Mi vivas nun ĉi-tie dum pli ol okdek jaroj : morgaŭ, la dudekokan de junio, mi festos la
okdektrian datrevenon de mia naskiĝo. Mi do estas tre fiera kaj ĝojas ke LEA elektis la
limpertsbergan kvartalon por kunveni regule, ĝuste en la ejo de la AMIPERAS-Sekcio
« Lëtzebuerg-Stad », kies prezidanto mi estas de tridek
jaroj.
La loknomo « Limpertsberg » deriviĝas verŝajne el la
germanlingva vorto « Lindenberg » (monto de la tilioj). La leceburga prononcado « Lamperbierg » inspiris la
verkiston MARCEL NOPPENEY elpensi la –
nemalbelan, sed tute fantazian kaj simpatian
franclingvan tradukon « Mont Saint Lambert » (monto
de sankta Lamberto).
Kiam Albert petis min fari kun vi piediran promenadon
tra la kvartalo Limpertsberg, mi tuj konsentis. Sed, kiel vi vidas, la piedirado ne plu estas mia forto. Do mi proponas al vi aŭtomobile veturi je 3 stacioj, kaj ekde
ĉiu stacio, mi rakontos al vi detalojn pri la vidindaĵoj, la
konstruaĵoj, la monumentoj, kiujn ni renkontus en la
najbareco dum tiela promenado.
kunvenejo 14. rue Ermesinde
Sankta Jozefo
Ni troviĝas sur la placo Laurent. AUGUSTE
LAURENT naskiĝis en 1807 en Langres (F). Li estis profesoro pri kemio kaj laboris dum kelkaj jaroj kiel ĉefo de la kemia fako de leceburga
fajencofabriko. Li edzinigis la filinon de
luksemburga juĝisto SCHROBILGEN. La Placo Laurent estas la centro de la kvartalo; momente malbeligata per tiuj aĉaj konteneroj, provizoraj liceaj klasejoj. Je nia maldekstro la
PAROĤA PREĜEJO SANKTA JOZEFO estis
finkonstruita en 1913 en pure novromanika stilo
laŭ modelo de iu preĝejo en Trier. La arkitekto
estis NICOLAS PETIT. Lia filo JOS, mia amiko kaj najbaro, estis ĉefo de la oficejo por informado kaj gazetaro. Du el liaj infanoj praktikas la
profesion de arkitekto kiel la avo.
Mi ege ŝatas la novajn vitralojn. La artisto kiu desegnis
ilin estas la pentristo kaj arkitekto ANDRE HAAGEN. Eble en mia taksado intervenas certa favora antaŭjuĝo: temas pri mia nevo. Rimarkinda estas ankaŭ la skulptaĵo « Pietà » sur la
antaŭkorto de la kirko : monumento por la militviktimoj de la kvartalo ; estas verko de la limpertsberga artisto
PIERRE BERCHEM.
Dekstre la unuagrada lernejo kiun mi frekventis dum ses
jaroj. La domegon konstruis en 1906 la arkitektoj LUJA
kaj KEMP en loko kie antaŭe troviĝis la ĝardentrinkejo
« de Kempegaart ». La granda konstruaĵo malantaŭ ni skulptaĵo "Pietà"
Lycée de garçons
estis konstruita en 1908 kiel « Ecole
industrielle et commerciale ». Nun ĝi nomiĝas oficiale « Lycée de garçons », verŝajne ĉar ĝin frekventas ankaŭ
knabinoj. Ni ĉiam uzis kaj ankoraŭ nun uzas la
nomon « Industrieschoul ». Sur la sama
tereno staris antaŭe la trinkejo
« Kubornsgaart » kaj la ŝnurfarejo
(Seelspënnerei) WÜNSCH.
La kvaran flankon de la placo Laurent okupas la komplekso de la iama
internacia foiro, foiro kiu nun okaziĝas
ĉiujare dufoje, en printempo kaj aŭtuno, en la novaj ekspoziciaj haloj sur Kirchberg. La unua tia foiro okazis en aŭgusto
1922; tiam ni uzis ĉiam la terminon
« Mustermesse » (foiro de specimenoj): tre ofte sur siaj standoj, la firmaoj disdonis specimenojn de la ekspoziciataj varoj. Dum la unuaj dekkvar jaroj la
« Mustermesse » funkciadis en la klasejoj de la du lernejoj (elementa lernejo kaj liceo) kaj en
lignaj budoj, kiuj estis novkonstruataj ĉiujare.
Nur en 1933 estiĝis
la unua ŝtona halo, la meza el la
hodiaŭaj tri haloj. En la jaroj 1939 ĝis
1942, dua foira halo
estis konstruata ; la
tria estiĝis en 1954. Hodiaŭ la tri haloj servas kiel kulturcentro, je la
dispono de la
Mustermesse asocioj de la urbo. Dum la « nazia epoko » (1940-1944) la « Giélemännercher » (flavaj viretoj) organizis en la
halo grandajn manifestaciojn. Dum unu el tiaj « Grosskundgebungen » , la Gauleiter (distriktestro) GUSTAV SIMON proklamis la devigan rekrutiĝon de la junaj luksemburganoj en la germanan armeon. Tiu proklamo ekigis ĝeneralan strikon. La reago de la nazioj estis
terura, kruela. La Gauleiter deklaris la sieĝstaton kaj starigis
militan kortumon. En la daŭro de kelkaj tagoj 21
luksemburganoj estis mortpafitaj. Poste centojn da familioj oni transloĝigis en kampejojn en Bohemio kaj en pola Silezio.
En 1943 mi havis la okazon viziti mian baptopatron « Siggy »
en la transloĝigejo SCHRECKENSTEIN (Ĉeĥoslovakio). La
kampejo estis instalita en iama lernejo. La transloĝigitaj homoj tie devis vivi po 20 ĝis 25 en unu loko, iama klasĉambro: viroj, virinoj, knaboj, knabinoj, beboj. La sama loko servis kiel loĝ- kaj dormĉambroj, la litoj estis aranĝitaj po tri, unu super la alia.
"Grosskundgebung"
Malgraŭ tiaj aĉaj vivkondiĉoj,
miaj geamikoj ne ŝajnis esti deprimataj ; ili estis
konservintaj siajn fieron kaj bonhumoron. Ekzemple (estis
dimanĉo kiam mi tie estis), ĉiuj anoj de la kampejo partoprenis
– pure kaj belete vestitaj – la
meson en la loka paroĥa
preĝejo. Ili tie kunkantis la
Ĉe la enirejpordo de la katolika paroĥpreĝejo de Schreckenstein. Personoj: Tri luksemburganaj sinjorinoj, S-ro R.(mia tiama ĉefo), mi, "Siggy vu Lëtzebuerg", lia filo Jos.
normalajn germanlingvajn
kantojn, kaj ... ili eĉ kantis unu
kanton en la leceburga lingvo.
Mi menciis jam la militmonumenton en la antaŭkorto de la preĝejo S-a Jozefo. Simila ŝtono je
honoro de la judaj militviktimoj troviĝas en la juda tombejo, rue
G.Schneider. Fine de rue des Roses, en eta
ĝardeno ĉe la intersekco kun rue
Ermesinde, estis starigata en 1939
la eta monumento je
CENTJARFESTO.
Ankaŭ la AKVOTURO ĉe avenue
des Bois povas esti citata kiel monumento, ĉar kiel helpilo en
akvodistribua sistemo ĝi neniam
Siggy vu Lëtzebuerg kaj la verkisto LUCIEN WERCOLLIER estis praktike uzata. Sed ĉar ĝi estas de bela arkitekturo, la loka
turisma komitato elektis la desegnaĵon de ĝia eleganta silueto kiel dom-markon.
Alia, tre aparta vidindaĵo estas la t.n. PÉITER
ONROU (Petro sen kvieto) : Temas pri ligna
skulptaĵo kiu tre verŝajne reprezentas kuŝantan
Kriston. La statuo kuŝas en groto situanta en
rue St.Crépin. Antaŭ la statuo oni trovas ĉiam
kandelstumpojn en kiuj estas enpuŝitaj pingloj. Seniluziiĝintaj amantinoj kaj edzinoj metis
tiujn pinglojn kiuj, se la kandelo forbruliĝas, varmiĝas, ruĝiĝas. La senco de tio estas ke la
kulpinta amanto aŭ edzo sentu samtempe en sia
koro doloron kiu konsciigu lin pri sia kulpo kaj instigu lin reveni. Ni staras nun antaŭ la vilao kie loĝas PIERRE
WERNER, nia eksĉefministro.
en la juda tombejo
La vilao nomiĝas ĈE LA ĈINO. Luksemburga
inĝeniero S. RUPPERT, kiu vivis kaj laboris
dum tridek jaroj en Ĉinio, post sia reveno al Luksemburgo konstruigis tiun domon kaj cizigis
en la ŝtonon super la enirpordo en ĉinaj literoj la
vorton « FU » kiu laŭdire signifas
« FELIĈON ! ». Malantaŭ la vilao WERNER ni vidas la
komplekson de LYCEE ROBERT SCHUMAN. Parentezo : Tio memorigas min ke mia patrino, post la morto de mia patro en 1923, estis vidvino
kun kvin neplenaĝaj infanoj sed sen pensio. Ŝi tiam petis la postenon de pordisto de la nova
liceo. Ŝia peto ne akceptiĝis kun la argumento, ke devas esti vira pordisto.
la akvoturo
kuŝanta kristo
Peter Onrou
Lycée Robert Schuman
pinglokandeloj
Dank' al Dio, mia patrino havis
needziniĝintan fratinon; tiu onklino
konsentis ludi ĉe ni la rolon de
nutrantino por sepkapa familio. Honoron je ŝia memoro !
Dekstre de la WERNER-vilao ni vidas la novan teatron, verkon de
franca arkitekto ALAIN
BOURBONNAIS (1963). La ĉefa
salonego disponigas 1000
sidlokojn ; tre impona estas la
promensalono, ornamita per lustregoj el kristalo kaj metalo.
La RUĜA PONTO (oficiala nomo: PONT GRAND-DUCHESSE
CHARLOTTE), finkonstruita en la
la nova teatro
jaro 1963, konsistas tute el luksemburga ŝtalo; ĝi estas longa 350 metrojn kaj alta 86 metrojn
super la rivero Alzette. Ĝi estas la enirejo al la eŭropa kvartalo. Dekstre ni vidas
FONDATION PESCATORE; ĝi estas hejmo por maljunuloj, konstruita en 1892. Dum la
vintro 1944/45, dum la
Ardena batalo, tie instaliĝis la
komandejo de la usona
generalo PATTON. La municipa parko formas
verdan zonon ĉirkaŭ la urbo. Ĝin planis kaj plantis franca
pejzaĝisto ANDRÉ post la
malkonstruado de la fortreso
sur la lokoj kie antaŭe troviĝis
la remparoj. Kaj nun mi invitas vin veturi
la ruĝa ponto kune al nia tria kaj lasta
stacio, al la PARKO
NEUMAN. Tiu parko estiĝis el eta bieno, kiun akiris en 1800 iu PIT WIRTGEN, veturigisto
kaj posendanto DE LA HOTELO « ĈE ORA GLOBO » (rue Philippe, hodiaŭ mebloj-vendejo
BONN). WIRTGEN instalis en la
nordokcidenta deklivaĵo de Limpertsberg, do ekstere de la fortrestereno, vin- kaj brandokelon. (Estis malpermesate stoki ene de la fortreso iom grandajn kvantojn
da alkoholaĵoj pro la fajrodanĝero). La
nepino de WIRTGEN, sinjorino
RAUSCH, konstruigis sur la kelon en
1867 la vilaon RAUSCH kaj plantigis la
unuajn arbojn de la nova parko. Ŝi kultivis
kaj fruktarbojn kaj ornamajn plantojn, kaj iris persone vendi la rikoltitajn pomojn,
Fondation Pescatore
ĉerizojn kaj lavendon en la semajna bazaro antaŭ
la urbestrejo. En 1948 la notario TONY NEUMAN akiris la
vilaon, la parkon kaj la apudajn terenojn. Kun la
helpo de bonega nederlanda pejzaĝisto, li finkonstruis, grandigis kaj plibeligis la parkon, kiu
entenas nun surfacon de 380 aroj kaj 400 foliarboj de 70 specoj kaj 460 koniferoj de 50 apartaj specoj. NEUMAN estis ankaŭ konanto kaj kolektanto de
artverkoj. Kiel MECENATO li starigis en la parko
belegajn skulptaĵojn de internacie famaj artistoj : PENALBA, HABER, WERCOLLIER, Henri LAURENS (F) ; de la skulptaĵo « LA GRANDE
MUSICIENNE » fare de LAURENS eble tiu aŭ
alia el vi vidis alian ekzempleron en Roterdamo
okaze de la Universala Kongreso en 1988 ; ĝi staras sur la trotuaro antaŭ la kongresdomego
« De Doelen ».
La grande musicienne
NEUMAN mortis en 1979 en Cap Ferrat (F), 77 jaraĝa. En sia testamento li ordonis ke la
LUKSEMBURGA RUĜA KRUCO, kiu heredis la bienon, ludonu ĝin al la urbo
Luksemburgo. La urbo
siavice devus prizorgi la
parkon. Inter la ornamaj plantoj de la parko mi devas
speciale mencii la rozojn. Dum la deknaŭa jarcento
kaj ankoraŭ dum la
komenco de la dudeka, la
LAMPERTSBERGA
ROZKULTURO estis
centro de la rozkultivado ne
nur indiĝena, sed ankaŭ
eŭropa. Ĉirkaŭ la mezo de la 19a
jarcento, la rozkultiva
firmao SOUPERT &
NOTTING establiĝis ĉe avenue de la Faïencerie. En 1865 venis la GEFRATOJ KETTEN kaj iomete poste la firmao GEMEN & BOURG. Tiuj tri entreprenoj okupis dumtempe 300
personojn. Inter 1890 kaj 1914, ili dissendis ĉiujare 6 millionojn da rozplantoj de 2000
diversaj specoj en ĉiujn partojn de la mondo. Mi rimarkas nun ke mi ankoraŭ ne parolis pri la municipa tramo kiu ekde 1908, kiam la unuaj elektraj tramoj veturis en la urbo, havis sian hejmon, sian remizon en Limpertsberg. Komence
la enirejo troviĝis ĉe la angulo avenue Pasteur/rue Ermesinde; pligrandiĝo okazis en 1912. Nova tramremizo estiĝis en 1924 kun enirejo ĉe la angulo avenue Victor Hugo/rue
Ermesinde. Pligrandigo denove okazis en 1928.
La kvinan de septembro 1964, la lasta elektra tramo cirkulis en Luksemburgo. Ĝis 1975, la
tramremizo servis kiel garaĝo por la municipaj aŭtobusoj, kiuj nun havas novan hejmon en la centra aŭtobusgaraĝo en Hollerich.
Tramremizo "Tramsschapp"
Do, estas la fino de nia
« piedira » promenado. Mi esperas ke vi komprenis
mian Esperanton, ke mi ne
faris tro da malkorektaĵoj kaj ke mi ne tro lacigis vin. Mi dankas vin pro via
atento kaj via persistemo. Bonan apetiton !
La aŭtoro Ger Schlechter (* 28.06.1915)
'Monto Sankta Lamberto' estas eldonita
de Luksemburga Esperanto Asocio
kun speciala danko al nia longjara
membro kaj aktiva Esperantisto
(LEA, decembro 1998)