esperanto-numismatika asociofrali.bplaced.net/ena/ena201904.pdf · 2019. 10. 19. · 2019/4...
TRANSCRIPT
2019/4 Esperanta Numismatiko 1
Esperanto-Numismatika Asocio
Esperanta Numismatiko 2019 Jarkolekto 6 - Numero 4
-
Quinten Metsys (1466 - 1530)
Petegantaj farmistoj en la oficejo de impostkolektistoj
2019/4 Esperanta Numismatiko 2
E N H A V O T A B E L O
de oktobro 2019
Titolpaĝo: Quinten Metsys (1466 - 1530)
Petegantaj farmistoj en la oficejo de impostkolektistoj …….……..... 1
Enhavotabelo ………………………………………………………….. 2
De ni por … ni! …………………………………………….……......... 3
Moneroj & medaloj ……………………………………………..…….. 4
Radio Polonia Varsovio 1986
Jubileomarŝo 1887 - 1987
41a Universala Kongreso Kopenhago 1956
37a Kongreso de IKUE 1977
Esperanto-fonto en Hungario 1926 - 1966
Spikumaĵoj & suplementoj: En la iama domo de L.L. Zamenhof ……. 11
Por spuremuloj! ……………………………………………………….. 13
Medalistoj: 18. Sándor Jószai (°1943) ……………………..………….. 14
Aspektoj de numismatiko: Falsado de numismatikaĵoj ……….….…… 15
Terminaro: alfabeta listo (19) ……………………………………......... 18
Historiaj aspektoj: Esperanto - numismatiko en uniformo (3) .…….…. 19
Numismatika Forumo: Ĉu oni reviziu la spesmilon? …………………. 23
El la gazetaro: La financa puĉo de Zuckerberg: LIBRA!……………… 25
Retpoŝto ……………………………………………………………….. 26
Anoncoj & eventoj …………………………………………..………… 42
Honora membro: Hans Jankowski (1928-2018)
Tajpado kaj paĝaranĝo: Vivienne Tudts Kontakto: [email protected]
Provlegado: Jozefo Horvath Retejo: www.ena.frali.bplaced.net
Kunlaborantaj redaktoroj: ĉu VI? Dankon! www.esperanto.es/biblioteko
Finredaktoro: Bert Boon www.kolektado.esperanto.cc
2019/4 Esperanta Numismatiko 3
DE N I P O R . . . N I!
Apenaŭ kredeble! Tamen nuda fakto. Antaŭ viaj okuloj troviĝas ĉi-momente la 24a numero
de nia asocia revuo ―Esperanta Numismatiko‖, do la kvara de la sesa (!) jarkolekto.
Dum la tri pasintaj monatoj multaj el vi strebis kaj helpis diskonigi nian fakgrupon, por ke
novaj membroj trovu la vojon al ankoraŭ malsufiĉe konata esperanta trezoro. Tiurilate ni
volas emfazi la volontulan rolon por ENA de tri samideanoj, dumvivaj geaktivuloj, kiuj havas
grandegajn meritojn kiel funkciuloj kaj eĉ (eks)estraranoj de UEA: Anna Löwenstein, Renato
Corsetti (Britio) kaj Lee Jungkee (Koreio). Kiom aŭ kiel ili sukcesis influi la varbadon, ni ne
povas ekzakte taksi, sed dum la lasta kvaronjaro la nombro de individuaj membroj mirinde
rapide kreskis ĝis 132! Multan dankon ankaŭ al ĉiuj aliuloj, kiuj iel kontribuis al tiu rezulto!
En la unua numero de la sepa jarkolekto ni pli detale emfazos la rezultojn de la laborjaro 2019
kaj la intencojn realigi ankoraŭ pli bonajn rezultojn dum la nova jaro.
En la aktuala numero la redakcio celas denove servi la legantaron per interesaj artikoloj.
Krome pere de abundaj ilustraĵoj, por allogi scivolemulojn al (tra)legado. Viaj reagoj – kiel
kutime – estos por la redakcio instigado, por daŭrigi la klopodojn plibonigi kaj plibeligi la
revuon.
En nia pli grava rubriko ―Moneroj kaj medaloj‖ ni denove montras kaj priskribas diverstipajn
medalojn, tamen malofte jam pretajn por definitiva loko en la kompilenda Unua Katalogo.
Tion montras la vorto ―serĉata”, kiu indikas ke ofte estas granda problemo, malgraŭ regula
kaj intenca tutmonda korespondado (vidu ankaŭ: ―Retpoŝto‖-n), trovi mankantajn informojn.
Kompreneble ni ankaŭ ree prezentas novan taskon por niaj spuremuloj, kiuj trovos en la
koncerna rubriko novan, allogan defion.
En la rubriko ―Spikumaĵoj…‖ ni vizitas la iaman domon de Zamenhof en Varsovio, por serĉi
la ordenojn, monerojn, medalojn kaj aliajn historiajn memoraĵojn, iam donacitajn al
Ludoviko, kiuj dum multaj jaroj havis propran lokon en speciala ŝranko en Ulica Zika n-ro 9.
Se vi ŝatus scii kiel efike falsi monerojn aŭ aliajn numismatikaĵojn, vi simple informiĝu en la
rubriko ―Aspektoj de numismatiko‖. Por la ŝatantoj de historiaj faktoj, ni daŭrigas ŝerĉadi
ligilojn inter militistoj en uniformo, Esperanto kaj numismatiko.
Se vi sekve ankoraŭ havus kuraĝon kaj intereson, vi povus konatiĝi en la samnoma rubriko
kun plia eminenta medalisto, kiu kreis neordinaran esperantan medalon.
La unuan numeron de 2020 vi ricevos fine de januaro, do post la jarfinaj festoj. Tial ni jam
nun deziras al vi ĉiuj, gekaruloj, PROSPERAN KAJ FELIĈIGAN NOVAN JARON!
Bert
2019/4 Esperanta Numismatiko 4
M O N E R O J & M E D A L O J
Tipo D 1 - Unuflankaj medaloj
Radio Polonia Varsovio 1986
Lando: Pollando Kvanto: ―nur kelkaj ekzempleroj‖ (laŭ H. Jankowski)
Substancoj: bronzo aŭ argilo Pezo: serĉata
Diametro: 71 mm Medalisto: Janis Strupulis (Latvio)
Jaro: 1986 Diko: serĉata
Averso:(unuflanka medalo)
Ĉirkaŭskribo: ―RADIO POLONIA VARSOVIO ESPERANTO - REDAKCIO‖
Meze -supre: bildo laŭ statuo en Varsovio
-sube: ―30 000a ELSENDO 26.VII 1986.‖
Rimarko 1:
indas kompari ĝin kun la bildo de la sama statuo sur pola medalo okaze de
la 72a UK de Esperanto, Varsovio 1987.
(vidu ankaŭ en jk.3 n-ro2, p.8 )
Rimarko 2:
J. Strupulis faris du aliajn medalojn pri kaj por Radio Polonia. Unu el
1959 (ne jam priskribita!) kaj unu trovebla en jk.5 n-ro4, p.6.
2019/4 Esperanta Numismatiko 5
Tipo G 1 - Ordenaspektaj medaloj
JUBILEOMARŜO 1887 – 1987
Lando: Danio Kvanto: 200
Metaloj: latuno / nikelo Pezo: 15 g
Diametro: 36 mm Medalisto: serĉata
Jaro: 1997 Diko: 1,5 mm
Averso: (unuflanka)
Centre: verda stelo sur blanka fono
Ĉirkaŭskribo: ESPERANTO JUBILEOMARŜO (orkoloraj literoj)
Ambaŭflanke de la stelo: 1887 1987
Rimarko 1:
La 13an de septembro 1987 en Danio okazis jubilea marŝo memore al la centjara ekzisto de
Esperanto. Ĉiu partopreninto ricevis tiun surhavigeblan medalon.
Rimarko 2:
Jen aldone ŝajne eluzita, vere probable malzorge
konservita aŭ krude traktita ekzemplero. Ĉe moneroj ofte
sufiĉe normala aspekto, ĉe medaloj ne, ĉar ili kutime ne
cirkulas.
Fonto: Hans Jankowski: ―Esperanto-medaloj 1912-1995‖, p.4 (DK 1)
2019/4 Esperanta Numismatiko 6
Tipo D 1 - Unuflankaj medaloj
41a Universala Kongreso Kopenhago 1956
Lando: Danio Kvanto: serĉata
Metalo: arĝentita surfaco Pezo: 7,18 g
Diametro: 33 mm Medalisto: serĉata
Jaro: 1956 Diko: 1 mm
Averso (unuflanka):
ĉirkaŭe: ―41.a UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO KOPENHAGO 1956‖
meze: kronita blazono de la urbo Kopenhago kun sespinta steleto, luneto kaj tri turetoj
sube: verda stelo
Reverso:
nur mencio de la firmao - nomo MEKA. Jen sube ne-esperanta reklamĵetono kun la poŝta
adreso de tiu emblemojn produktanta firmao.
Rimarko:
Jen la UK-glumarko kaj dekstre la urba blazono.
2019/4 Esperanta Numismatiko 7
Tipo A 1 - Esperanto-medaloj
37a Kongreso de IKUE 1977
Lando: Pollando Kvanto: serĉata
Metaloj: arĝento aŭ bronzo Pezo: serĉata
Diametro: serĉata Medalisto: serĉata
Jaro: 1977 Diko: serĉata
Averso:
Esperanto-stelo kun katolika kruco.
Ĉirkaŭa surskribo: 37-a KONGRESO de IKUE ĈENSTOĤOVO 17-21.08.1977.
En la suba duono de la medalo: abstrakta ornamaĵo.
Reverso:
bildoj de la Paŭlana Monaĥejo ―Jasna Góra‖ kaj de la t.n. nigra madono de Ĉenstoĥovo.
Surskribo: ―HELA MONTO‖
2019/4 Esperanta Numismatiko 8
Rimarko 1:
IKUE = Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
Rimarko 2:
Ĉenstoĥovo estas famega pilgrimejo en la sudo de Pollando (Silezio).
Ĝi estas konata pro ĝia madono kun infano, ambaŭ kun nigra haŭto.
Tiu bildo estis kreita laŭ la tradicio kaj en la stilo de la bizanca regno.
Rimarko 3:
Jasna Góra signifas ―Hela Monto‖, tio estas ―Monto de
la lumo‖. La monaĥejo troviĝas sur monteto en la
okcidento de la urbo.
Rimarko 4:
Speciala porkongresa poŝta stampo
2019/4 Esperanta Numismatiko 9
Tipo G 1 - Ordenaspektaj medaloj
Esperanto-fonto en Hungario 1926-1966
Lando: Hungario Kvanto: serĉata
Metaloj: arĝento / bronzo Pezo: 6,59 g (medalo)
8,58 g (tuto)
Diametro: 36 mm Medalisto: serĉata
Jaro: 1966 Diko: 4 mm
Averso:
ĉirkaŭe: ―ESPERANTO FONTO PILISCSÉV‖
meze: verda stelo kun bildo de la komunuma fonto ―Eszperantó‖.
supre: 1926-1966 (40-jara jubileo)
Reverso:
ĉirkaŭe: UJPESTI TERMÉSZETBARÁTOK T.E.
meze en cirklo: silueto de la deklivoj de Piliŝo, la plej alta monto de la
Piliŝ-montaro en Hungario; tri floretoj; bildo de amikeca manpremo.
sube: 1910-1966 kolora blazono
2019/4 Esperanta Numismatiko 10
Rimarko 1:
la montrata medalo estis verŝfandita.
Rimarko 2:
UJPESTI TERMÉSZETBARÁTOK T.E. (= Turista Egyesülete)
Esperante: TURISMA ASOCIO de NATURAMIKOJ DE UJPEST
1916 > 50-jara jubileo de la asocio: 1966
Rimarko 3:
ESPERANTO-FONTO PILISCSÉV
Post la unua mondmilito hungaraj komunistoj sekrete kunvenis apud la fonto, kvazaŭ ili
partoprenus en ekskurso. Sub preteksto lerni Esperanton, ili iĝis ―laboristoj-esperantistoj‖.
Sekve ili donis al la fonto la nomon ―Eszperantó‖ kaj tie sekve okazis pluraj kunvenoj de
HESL (Hungara Esperantista Societo Laborista).
Posttempaj hungaraj esperantistoj surloke inaŭguris memorplaton en la jaro 1966, okaze de la
UK en Budapeŝto. En 2012 la dume tute malzorgitan kaj eĉ parte detruitan iaman kunvenejon
pluraj esperantistoj kaj aliaj volontuloj kaj lokaj gelernantoj restaŭris kaj ili al ĝi redonis la
antaŭan pompon.
Ni kore dankas nian membron Marc Vanden Bempt pro la tradukado de artikoloj el la hungara.
2019/4 Esperanta Numismatiko 11
S P I K U M A Ĵ O J & S U P L E M E N T O J
En la iama domo de L.L.Zamenhof
(Foto el ―Enciklopedio de Esperanto K-Z‖ )
Kie troviĝas la distingaĵoj de Zamenhof?
Dum la jubilea UK en Lille (Francio, 2017) ENA havis la okazon intervjui la nepon de
Zamenhof, Louis Zaleski-Zamenhof kaj demandi al li, ĉu la
distingaĵoj de lia avo troviĝas en iu muzeo. Li afable respondis, ke li
en infanaĝo ofte vidis la ŝrankon, en kiu Ludoviko, sendube fiere,
konservis tiujn historiajn objektojn, sed ke li nenion scias pri iu
konservejo.
Pro la detruo de la domo, Zika n-ro 9, fare de la retiriĝantaj naziaj
militistoj, intencantaj detrui la tutan urbon Varsovio, la ŝranko kun
enhavo tre verŝajne malaperis sub la ruinoj. Kio okazis dum la posta
ordigado kaj rekonstruado de la urbo, estas nebula paĝo en la
historio de Esperanto. Inventaro de la enhavo ĝis nun ne estas
trovita, do ni devas supozi, ke multaj objektoj estis detruitaj aŭ
ŝtelitaj, i.a. la hispana kaj la franca ordenoj, pri kiuj ni jam informis
en nia revuo, krome la unika ora medalo de 50 spesmiloj, kiun Zamenhof ricevis en Krakovo
en 1912 kaj arĝentaj moneroj de unu kaj du spesmiloj k.a. Ĉu iuj objektoj ankoraŭ ekzistas aŭ
ne, tre verŝajne restos kompleta enigmo pro manko de inventaro…
La nepo de Zamenhof
2019/4 Esperanta Numismatiko 12
Kio iam estis la domo de l' majstro
Zamenhofa Strato n-ro 9 en Varsovio: la domo, kie loĝis kaj laboris nia majstro. Nun nur
ruinoj kaj ruboj. Kaj simile krias ruinoj kaj ruboj sian akuzon tra la tuta urbo. Akuzon mutan
kaj tamen elokventan. Teruran akuzon kontraŭ barbareco kaj milito.
En la Zamenhofa festa tago ni prefere publikigus pli ĝojigan bildon. Sed la vundoj de la lasta
hombestiĝo estas ankoraŭ tro freŝaj. Ni ankoraŭ ne kapablas sincere ĝoji, vid-al-vide kun la
ruinoj, la freŝaj tomboj kaj la milionoj da viktimoj inter la samrasanoj de l' majstro kaj la
cetera homaro.
Polaj samideanoj plantis sur la ruinojn de Zamenhofa 9 la verdan standardon. Simbolon de
espero kaj fido je pli bona estonteco. Simbolon de amo kaj paco kaj de pli harmonia homaro.
Kaj signon de la firma volo batali kaj bataladi tiel longe kaj tiel insiste kaj persiste, ĝis la
bela revo de la majstro, kies loĝejon kaj laborejon ĉirkaŭis iam ĉi tiuj ŝtonoj nun rubiĝintaj,
kaj la bela sonĝo de l' homaro “por eterna ben' efektiviĝos”.
(Teksto kaj foto el: “Heroldo de Esperanto”. 15 dec 1946)
2019/4 Esperanta Numismatiko 13
P O R S P U R E M U L O J !
En la arkivoj de ENA troviĝas diversaj fotoj kaj bildoj de esperantaj numismatikaĵoj, pri kiuj
ni ĝis hodiaŭ sciaspreskaŭ nenion.
12-a enigmo
25 x 16 mm
Alojo: arĝento (sterlinga): 92,5% Ag + 7,5% Cu, aŭ alia baza metalo
Firmao: L.G. BALFOUR CO, sidejo en Austin, Texas (Usono)
Bildelementoj: du anguliloj, gradarko kaj cirkelo
Krome: verdaj majuskloj AAE kaj verda steleto en blazonŝildeto
Ĉu AAE estis metia fakgrupo de esperantistoj-arkitektoj aŭ de esperantistoj-
konstruistoj?Probable ne temas pri framasonoj…ĉu?
2019/4 Esperanta Numismatiko 14
M E D A L I S T O J
18. Sándor Jószai(°1943)
Jószai naskiĝis en 1943 en Békéscsaba (Hungario). Kvankam diverstalenta, li ĉefe famiĝis
pro kreado de ikonoj, pentritaj sur ligno kun tradicia orkolora fono kaj kreitaj laŭ la
antikva bizanca stilo. En 1981 li estis hazarde ekkoninta tiun tradicion de ikonografio kaj
ortodoksa religio.
Post dek jaroj de studado kaj pentrado li unuafoje montris siajn ikonojn en Germanio. En
1992 sekvis ekspozicio enHódmezővásárhely (Hungario). En plastikartaj kaj religiaj
rondoj li baldaŭ havis multe da sukcesoj kaj ofte li estis instigata daŭrigi krei ikonojn.
En 1993, post ekspozicio en Germanio, li membriĝis en la ―Internacia Ikona Amika Klubo
de Hanovro‖. Unu jaron poste eĉ aperis dokumenta filmo pri liaj verkaro kaj persono kun
la titolo ―The Icon Painting‖ (La ikonpentrado). Ekde 1998 li instruas en la ―Rhöen-
Grabfeld popola altlernejo‖ en Germanio kaj en la sama jaro li ekinstruis la ikonan arton
en Szeged kaj Hódmezővásárhely.
Jószai ŝatas paroli pri siaj iamaj studovojaĝoj tra Bulgario, Grekio, Rumanio, Israelo,
Germanio ktp, kie li intence studis antikvajn ikonojn en ortodoksaj preĝejoj. Tiel li lernis
distingi taŭgan lignon por tabuloj kaj la teknikon prepari fundojn kaj fermoplatojn de
bareloj. Li pentras per olefarbo, respektante la kanonon de la ikonografio. La ronda formo
de la bareleroj ege taŭgas por imiti la rondajn fenestrojn (―bovokulojn‖) de la antikvaj
preĝejoj, kiuj apenaŭ tralasas la lumon, do la piktogramoj devas estis bone videblaj eĉ el
sufiĉe granda distanco, kvazaŭ ili brile ―ardus‖.
Kvankam li ne ŝajnas esti konata kiel medalisto, li kreis
i.a. ne-ordinaran premio-medalon por la Budapeŝta
Medicina Esperanto-Fakgrupo, donacata al meritaj
esperantistoj ―POR FIDELA KAJ SUKCESA
LABORO‖.
(vidu en jk.2 n-ro3, p.6)
2019/4 Esperanta Numismatiko 15
A S P E K T O J D E N U M I S M A T I K O
Falsado de numismatikaĵoj
Malgraŭ kreskanta nombro de sciencaj refutoj, tiel malnova kaj obstina kiel la homo (sapiens sapiens!) mem,
estas liaj emoj al sintrompo kaj trompado de aliuloj. La trompado de aliaj homoj koncernas unikan homan
emon: kiel maksimume havigi al si profiton, se necese aŭ prefere per falsado?
A) Monerfalsado
Dum la tuta historio registaroj atentege kontrolis la originon kaj la kvaliton de oficialaj
moneroj. Kiu aŭdacis stampobati falsaĵojn de oficialaj pagiloj, povus esti punata ege severe.
Tion montras i.a. surskriboj sur bankbiletoj.
Falsisto estas
punata
per punlaboro
Kiel falsi moneron? Se temas pri monero farita en oro aŭ arĝento, tre facila artifiko estas fandi
la aŭtentikan moneron kaj aldoni kupron, plumbon aŭ alian bazan metalon. Poste oni
restampobatas falsaĵojn kun la motivoj de la aŭtentika, sed en multe pli grandaj kvantoj. Pro la
uzo de bazaj metaloj, la ―novaĵoj‖ pezas malpli, kion la registaro domaĝe facile kapablas
malkovri. Tamen, iu malutila blanka metalo, plateno, kun pli alta denseco ol oro, aloje fariĝas
metalo kun valoro multe pli alta ol oro! Jen la vera ―Eldorado‖ de la falsistoj!
Por etaj falsistoj ekzistas alia, pli simpla tekniko. Ili uzas bazajn metalojn kun malalta
fandopunkto (ekzemple alojo surbaze de plumbo) kaj ŝablonojn faritajn el hardita argilo. La
rezulto estas moneroj en arĝenteca koloro, malsama ol la koloro de la aŭtentikaj. Do … oni
simple orfarbas ilin, por ke ili povu cirkuli kiel la originalaj.
Tamen, registaroj, estante super siaj propraj leĝoj, kopiis ankaŭ plurajn monerojn de falsistoj
kaj nuntempe mem uzas bazajn metalojn por la produktado de modernaj moneroj!
Aktuale la problemo pri falsado de moneroj draste ŝanĝiĝis. La friponoj nun amasproduktas
per sofistika imitado de la procezoj de la oficialaj monerfarejoj. Ili tiucele uzas disketojn el
latuna lameno, kiuj estas sekve stampataj per altpremaj presiloj. La kvalito de tiuj latunaĵoj
ordinare sufiĉas por ĉiutaga negocado, tamen la kvalito de kelkaj falsaĵoj estas tiel alta, ke eĉ
la plej trejnitaj okuloj ne povas distingi la falsaĵojn. Falsaj moneroj estas eĉ trovataj en
oficialaj monersaketoj disponigataj de la bankoj!
Fojefoje la registaro mem neglektas la sekurecon. Fama estas la tiurilata anekdoto pri la brita
sespenca monero de 1887, dum la regado de reĝino Viktoria. Jen nekredebla ekzemplo de
terura stultaĵo fare de la brita reĝa monerfabriko. Oni stampobatis arĝentan moneron
sespencan kaj samtempe eldonis oran duonsuverenon (duonpundon). Ambaŭ havis preskaŭ
egalan fasonon kaj formaton kaj krome la indikoj de la valoroj mankis. Kompreneble kaj
2019/4 Esperanta Numismatiko 16
evidente falsistoj tuj misuzis la okazon por or-tegi la arĝentajn monerojn, interŝanĝante ilin
kun nesingarduloj kiel duonpundojn!
B) Falsado de bankbiletoj
En multaj epokoj kaj landoj okazis oficiala malnobligo de valutoj, kiam la registaro bezonis
pli da rimedoj ol tiom, kiom la fisko povis laŭleĝe provizi.
Ekzemple en Britio komenciĝis la ŝanĝo dum la unua mondmilito, kiam oraj moneroj estis
anstataŭigitaj per bankbiletoj. Post la dua milito ankaŭ arĝentaj moneroj estis anstataŭigitaj
per moneroj faritaj el blanka kupronikela alojo sen arĝento. Kiam eĉ presi bankbiletojn de unu
pundo fariĝis malĉipa, la pundo iĝis monero el latuno. La ŝtato do mem malnobligis la
oficialan metalan monon, do malaperis por falsistoj la lukro per falsado. Tial ili ekde tiam
koncentriĝas falsadi bankbiletojn.
2019/4 Esperanta Numismatiko 17
C) Falsado de numismatikaj antikvaĵoj
Principe ĉiu antikvaĵo kun historia, arta aŭ rareca graveco povas esti subjekto de falsado. Tio
koncernas ne nur artaĵojn kiel pentraĵojn ktp, sed ankaŭ ―juvelojn‖ kiel antikvajn monerojn
kaj medalojn. Pro manko de kompetento aŭ de profesiaj iloj la t.n. falsistoj ofte nur estas
amatoraj falsantoj kaj iliaj faraĵoj tuj estas senmaskigataj. Tamen ekzistas ankaŭ tre lertaj
―kolegoj‖, kiuj sukcesas produkti almenaŭ perfektajn ―kopiojn‖. Kelkaj bonaj ekzemploj estas
du iamaj kaj aktuale tre multekostaj pagiloj, unu el la eritrea kolonio de la itala reĝo
Emanuelo, alia el San-Marino. Hazarde kaj samtempe antaŭ kelkaj jaroj membro de nia
redakcio trovis kaj aĉetis la subajn du ―arĝentajn‖ kopiojn okaze de bazaro en la najbareco de
la urbo Veneto (Italio). Ili kostis nur po kelkajn eŭrojn kaj ili estas supraĵe tiel bonkvalitaj kaj
bonaspektaj, ke neniu numismato povus rezisti la okazon, malgraŭ la certeco, ke temas pri
falsaĵoj aŭ aktualaj kopioj.
Eritreo San-Marino
Kiel rekoni falsaĵojn?
La pli malamataj malamikoj de falsistoj estas la rando kaj la pezo. Pasintece, kiam oraj kaj
arĝentaj pagiloj ankoraŭ cirkulis, friponoj per metaltondiletoj
fortondis fragmentojn de la ekstera parto de moneroj. Nur per
pesilo oni povis do montri, ĉu iu monero jes aŭ ne perdis
valoron. Sekve, moneroj ricevis i.a. noĉrandon, foje kun
surskribo, do jen vera koŝmaro por trompemuloj kaj falsistoj!
Kompreneble ankaŭ multekostaj esperantaj (!) pagmedaloj kiel la famegaj spesmiloj kaj la
grandaj stelo-pagmedaloj verŝajne estis aŭ estas falsataj. Kaj tio ankaŭ koncernas medalojn
kiel la suba el Francio, eldonita en 1912 de la franca Esperanto-gazeto ―La Movado‖.
Bonvolu kompari la du surskribojn!
2019/4 Esperanta Numismatiko 18
T E R M I N A R O
Alfabeta Listo (19)
Blankaĵo: neuzita ĉarnira sigelilo (vidu ankaŭ: “ĉarnira sigelilo”).
Blankboligi: pritrakti per impregnaĵoj arĝentan objekton, entenantan kupron, tiel ke la kupro
de la surfaco solviĝas, ĝis la objekto aspektas blanka.
Brustostelo: ordeno aŭ parto de ordeno, kiel broĉo surhavebla sur jako (de uniformo ktp).
Ĉarnira sigelilo: plumba sigelilo por sigeli varojn por tiel konfirmi la kvaliton kaj la ĝustajn
mezurojn kaj enhavon de ujoj; fojefoje por indiki, ke fiskaj devoj estas plenumitaj.
Elaĉetsumo: mono donita al la ŝtato, per kiu riĉuloj kaj aliaj potenculoj rajtas elaĉeti
kondamnendajn krimojn.
Judasmon(er)o:
– arĝentaj moneroj, kiujn laŭ la Biblio (N.T.) Judaso ricevis por perfidi Jesuon
– lunario (herbo kun moneraspektaj elementoj).
Kasmono: mono, trovebla en la kaso de butiko ks.
Konvertebleco:
– eblo amortizi deprunton per mono, alportita de nova deprunto, aranĝita ordinare je malpli
alta interezo
– eblo ŝanĝi deprunton en akciojn
– eblo transkalkuli (ekz. dolarojn en pundojn).
Monigi: transformi en monon.
Monsistemo: jura statuto, difinanta la valoron de la monunuo rilate al oro aŭ al fremdlanda
mono, la reĝimon de la emisio kaj la kondiĉojn de konvertebleco.
Oriĥalko: (= montara kupro) alojo konsistanta el 80% da kupro, 20% da zinko kaj iom da
plumbo. Sufiĉe rara alojo en la numismatiko. Unue aplikita de Mitridato la 6a (135-63 a.K.),
poste de Julio Cezaro (45 a.K.).
Sangomono: mono gajnita per rimedoj, kiuj enhavas (korpan aŭ alian) misuzon aŭ mortigon.
Sekurdrato: metala aŭ tekstila drato. Unu el la rekoniloj de la aŭtentikeco de bankbiletoj.
Senmona: tute malriĉa.
Virenio: tavoligita monermetalo, konsistanta el nikela kerno kun rulpremita tavoleta alojo el
kupro, 10% da zinko kaj 9% da nikelo. La moneroj havas helflavan koloron kaj, pro la zinko,
ili estas iom magnetaj.
2019/4 Esperanta Numismatiko 19
H I S T O R I A J A S P E K T O J
Esperanta numismatiko en uniformo (3)
B. Militistoj
1. Esperanto kiel “helpolingvo por la paco”
Kiam Esperanto en Eŭropo dum la unua duono de la 20a
jarcento paŝon post paŝo disvastiĝis, i.a. kiel t.n. helpolingvo
por la paco, la utilo de internacia lingvo ne eskapis al la atento
de ne nur policaj oficiroj, sed ankaŭ de pluraj armeaj
altranguloj, kiel la franca generalo Hippolyte Sebert (1859-
1930), dumviva amiko kaj konfidenculo de Zamenhof. Krome li
estis prezidanto de la ―Konstanta Komitato de la Kongresoj‖.
Aliaj esperantistoj, kiel la fama René de Saussure, je la komenco de la 20a jarcento efike
propagandis por Esperanto inter oficiroj de la svisa armeo.
H. Sebert
2019/4 Esperanta Numismatiko 20
2. Sur la militkampo
Esperanto unuafoje rolis kiel pontolingvo en 1904 dum la rusa-japana milito. La kozaka
generalo Savickij laŭdire sendis esperantlingvan mesaĝon al la
japana komandanto, por proponi suspendon de la bataloj, por ke la
batalpereintoj povu esti enterigotaj. Post kelkaj horoj la japana
altrangula oficiro estis respondinta esperantlingve.
En 1906 la franca leŭtenanto Georges Bayol (1871-1914),
rekrutinstruisto en la speciala militista lernejo de St-Cyr kaj unu el la
plej ardaj francaj propagandistoj de la zamenhofa helpolingvo,
publikigis broŝuron ―Esperanto kaj Croix-Rouge‖. Celo de la
broŝuro estis per kelkaj esperantlingvaj frazetoj helpi soldatojn kaj
vunditojn el diversaj armeoj kompreni sin reciproke.
Ankaŭ generalo Gérard Leman (1851-1920), en 1914 la famega defendinto de fortikaĵoj en
Lieĝo, sentis la neceson de komuna helpolingvo. En la enkonduko de
posta memorlibro ―La Belgique‖ (Belgio), eldonita en Lieĝo en
1920, li esprimis esperantlingve sian konsternon pro la konstato,
ke “…en la epoko de vaporpropulso, elektro kaj aernavigado,
kiuj tiel efike estas progresigantaj la disvastigon de ideoj kaj la
civilizacion inter la popoloj, samtempe estas rimarkinde, ke
koncerne la internacian lingvon ekzistus certa sinretenemo.
Tamen tiu lingvo estas la plej grava realigo de la historio rilate al la
disvastigo de ĝenerala kono.” Li aldonis franclingve: “Neniam iu
komprenos, kial la registaro ne konsideras kiel devigan devon favori la konon kaj disvastigon
de tiu helpolingvo.”
Ekde 1938 en Francio en diversaj kazernoj fakultativaj Esperanto-kursoj estis organizataj.
En 1940 kaj 1941 E.D. Durrant eldonis armean kaj aviadan terminarojn, ekskluzive en
Esperanto.
Peter Clissold, komandanto de la brita maristaro en 1950, aperigis maristan terminaron en
pluraj lingvoj, inkluzive en Esperanto.
En la jaro 1951 en Usono la ĝenerala komandantaro kompiligis
Esperanto-vortliston, uzendan fare de atakontaj armeoj dum ekzercaj
militagoj. (Vidu artikolon en la venonta numero!)
La famega ―Militista Vortareto‖ de Louis Bastien (1869-1961) estis
eldonita en 1955 kun enkonduko prezentita de generalo Malraison
(Francio), generalo Concaro (Italio) kaj de kolonelo Bernard de la
Reĝa Militista Lernejo en Belgio. Ĝi estis verkita en kvin lingvoj:
esperante, france, angle, germane kaj itale.
Jen la parolo al generalo Malraison: “Fine … Bonvoluloj laboris por
Georges Bayol
Louis Bastien
2019/4 Esperanta Numismatiko 21
starigi la unuan modernan vortareton de la militistaj terminoj en
Esperanto. Kiel necesa, kiel nepra estis tia vortareto! Strategio estas arto
(…) por ne multaj, altrangaj armeaj estroj. Taktiko, kontraŭe, estas
scienco, ekzakta scienco. Kvankam ĝi senĉese evoluadas, kiel ĉiu scienco,
ĝi sidas sur senŝanĝaj, precizaj bazoj. Ĉiu vorto en operaciordono havas
propran valoron, strikte difinitan sencon. Fari tradukon eraran, aŭ nur
proksiman, estas krimo! Ĉar el tia procedo rezultas ofero de miloj da
homaj vivoj!”
Alia interesa aspekto estas la rolo de
Esperanto en la vivo de militkaptitoj,
dank‘ al esperantistoj, kiuj ofertis al la
samsortuloj la okazon lerni la
internacian lingvon kaj tiel malpliigi la
konfuziĝon kaj la enuadon. Unu el la
pli famaj sendube estis Julio Baghy, kiu
raportis pri tiu sperto i.a. en la romano
―Viktimoj‖ (1926).
3. Provizora postparolo de la redakcio
Evidente estas malkompleta la supra historia kalejdoskopo. Nia intenco estas montri la unuajn
rezultojn de la unua rikolto. Restas do multe da demandoj respondendaj:
- Ĉu militistoj kaj militkaptitoj ricevis insignon/diplomon je la fino de esperanta kurso? Eble
jes, ĉar ĝin ricevis komence de la sama jarcento policistoj dum aŭ post universalaj kongresoj,
i.a. en Germanio (Hamburgo, Kolonjo), Nederlando (Hago), kaj Belgio (Antverpeno).
- Ĉu ekzistas esperanto-medaloj memore al militistaj eventoj, jubileoj aŭ esperanto-kursoj
ktp?
La ―juna‖ ENA jam trovis numismatikaĵojn, kiuj atestas pri ligoj inter militistoj kaj Esperanto.
Aliaj atestoj, kiel libroj, leteroj, bildkartoj, fotoj ktp klare montras, ke la ―sabroklakigistoj‖ kaj
la esperantistoj sufiĉe longtempe havis komunan celon kaj komunan vojon. Almenaŭ ĝis la
anglalingvaj potenculoj ostaĝigis la ―oldan mondon‖ kaj dise forpuŝis la internacian
lingvon…
Ĉiel, ni daŭrigos la serĉadon kaj esperas, ke hazarde iam venos al ni el la historiaj nebuloj
agrablaj surprizaĵoj dank‘al l‗atento de esperantistoj, numismatoj aŭ…militistoj!
Fonto de la fotoj 652, 653 kaj 654 estas la “Enciklopedio de Esperanto”,dua volumo
2019/4 Esperanta Numismatiko 22
Militkaptitoj malkovris la internacian lingvon
Francaj militkaptitoj-esperantistoj troviĝis ekde 1915 en Chemnitz
[ĥemnic], Germanio, en la militkaptitejo Ebersdorf.
Kun danko al d-ro Stephan Pfalzer, sekciestro en Chemnitz
2019/4 Esperanta Numismatiko 23
N U M I S M A T I K A F O R U M O
Ĉu oni reviziu la spesmilon?
Terry Watts
La spesmilo reviziata (4)
En antaŭaj artikoloj pri la spesmilo mi donis la difinon en or-pezo, rimarkigis, kiel la spesmilo
ne tiom perdis sian valoron, kiom faris multaj valutoj, kaj esploris la principojn, laŭ kiuj oni
povus nun revivigi ĝin.
Sed oni ne povas plene trakti nian temon de la eventuala renaskiĝo de la spesmilo, sen diri
kelkajn vortoj pri aliaj ‗internaciaj‘ monoj.
Nuntempe furoras la ideo de kriptomono, de kiuj ekzistas pli ol 200 specoj – eĉ unu alprenis
vorton el Esperanto kaj nomas sin ‗Monero‘. Sed verŝajne la plej konata de la publiko estas
‗Bitcoin‘.
Mi kredas, ke tiaspeca mono tute ne taŭgas por la esperantistoj. La mania spekulado estas jam
fi-fama. Rigardu nur, per la Reto, grafikaĵon de la kurzo inter la dolaro kaj Bitcoin dum la
lastaj kelkaj jaroj! Mono kies valoro povas salti supren kaj suben, plonĝi tiel rapide ne estas
stabila mono.
Cetere, kiu kompensus vin, se via havaĵo en tia mono estus pirate ŝtelita per malica komputa
spertulo. Vi nur bezonas serĉi en la Reto, por trovi liston de ŝtelegoj sur la kripto-mona
kampo.
Tamen la stelo, laŭ la unua rigardo, estas alia afero. Ĝi jam delonge alprenis konkretan
formon kaj bilete kaj monere en diversaj nominalaj valoroj, kaj farita el diversaj materialoj,
plejlaste el plasto kaj eĉ el tre fajna arĝento – foje la eldonkvantoj surprizas.
Plue, oni lastatempe testis la uzeblecon de la plastaj stelo-moneroj por malgrandaj aĉetoj en
pluraj Esperanto-kongresoj.
Do kio estas la problemo? Kial tiu ne plene taŭgas kiel esperantista mono, kaj kial voli
revivigi la spesmilon?
La ĉefa afero esta la difino de la valoro de la stelo. Por detala historio iru al la rubriko
‗Eksteraj Ligiloj‘ en la vikipedia artikolo pri la stelo (monunuo), kaj klaku sur La Stelo:
Morto de ekonomia iniaciato (tiel).*
Tamen, resume, mi povas diri, ke je naskiĝo ĝi ligiĝis al la prezo de ordinara pano en
Nederlando (tiel 1 stelo egalis kvaronon de nederlanda guldeno), poste la stelo estis
revalorigita (duobligo), kaj pli malfrue oni klopodis eĉ fari ĝin inflaci-imuna per formulo, sed
spertante multajn malfacilaĵojn en tiu tasko.
2019/4 Esperanta Numismatiko 24
La tre aprobinda revo fari konstant-valoran monon klare ne realiĝis. La nuna publikigita kurzo
estas proks. 1 stelo = 0,25 eŭrojn,** – origine 1 stelo = 0,25 guldenojn. Sed la nuna eŭro tute
ne egalas la tiaman guldenon en aĉetpovo.
Efektive la valoro de la stelo ŝajnas iom arbitre determinata, kaj, per la formulo por ĝia
estonta revaloriĝo, ne tiel facile kontrolebla far la ordinara esperantisto. Tute kontraste kun la
spesmilo, kies ekvivalento en la valuto de kiu ajn lando estas tre facile kalkulebla – oni nur
bezonis scii la prezon de 0,8 gramoj da oro en la koncerna valuto.
La dua afero estas la re-aĉetoj de la stelo (reŝanĝo en konvencian monon) kaj la interŝanĝo
inter la diversaj konkretaj realigoj de la stelo.
Ideale, se vi havas, ekzemple, dudek 5-stelajn monerojn (aŭ biletojn), vi povu ŝanĝi tiun
sumon al 100-stela monero (aŭ bileto) same kiel oni senĝene interŝanĝas en via propra lando
divers-valorajn monerojn en ekvivalentan bankbileton.
Sed estas plena ne-kohereco inter la nunaj vendoprezoj por la diversaj stelo-moneroj.
Efektive, la diversaj realigoj de la stelo (escepte eble de la plastaĵoj) ŝajnas, je la nuna
momento, pli aferoj por kolektantoj ol serioza internacia mono.
Oni povus simple konservi la nunan konjunkturon, lasante ke la valoro de specifa realigo de la
stelo estu por-okaze kaj laŭ-vendiste determinata.
Aliflanke, se oni fiksus kurzon (almenaŭ teorie) inter la stelo kaj la spesmilo, tio iasence
validigus la nunan stokon de steloj, fiksus la valoron de la stelo ne nur hodiaŭ sed ankaŭ
estonte, kaj integrus la stelon en la revivigon de la spesmilo.
Sed kiu estu tiu kurzo? Post iom da cerbumado, mi konkludis, ke taŭga kurzo estus 1 stelo = 1
spesdeko (100 steloj = 1 spesmilo). Tiel 1 stelo egalus ĉ. 0,25 eŭrojn (en la momento de
skribo).***
Restas, por fini ĉi tiun superrigardon, diri kelkajn vortojn pri kial oro estas la sola akceptinda
bazo por ia internacia mono, kiel ĝi estis antaŭe akceptata en multaj landoj dum longaj
periodoj. Kaj tio estos unu el la temoj en posta artikolo en la serio.
*Mi ne povas ne mencii ĉi tie kiel fonton de fascinaj detaloj pri la elstampo de esperantaj medaloj kaj moneroj,
la tre bele prezentitan ret-gazeton ‗Esperanta Numismatiko‘, kiun vi trovos i.a. serĉante la Bitotekon de la HEF.
**Kiam la eŭro anstataŭis la guldenon, 1 guldeno egalis 0,45 eŭrojn. Tiel oni povis kalkuli la originalan stelon je
11 eŭro-cendoj nuntempe, aŭ agnoskante la duoblan revalorigon, je 0,22 cendoj.
*** (Hodiaŭa orprezo en eŭroj por 1 unco)/Orprezo de 1 unco en spesmiloj 100).
Notu: La orprezo en spesmiloj por 1 unco da oro estas ĉiam la sama (ĉ. 42 Sm). Ĝi estas nur rilato de pezoj kaj
ne varias. La egalvaloro de spesmilo en aliaj valutoj ja ŝanĝiĝas kun la prezo de oro en tiuj valutoj.
Daŭrigota
2019/4 Esperanta Numismatiko 25
E L L A G A Z E T A R O
La financa puĉo de Zuckerberg: LIBRA!
Fejsbuko de Mark Zuckerberg (privata kapitalo: 70.200.000.000 USD!) fine prezentis sian
diĝitan monunuon. Per cifereca ―monujo‖ vi povus facile elspezi, endosi kaj ŝpari monon…
Kio estas libra?
Per la nova valuto libra eblus interŝanĝi libra-jn kontraŭ dolaroj, eŭroj aŭ iu ajn alia valuto.
Kiom unu librakonkrete valorus,ankoraŭ ne estas diskonigita, sed Fejsbuko celas valoron
egalan al dolaro, eŭro aŭ funto. Laŭdire…
Viajn libra-jn vi serĉu en la t.n. wallet (= monujo), t.e. ap(likad)o, en kiu troviĝus via saldo
kaj en libra- kaj en eŭro-valoroj . La nomo de tiu saldujo estus Calibra.
Kion celas Fejsbuko?
Ni ne silentu pri la plej granda avantaĝo de Fejsbuko: monate 2 700 000 000 personoj uzas
ĝin, por preskaŭ senkoste dissendi mesaĝojn tutmonden. Fejsbuko tial celas ripeti tiun
gigantan sukceson en la kampo de financoj. Krome, aktuale estas ankoraŭ 1 700 000 000
mondcivitanoj sen enirebleco por tradiciaj bankoj. Do… Kaj, la Monda Banko kalkulis, ke
migrantoj fine de 2019 estos endosintaj 490 000 000 000 eŭrojn al t.n. evoluantaj hejmlandoj!
Tamen… transpagaj entreprenoj kiel Western Union kaj Moneygram ―senkremigas‖ 7 ĝis
9,3% por t.n. transpagaj kostoj. Per la fejsbuka libra tiuj kostoj estus preskaŭ nul.
Ĉu Fejsbuko denove rolus sola?
Tre, tre verŝajne la tradiciaj bankoj kaj la transpagaj entreprenoj ekde venonta jaro senĉese
travivados financajn koŝmarojn. Aliflanke jam 28 diversspecaj entreprenoj reagis pozitive
koncerne kunlaboron kun Fejsbuko, i.a. Visa, Mastercard, Paypal, Spotify, Uber, Ebay k.a.
Kiu ja, krom Zuckerberg, povus nuntempe fondi tian mondvastan asocion? Do, tiuj
entreprenoj kompreneble ne volas fordormi la okazon!
Kiel vi mem kaj miliardoj da aliuloj probable agos ekde 2020?
Ĉiel, la potenco de la nova valuto estas giganta. Malavantaĝo, kompare al bitmono, estas, ke
Fejsbuko preskribos, kiel oni uzu la diĝitan monon, almenaŭ tio estas la opinio de la financa
eksperto Jean-Luc Verhelst.
Kelkaj gravaj aliaj demandoj restas: kiel Fejsbuko organizus sistemon, kiu funkciu rapide,
sekure kaj fidinde; ĉu la publiko senhezite enmanigos sian monon al Zuckerberg kaj
helpantaro? La aventuristo emfazas, ke ne nur Fejsbuko decidos, sed ĉiu entrepreno, kiu
akceptas pagi 9 000 000 eŭrojn, por aliĝi al la ―Granda Asocio‖. Krome ĝi promesas ne
kunligi financajn informojn kun personaj informoj. Ĉu fidinda promeso aŭ ne?
Ĉiel, eble Fejsbuko vere kaŭzos revolucion kaj rompos la hegemonion de la bankaro…
Fontoj: La belga gazeto: ―De Morgen‖ de la 19a de junio 2019, p.3
Jean-Luc Verhelst: ―Bitcoin, the Blockchain and Beyond‖ 2017
2019/4 Esperanta Numismatiko 26
R E T P O Ŝ T O
de vi por ni!
Reagoj kaj konversacioj
08.07.2019 10:46
Kara Jozefo!
Malgraŭ la feria etoso kaj la someraj temperaturoj mi denove devas frapi sur vian pordon
por peti vian helpon por provlegado.
Multan antaŭdankon kaj ĉion bonan por vi kaj via familio!
Amike kaj numismate,
Bert
12.07.2019 20:29
Kara Bert,
jen resende via/nia kara revuo kun miaj sugestoj por plibonigo.
Estante inter du kulturaj vojaĝoj, mi deziras al vi agrablan somerumadon kaj malpli da
varmego!
Amike: Jozefo
19.07.2019 19:22
Bert,
En la enkonduka teksto de la nova ENA-revuo vi lanĉas la ideon de numismatika terminaro.
Jam ekzistas Vikepedio-paĝo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Numismatiko) kun tre baza
terminaro (17 eroj), kaj 4 detalaj artikoloj. Ĉu ne eblas pliampleksigi tiun paĝon transprenante
informojn el jam aperintaj numeroj de la revuo? Certe inter la legantoj de la bulteno estas
personoj kun baza kono de vikipedio kaj numismatiko kaj iom da libera tempo kiuj kapablas
almenaŭ parte realigi tion.
Mi atentigas pri erara ligo je la fino de la artikolo,
https://eo.wikipedia.org/wiki/Numismatiko#Eksteraj_ligiloj. La unua ligo kondukas al paĝo
de esperanta asocio kie unuavide nenio videblas pri ENA. Ĉu, atendante propran artikolon aŭ
2019/4 Esperanta Numismatiko 27
retpaĝon de ENA, pripenseblas (interkonsente kun Bitoteko) fari korektan ligon al Bitoteko,
tiel ke oni tuj alvenas ĉe la kolekto de ENA-revuoj? La ligo povus estis la serĉ-instrukcio kiun
mi ĵus uzis
(http://bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/7/browse?type=title&sort_by=1&order
=ASC&rpp=20&etal=-1&starts_with=ENA) sed eble estas pli bona solvo
Roland
28.08.2019 23:18
Multan dankon, Roland kaj pro la atentigo kaj pro la informo pri la terminaro. Mi pripensos
kiel agi plej efike.
Kroman demandon: ĉu la fonduso posedas iun malnovan revuon “La Kolektanto”? Se jes mi
intencas denove viziti la bibliotekon en Kortrejko por spuri artikolojn pri numismatiko.
Amike kaj numismate,
Bert
29.08.2019 7:31
Bert,
Certe estas ekzempleroj de La Kolektanto, sed kiel vi scias la kolekto de la Fondaĵo
Vanbiervliet nun estas disdividata kaj parto estas ankoraŭ en Kortrijk, parto ĉe Marc, parto
jam rezervita por aliaj bibliotekoj. Necesas rigardi surloke.
De la duoblaj numeroj kiuj ankoraŭ estas en Kortrijk
'https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/duoblaj-revuoj) jenaj revuoj estas tuj haveblaj:
Amikeco 7/8 1925 (Internacia Kolektanto-Klubo)
Kolektado 1, 2, 5 1980), 8 (1981)
Kolektanto (Bulgario) 1978-1, 1982-4, 1985-3
Roland
05.09.2019 19:39
Bert,
En Kortrijk estas diversaj serioj (verŝajne nekompletaj, foje kun duoblaj numeroj):
- Kolektado 1978-1981
- La Kolektanto 1974, 1977-78, 1979 3 k 4, 1985 1
- La kolektanto internacia 1/61
Roland
2019/4 Esperanta Numismatiko 28
06.09.2019 18:58
Saluton Roland!
Dankon pro la invito. Mi intencas viziti la bibliotekon la 24an de septembro, kaj revidi vin
tie. De kiu horo oni rajtas eniri?
Amike kaj numismate,
Bert
19.07.2019 7:41
Estimata Bert Boon!
Grandan dankon pro sendo de la ENA - revuoj kaj aligo al la asocio.
Mi estas 50 jara kolektanto el la bela olda ukrainia urbo Lviv. Mi havas 33 jaran esperantistan
sperton, kaj samlonge mi kolektas monerojn.
Amike,
Serhij
19.07.2019 10:53
Dankon pro via reago!
Bert
20.07.2019 3:08
Kara Bert!
Dankegon al Vi pro la belega,nova numero de la ENA-revuo!
Plej amike,
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas
Budapeŝto, Hungario
2019/4 Esperanta Numismatiko 29
20.07.2019 3:36
Estimata Bert Boon!
Vi faras gravegan laboron por propagando kaj disvastigo de la Esperanto - afero!
Dankon.
Se mi rajtas ricevi provnumeron, mi nepre montros tiun interesan ĵurnalon ―Esperanta Numismatiko‖al
odesaj numismatoj.
Mi ankaŭ havas demandon.
Hodiaŭ estas precize 21 jarojn, kiam en Odeso okazis la 71-a SAT-Kongreso.
Ĉu Vi interesas pri koverto, dediĉita al tiu dato?
Amike,
Tamara Popova
Mi konsentas aliĝi.
27.07.2019 10:25
Saluton kara samideanino!
Multan dankon pro via membriĝo. Mi ĝojas bonvenigi vin kiel 129an membron de ENA.
Ni kunsendas la lastan numeron. Vi rajtas kaj povas, se vi volas, ankaŭ elŝuti la jam aperintajn
jarkolektojn. La novaj numeroj, kiujn vi aŭtomate ricevos, aperos je la fino de januaro, aprilo, julio
kaj oktobro. Se vi havus problemon elŝuti la antaŭajn numerojn, bonvolu kontakti min.
Saluton Tamara!
Dankon pro via afabla reago koncerne nian laboron. Mi ne povas sendi numeron de la revuo al via
poŝtadreso, ĉar la revuo nur ekzistas rete. Tial ĝi estas senkosta.
Min certe interesas la koverto dediĉita al la datreveno de la 71-a SAT-kongreso. Mi antaŭdankas vin.
Amike kaj numismate,
Mag. Bert Boon
Iniciatoro de Esperanto-Numismatika Asocio (ENA)
Finredaktoro de "Esperanta Numismatiko"
21.08.2019 18:52
Estimata samideano Bert Boon!
Tatjana MIĤNO transdonis al mi vian peton pri argila medalo de Ukrainio, pri kiu vi malhavas fotojn
kaj aliajn teknikajn informojn por priskribi ĝin en via revuo.
Mi povas helpi ENA-n pri tio.
2019/4 Esperanta Numismatiko 30
Mi konas la aŭtoronkaj la historion de kreadode tiu argila medalo.
Skribu, kio vin interesas, krom foto?
Krome, vi ne respondis pri koverto, dediĉita al 71 SAT-Kongreso, kaj mi ne ricevis paperan
ekzempleron de via revuo.
Amike,
Tamara Popova
24.08.2019 20:09
Tre estimata samideanino Tamara!
Unuavice mi volas sincere peti pardonon pro la prokrasto de mia respondo. Mi pensis, ke mi jam
respondis, sed mi do eraris.
Mi tre ŝatus ricevi la koverton pri la 17a SAT-kongreso kaj kiel pagi por ĝi.
Ĉu mi jam diris al vi, ke la aliĝo kaj la revuo de ENA estas tute senpagaj? Tial ni NE sendas
surpaperan revuon (kun multaj sendokostoj), sed perretan. Tamen eblas kopii la revuojn hejme kaj
elŝuti la tekstojn kun fotoj.
Por priskribi kaj montri la argilan medalon, mi petas bonkvalitan foton kaj bezonas jenajn informojn:
diametron aŭ mezurojn/ pezon en gramoj / eldonkvanton / substancon aŭ metalojn / eldonjaron /
nomon kaj koncizan biografion, se eble ankaŭ foteton de la aŭtoro. Ege interesa estus ankaŭ la
historio de la kreado!
Kroma peto: ĉu eblus mendi unu ekzempleron de la medalo por mia kolekto? Kiel mi pagu?
Mia hejmadreso: BERT BOON, MERELHOF 8, B-3300 TIENEN, BELGIO
Mi anticipe kaj kore dankas!
Amike kaj numismate,
Bert
ALDONE: lasta numero de nia revuo
09.09.2019 18:09
Estimata samideano Bert!
Mi ankoraŭ ne havis eblecon viziti odesan Muzeon de Numismatiko por konsulto.
Sed mi trovis alian metalan aĵon pri 74 SAT- kongreso.
Ĉu Vi interesiĝas pri ĝi?
Amike,
Tamara Popova
2019/4 Esperanta Numismatiko 31
17.09.2019 23:06
Saluton Tamara!
Dankon pro la fotoj. Tiu medalo jam estas en mia kolekto. Espereble vi trovos tempon por viziti la
Muzeon kaj mi jam dankas vin tutkore!
Amike kaj numismate,
Bert
25.07.2019 16:07
Bonan tagon, Bert!
Unue. ―Mi konsentas aliĝi‖
Due. Mi estas tre juna esperantistino (2 jaroj) kaj eklernis Esperanton memstare. Mi loĝas en
vilaĝo, sed mi trovis kelkajn esperantistojn en Odeso kaj konversacias kun ili fojfoje.
Mi komencas fari dulingvan (esperanta + rusa) retpaĝaron ―Verda Lampo‖ -
http://verdalampo.info (ekde septembro 2019 – https://verdalampo.info). Tie ekzistas la
rubriko ―Numismatiko‖ - http://verdalampo.info/muzeo/monoeo.html sed ĝi nun estas
malplena.
Ĉu povas mi peti vin por skribi la artikolon pri esperanta numismatiko?
Estime,
Tatiana Mihno
27.07.2019 10:13
Saluton kara samideanino!
Multan dankon pro via membriĝo. Mi ĝojas bonvenigi vin kiel 130an membron de ENA.
Ni kunsendas la lastan numeron. Vi rajtas kaj povas, se vi volas, ankaŭ elŝuti la jam
aperintajn jarkolektojn. La novaj numeroj, kiujn vi aŭtomate ricevos, aperos je la fino de
januaro, aprilo, julio kaj oktobro. Se vi havus problemon elŝuti la antaŭajn numerojn,
bonvolu kontakti min.
Saluton Tatiana,
Mi gratulas vin, junan esperantistinon, pro via iniciativo eldoni la retpaĝaron “Verda
Lampo” kaj volonte helpos vin per tekstoj por via rubriko pri numismatiko. Vizitonte niajn
malnovajn revuojn vi trovos nultajn tekstojn sen kaj kun bildoj. Se vi mencios al mi kion vi
volas por via rubriko “numismatiko”, mi sendos tiujn artikolojn en WORD. Mi nur petas
ĉiam mencii la ENA-revuon (jarkolekton / numeron / paĝon).
2019/4 Esperanta Numismatiko 32
Kiel unua teksto por la rubriko mi aldone sendas al vi la varbilon de ENA.
Amike kaj numismate,
Mag. Bert Boon
Iniciatoro de Esperanto-Numismatika Asocio (ENA)
Finredaktoro de "Esperanta Numismatiko"
31.07.2019 7:43
Bonan tagon, Bert!
Dankon! Baldaŭ mi verkos la artikolon kaj sendos ĝin al Vi por kritiki .
Estime,
Tatiana Mihno
08.08.2019 8:53
Bonan tagon, Bert!
Mi legas la revuojn kaj admiras ilin. Mi vidas, ke la revuo ―Esperanta Numismatiko‖ evoluas
kaj pliboniĝas.
Kiel ni traktis, mi prenis unu artikolon el la revuo por mia dulingva retpaĝaro kaj enretigis ĝin
tie ĉi (eo) - https://verdalampo.info/muzeo/monoeo.htmlkaj tradukis ĝin al la rusa lingvo -
https://verdalampo.info/muzeo/mono.html
En antaŭparolo (eo kaj rusa) mi rakontas pri ENA, la revuo, kaj kiel aboni.
Verŝajne, vi ekridos, kiam vi ekscios, ke mi decidis kolekti Esperantan moneron kaj jam
ekpagis unuan ekzempleron – ĵetonon pri Eroŝenko, sed, kiel mi komprenas, ĝi ne estas
arĝenta, ĉar ĝi estas malmultekosta – preskaŭ 3 eŭron. Nun atendas ĝin.
Estime,
Tatiana
11.08.2019 14:04
Saluton Tatiana!
Unue multan dankon pro viaj afablaj komentoj koncerne la ENA-revuon.
Mi gratulas pro via iniciativo traduki la ENA-artikolojn ankaŭ en la rusan. Bona ideo!
Mi tute ne ekridis pri via decido ekkolekti esperantajn numismatikaĵojn, tute male! La
Eroŝenko-medalo estas bona komenco de kolekto, sendube. Ne gravas, ke ĝi ne estas en
arĝento, ĉar ĝi estas bela.
Ĉu vi intencas sendi al mi vian revuon? Antaŭdankon!
2019/4 Esperanta Numismatiko 33
Mi havas peton. Aldone mi sendas kopion pri argila medalo de Ukrainio pri kiu al mi mankas
foto kaj aliaj teknikaj informoj por priskribi ĝin en nia revuo. Kiu el viaj gesamideanoj povus
helpi ENA-n?
Varmajn salutojn el Belgio de
Bert
13.08.2019 7:25
Bonan tagon, Bert!
Mi estas konatulino de Tamara Popova, kiu havas tiun argilan medalon. Kiam mi gastis en ŝia
domo, mi hazarde ekfotis ĝin. La fotaĵon mi sendas al vi.
Bedaŭrinde, la edzo de Tamara nun estas observata de medicinistoj (apopleksia atako), kaj ŝi
estas apude kun li.
Poste mi faros fotaĵon de bona kvalito, mezuros parametrojn kaj ekscios la historion de ĝi. Aŭ
Tamara skribos al vi mem.
Kiam? Ne scias... Esperas ke tio estos baldaŭ, ĉar je septembro mi vojaĝos tra Krimeo al
Norda Kaŭkazio. Mi revenos nur post la 20a de septembro.
Estime,
Tatiana
15.08.2019 12:43
Kara Tatiana!
Mi kore dankas vin pro la sendo de fotoj de la argila medalo. Nun mi scias kiel ĝi aspektas!
Bonŝanca hazardo, ke vi fotis ĝin ĉe s-ino Popova. Mi supozas, ke mia artikolo estos ankaŭ
interesa por la legantaro de “Verda Lampo”.
Kompreneble la sano de ŝia edzo estas ege grava. Mi do pacience atendos por ricevi pli
bonkvalitan foton kaj la parametrojn kaj la historion. Bonvolu transsendi al Tamara miajn
bondezirojn por baldaŭa resaniĝo de ŝia edzo.
Krome: mi apenaŭ havas esperon ke la odesa medalo estus ankoraŭ mendebla por mia
propra kolekto, sed…se jes mi dezirus aĉeti ĝin!
Amike kaj numismate,
Bert
2019/4 Esperanta Numismatiko 34
29.07.2019 18:02
Jen denove via turmentema amikino!
Post la antaŭa respondo mi metis en la arkivon de ENA-Revuoj la lastan de vi senditan, kaj
profitis por kontroli, ĉu mi posedas ĉiujn, kaj ... ho ve! mi rimarkis ke kelkaj mankas. Kiam vi
havos tempon, bonvolu sendi ilin al mi.
Jen la listo:
2015 Esperanto-Numismatika Asocio 2015 N3
2016 Esperanto-Numismatika Asocio 2015 N2
2017 Esperanto-Numismatika Asocio 2015 N1
Poste mia kolekto pri ENA-revuo estos kompleta.
Koran dankon kaj bonan somerumadon kun viaj karaj genepoj
Amike Elda
09.09.2019 20:02
Saluton!
Mi distriĝas iomete rigardante kio aperas en aŭkcio ebay: kion vi pensas pri tio ĉi?
Kore, Elda
https://www.ebay.com/itm/CABINDA-2pcs-lot-5x500-000-000-Reis-2-500-
000-000-Reis-2018-Zamenhof-
Esperanto/312762337319?hash=item48d2168827:g:fikAAOSwsPhddk6v
PS: mi trovis alian oferton, 10 dolaroj plus 4 por elsendo. Mi timas ke tio estu
trompaĵo!
https://www.ebay.com/itm/CABINDA-2pcs-500-000-000-Reis-2-500-000-000-Reis-2018-
Zamenhof-
Esperanto/312762336622?_trkparms=aid%3D111001%26algo%3DREC.SEED%26ao%3D1
%26asc%3D20160727114228%26meid%3D81adf751205742ef8c0f8a4a59c95e66%26pid%3
D100290%26rk%3D1%26rkt%3D4%26sd%3D312762336622%26itm%3D312762336622%2
6pmt%3D0%26noa%3D1%26pg%3D2060778&_trksid=p2060778.c100290.m3507
31.07.2019 7:16
Kara Bert, saluton!
Mi pensas ke vi nun estas libera por viziti mian retpaĝon! Vian foton mi jam havas, mi klakis
kiel vi indikis en guglo kaj trovis informojn pri vi kaj pri aliaj belgaj samideanoj. Mi ĵus legis
mesaĝon skribitan de vi mem pri NUMISMATIKO, diskonigitan de Germain Pirlot. Mi
atentoplene ellegis ĝin kaj decidas esti membro de via asocio ENA.
Amike,
Joel
2019/4 Esperanta Numismatiko 35
02.08.2019 10:24
Saluton kara samideano!
Multan dankon pro via membriĝo. Mi ĝojas bonvenigi vin kiel 132an membron de ENA.
Ni kunsendas la lastan numeron. Vi rajtas kaj povas, se vi volas, ankaŭ elŝuti la jam
aperintajn jarkolektojn. La novaj numeroj, kiujn vi aŭtomate ricevos, aperos je la fino de
januaro, aprilo, julio kaj oktobro. Se vi havus problemon elŝuti la antaŭajn numerojn,
bonvolu kontakti min.
Kara Joel,
Mi tre ĝojas pri via membriĝo. Mi dume vizitis vian retejon kaj admiras la organizon de tiu
ejo. Mi proponas al vi publikigi en ĝi la informilon de ENA, kiun mi aldone nun sendas.
Ĝis baldaŭa reskribo!
Amike kaj numismate,
Mag. Bert Boon
01.07.2019 12:46
https://www.ma-shops.de/hossfeld/item.php?id=190722004
Kara Bert!
Ĉu vi konas tiun medalon?
Salutas Walter
31.07.2019 20:06
Kara Walter!
Multan dankon! Mi ne konis ĝin, sed bone la personon Rikardo Schulz. Mi do senhezite… tuj
aĉetis ĝin kontraŭ 76 eŭrojn, ne ĉipe, sed gajnaĵo por mia kolekto.
Ĉu dume progresas la kreado de via Isbrücker- pagmedalo?
Amike kaj numismatege,
Bert
31.07.2019 20:34
Kara Bert!
Dankon pro via letero. Hieraŭ mi venis hejmen el Finnlando.
En oktobro mi diskutos kun s-ro mag. Andexlinger de Münze Österreich pri la medala
portreto de Julia. Ni vidos, ĉu eblos kontentiga rezulto.
Salutas Walter
2019/4 Esperanta Numismatiko 36
03.08.2019 10:18
https://forum.duolingo.com/comment/33436257$from_email%3Dcomment&comment_id%3
D33442461
https://www.languagesandnumbers.com/articles/en/monero-crypto-esperanto/
Walter
02.08.2019 23:37
Kara amiko Renato!
Mi intencas priskribi la medalon de toleremo en “Esperanta numismatiko”, sed mi nek havas
fotojn, nek aliajn informojn . Tial mi volas peti helpon al Roman Dobrzyński, sed mankas al
mi lia retadreso Ĉu vi povus havigi ĝin al mi?
Kun antaŭdanko
Amike kaj numismate,
Mag. Bert Boon
03.08.2019 8:32
Tre estimata sinjoro Dobrzyński!
Vian retadreson mi ricevis de nia ENA-membro Renato Corsetti.
Mia intenco kiel finredaktoro estas priskribi la Medalon de Toleremo, sed mankas al mi
bildoj de ambaŭ flankoj kaj necesaj informoj, kiel diametro, eldonkvanto, pezo, metal-alojo,
diko, gravuristo-medalisto.
Tial mi petas vian helpon.
La celo estas unue publikigi plejeble kompletan priskribon, poste per ĝi kompletigi la
eldonotan unuan Katalogon de Esperanta Numismatiko.
Esperante, ke mia peto ne tro ĝenas vin, mi anticipe dankas vin kore.
Samideane kaj numismate,
Mag.Fil. Bert Boon
Iniciatoro de Esperanto-Numismatika Asocio (ENA)
Finredaktoro de "Esperanta Numismatiko"
Fakdelegito pri numismatiko
Aldone: la nova numero de la sesa jarkolekto
2019/4 Esperanta Numismatiko 37
16.08.2019 20:06
Saluton Marc!
La suban afiŝon ni hazarde trovis en la Reto. Ĉu la menciita medalo por la partoprenintoj enhavas
esperantajn elementojn? Mi tute ne konas ĝin.
Mi anticipe dankas vin.
Amike
Bert
19.08.2019 21:19
Saluton Bert,
Kompreneble tiun "medalon" mi rekonas.Ni fabrikigis ĝin de la firmao "Arteel" en Leuven
(tiam en Margarethaplein, nun Brusselsesteenweg).
Fakte estas grandkvante fabrikita medalo, da kiu ni aĉetis areton, sur kiu ni gravurigis
dorsflanke la nomon de la asocio kaj la daton.
Mi traserĉis la dosieron de Esperanto 3000, sed ne trovis plu la fakturon nek informon pri la
eldonkvanto. Verŝajne estis nur ĉirkaŭ 25 ekzempleroj.
Mi retrovis unu ekzempleron, iam mi transdonos ĝin al vi :-) Ĉi-kune jam la duflanka foto.
Ankaŭ mi aldonas informfolieton pri la serĉpromeno, kiu tiutempe ankaŭ aperis en nia loka
revueto.
Medalo mem: 40x30 mm, totala alteco (medalo + tenilo): 120 mm, pezo 29 gr.
Cetere, se iam vi estos en la ĉirkaŭaĵo de Loveno (eblas krei tian okazon, eble kune al
restoracio ĉi tie?), mi transdonos ankaŭ aliajn esperantaĵojn, kiuj pli "utilos" al vi ol al mi...
Amike,
Marc
19.08.2019 20:43
Kara samidean(in)o!
Vane nia redakcio provis trovi informojn por montri kaj priskribi en la revuo “Esperanta
Numismatiko” la famegan Medalon de Toleremo, kiu sendube ankaŭ meritas lokon en la
baldaŭ eldonota unua “Katalogo de Esperanta Numismatiko”.
Ni esperas, ke iu en la Fondumo Zamenhof povus havigi al ni la necesajn parametrojn. Por
montri al vi kiel ni priskribas medalojn en la rubriko “Moneroj kaj medaloj” ni aldonas la pli
aktualan numeron.
Danke kaj numismate,
Mag.Fil. Bert Boon
2019/4 Esperanta Numismatiko 38
29.08.2019 14:38
Saluton!
Dankon pro via informoj. Mi skribas pri Tolerema Medalo kaj mi estos preta rapide sendi ilin.
Mi kore salutas vin!
Stanisław Dobrowolski
Fondumo Zamenhof
29.08.2019 18:56
Saluton kara samideano!
Multan dankon pro via intenco helpi la redakcion de la revuo “Esperanta Numismatiko”.
Kun intereso kaj scivoleme ni atendos. Ni sendos al via adreso la novan numeron.
Amike kaj numismate,
Bert Boon
Por ENA
02.09.2019 12:19
Saluton!
Dankon por la revuo "Esperanta Numismatiko". Mi sendas al vi informojn pri la Tolerema
Medalo kaj foton.
Kore salutas
Stanisław Dobrowolski
02.09.2019 22:08
Saluton Sinjoro Dobrowolski!
Multan dankon pro via helpo. Tre belaj fotoj kaj jen la informoj kiujn ni bezonas! Evidente ni
sendos al vi ankaŭ la numeron kun la artikolo.,
Samideane kaj numismate,
Bert Boon
27.09.2019 9:40
Estimata samidean(in)o!
Ni intencas montri kaj priskribi en nia revuo la medalon pri R. Schultz plejeble komplete,
celante aldoni ĝin al la unua Katalogo de Esperantaj Numismatikaĵoj, kiu baldaŭ aperos. Ni
do petas kelkajn ankoraŭ mankantajn informojn, kiel:
2019/4 Esperanta Numismatiko 39
Eldonjaro
Evento aŭ okazo de eldono
Eldonkvanto
Alojo
Nomo de la gravuristo-medalisto
Konciza biografio de la gravuristo
Signifo de la simboloj sur la dorsa flanko
Aliaj interesaj informoj pri la medalo
Ni esperas, ke vi povos kaj volos helpi nin aŭ indiki personon kun retadreso kiu povus havigi
al ni la necesajn informojn.
Altestime kaj kun anticipa danko ni salutas vin
amike kaj numismate,
Mag. Fil. Bert Boon
Iniciatoro de Esperanto-Numismatika Asocio (ENA)
27.09.2019 9:56
Kara sinjoro Boon,
bedaŭrinde la eldono de tiu medalo
https://img.ma-shops.de/hossfeld/pic/190722004bz.jpg
okazis longe antaŭ mia tempo en la asocio Esperanto-Centro (nuna nomo:EsperantoLand).
Mi mem bedaŭrinde ne havas ideon kie serĉi la informojn kaj mi ankaŭ ne scias, kiu povus
tion scii. Mi tendence dirus, ke maljunuloj de eble 80 jaroj povus havi ideon aŭ scii, kiu povus
pluhelpi.
Mi sendas kopie al Utho Maier, prizorganto de la biblioteko en Aalen, kaj Johano Pachter,
okupiĝanta pri Esperanto-arkivaĵoj.
Amike
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
27.09.2019 11:26
Kara Bert,
Lu plusendis vian leteron, al kiu mi tuj reagas:
Pri tiu medalo oni preskaŭ nenion plu scias.
Mi memoras pri ĝi, sed tiaĵo ja ne estas libro aŭ io simila. Do necesos serĉi surloke en la
biblioteko, ĉu estas ie indikoj, de kie aŭ kiu ĝi venas.
Mi raportos, se mi scios ion.
Apude, mi trovis interesan informon, ke en la reto troveblas bildo, ĉar antaŭ kelkaj semajnoj
oni vendis ĝin:
2019/4 Esperanta Numismatiko 40
https://www.ebay.de/itm/264390731160
https://picclick.de/Rikardo-Sulco-Grosse-Bronzemedaille-Avers-Signiert-264390731160.html
krom tiuj jenaj bildoj, nenio plu estas trovebla:
https://www.picclickimg.com/d/l400/pict/264390731160_/Rikardo-Sulco-Grosse-
Bronzemedaille-Avers-Signiert.jpg
https://www.picclickimg.com/00/s/MTYwMFgxMjAw/z/8UsAAOSwo4VdIfjk/$/Rikardo-
Sulco-Grosse-Bronzemedaille-Avers-Signiert-_1.jpg
pli grande:
https://www.picclickimg.com/d/w1600/pict/264390731160_/Rikardo-Sulco-Grosse-
Bronzemedaille-Avers-Signiert.jpg
https://www.picclickimg.com/00/s/MTYwMFgxMjAw/z/8UsAAOSwo4VdIfjk/$/Rikardo-
Sulco-Grosse-Bronzemedaille-Avers-Signiert-_57.jpg
Okaze de tiu reta traserĉo mi trovis du aliajn informojn pri medaloj (mi ne estas kolektanto aŭ
specialisto, do ne povas prijuĝi, ĉu tiu informo povus esti interesa al vi - eble jam konata):
En http://www.bertin.biz/articles/archivesCER/1977-1991-Eo-Rennes.pdf legeblas sur p. 50-
51 pri iu medalo kaj sur p. 126 pri alia.
Amike,
Utho
23.09.2019 16:32
Madame, Monsieur,
Hier j’ai envoyé un message pour recevoir des informormation au sujet d’une medaille
argentée qui peut-être était produite dans les ateliers Flinois (Nom sur la medaille: A.
Flinois). Je vous envois deux photos de cet objet.
Je vous remercie d’avance,
Mag. Bert Boon
Iniciatoro de Esperanto-Numismatika Asocio (ENA)
Finredaktoro de "Esperanta Numismatiko"
Fakdelegito pri numismatiko
2019/4 Esperanta Numismatiko 41
30.09.2019 10:27
Bonjour,
Je vous remercie pour votre mail et pour ces photos.
Après quelques recherches, je ne retrouve aucune trace de ces éventuelles fabrications. Le
nom correspond bien à celui de notre entreprise mais c‘est un nom qui est assez fréquent dans
le nord de la France, donc il s‘agit probablement d‘une autre famille.
Bien sincèrement,
Virginie Conty
30.09.2019 23:26
Kara Garry!
Ĉu vi jam havas novaĵojn pri la progresado de la preparado de la UK? Evidente mi estas
ankaŭ scivolema pri la realigo de la tiuokaza medalo. Ĉu la projekto estos sukcesa?
Kun amikaj kaj numismataj salutoj,
Bert
07.10.2019 9:53
Saluton Bert,
Jes, ni ankoraŭ interesiĝas pri la presado de memormedalo por la UK. Ni baldaŭ afiŝos
reklamon al nia Fejsbuka paĝo kaj al aliaj komunikiloj, por ke ni sciu pli malpli kiom da
medaloj vendiĝos. Estus tro granda risko elspezi kelkmilojn da dolaroj sen iu ajn certeco ĉu ni
povos vendi sufiĉe da ekzempleroj por ne fari malprofiton.
Eble vi afable povus sendi la reklamon ankaŭ al viaj membroj. Mi baldaŭ sendos al vi la
tekston.
Amike,
Garry
2019/4 Esperanta Numismatiko 42
A N O N C O J
&
E V E N T O J
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 12.06.2019
Junio 12, 2019 | Enretigita deBarbara Pietrzak
La 861-a E_elsendo el la 12.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org
Jarkomence pasis la 90-a naskiĝdatreveno de unu el la plej konataj
polaj esperantistinoj, plurjardeka redaktorino de „Heroldo de
Esperanto‖. Lige kun tio ni memorigas – ĉerpante el nia arkivo –
sondokumentojn el la komenco de la 90-aj jaroj, kiuj proksimigas ĉi
tiun elstaran virinon ankaŭ laŭ iom privata aspekto.
La komencaj aktualaĵoj rilatas al la vizito de la pola prezidenta paro en
Usono kaj al partopreno de Pollando en la projekto pri
superkomputilo. La sciencbultena temo koncernas la unian projekton
LOFAR, kiu esploras la radioondojn.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj
aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
La programinformon ilustras foto de la Premio de Ada Fighiera-
Sikorska, en 2018 atribuita al red. Barbara Pietrzak. La elsendo
troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
14.07.2019 18:23
Kara Bert!
Por via informo kun elkora saluto!
Walter
Von: Leopold Patek An: Walter KLAG
Gesendet: Freitag, 12. Juli 2019 15:25
Betreff: Numismatiko
Kara Walter,
jen informo el Fejsbuko
Maritza Gutierrez
Julio 10, je la 18:02 ·
2019/4 Esperanta Numismatiko 43
La 9-an de julio oni festas en Kubo la tagon de la numismatiko, ĉar en sama
tago de 1869 la Patro de la patrolando rajtigis la presadon kaj cirkuladon de
monpapero.
uea.facila.org
Numismatiko
Ekde 2014 ekzistas fakgrupo en Esperantujo, kiu studas Esperantajn…
Amike,
Leo
La 105-a Universala Kongreso en Montrealo, Kanado
La 105-a UK
Montrealo — Kanado
1 — 8 de aŭgusto 2020
2019/4 Esperanta Numismatiko 44
Varbilo por ENA!
Karaj membroj!
Bonvolu fojfoje dissendi la suban tekston al plejeble multaj gesamideanoj, kies
retadreson vi konas. Nur tiel la nombro de ENA-anoj povos daŭre kreski. Via subteno
estas bezonata! Ni anticipe dankegas vin!
Bert
Kara samidean(in)o,
Pro la ĝis tiam kompleta manko de tia projekto, en 2013 estis fondita la probable ununura
fakgrupo ―Esperanto-Numismatika Asocio‖ (ENA) kun revuo ―Esperanta Numismatiko‖ en la
historio de Esperanto.
La instiga kialo estis la konstato, ke en Esperantujo la propra trezoro je moneroj kaj medaloj
estas apenaŭ konata, eĉ ne en la vasta rondo de kolektantoj. Kaj tiuj, kiuj scias, ke vere
ekzistas tiaj belaĵoj, supozas, ke ili estas kvante kaj kvalite tute malgravaj. Tial, unu el la ĉefaj
celoj de la nova fakgrupo estas montri al la esperantistoj kaj al la cetera mondo, ke esperantaj
numismatikaĵoj estas kolektindaj kaj nepre pristudendaj artefaktoj. Kroma celo estas plejeble
baldaŭ kompili kaj eldoni katalogon kaj enciklopedian terminaron.
La membro-kvanto de ENA kreskis dum iom pli ol kvin jaroj ĝis 133 individuaj membroj kaj
20 esperantaj (kaj eĉ neesperantaj!) organizaĵoj, bibliotekoj, muzeoj kaj universitatoj, dise en
la mondo.
Agrable kaj demokrate estas sendube, ke la asocio ne havas estraron, do ankaŭ ne kasiston!
Tial oni rajtas SENPAGE aliĝi (sufiĉas respondi: ―Mi konsentas aliĝi‖). Krome la NUR
PERRETA revuo estas ankaŭ tute SENKOSTA! Kaj tio neniam ŝanĝiĝos!
Post aliĝo, vi nur LAŬPETE tuj ricevos perrete ankaŭ ĉiujn jam aperintajn. SENPETE sekve
ĉiujn aperontajn numerojn. (4 n-rojn jare).
Nian anoncon vi trovos ankaŭ en la Jarlibro de UEA 2018 sur p. 66-67. Se vi dezirus pliajn
informojn, ne hezitu kontakti nin tiel: [email protected]!
Vi krome rajtas unue peti provnumeron!
Kun numismataj kaj samideanaj salutoj,
Bert Boon
Iniciatoro de ENA, ĉefredaktoro de ―Esperanta Numismatiko‖